About this blog

Referencoj Alklaku por viziti listojn de vortaroj, lernejoj, ktp

  • 53 posts
  • 8639 visits

» add a comment?

may 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

Favorite blogs

Jacek's Blog
14 posts
Esperanto kaj ni
14 posts
Imre Szabo's Blog
25 posts
Zhang Xuesong's Blog
73 posts
Blogo de Ora Mezo
29 posts
Dimitrije Janicic's Blog
24 posts / 1 comment
Feo's Blog
10 posts / 1 comment
ipernity's Blog
68 posts / 10 comments

May 14, 08

Borodin - Nokturno el korda kvarteto nro. 2

Borodin - Nokturno el korda kvarteto nro. 2

www.mp3.com.au/Track.asp?id=13213

Bela helpo por la semajnomezo.

 
Published at 18:40 ( 4 comments / 59 visits )
This post is public

May 10, 08

La gluo de la korpo

Ie, io nekredebla atendas malkovron. --Carl Sagan

read more
Published at 15:51 ( 0 comments / 107 visits )
This post is public

April 29, 08

Bertiligita WordPress

Bertilo Wennergren ĵus pakis version 1.0 de la Esperantigita WordPress.
Mi kopias kaj algluas la Legumin:

Tio ĉi estas versio 1.0 de la Esperanta traduko de la
blogoprogramo WordPress 2.5:

  wordpress.org

La tradukon faris Bertilo Wennergren kaj Cindio McKee.

La laboron pri tradukado de WordPress vi povas sekvi en blogo ĉe:

  bertilow.com/div/esperanta_wordpress

Instaloklarigoj estas en la HTML-dosiero "readme.html".

En tiu ĉi paketo estas Esperantigitaj versioj de kelkaj etosoj:
la defaŭlta etoso ("Kubrick"), "techicon-eo", "tarski" kaj "Clean
and Mean".

Krome la paketo ankaŭ enhavas du kromprogramojn, kiujn kreis
Bertilo Wennergren:

  "Transliterado" prizorgas literojn ne-Askiajn en URL-nomoj de
  afiŝoj, paĝoj, kategorioj kaj etikedoj. Transliterado traktas
  Esperantajn supersignajn literojn kaj ankaŭ la literojn de
  kelkaj aliaj lingvoj. Oni tamen devas aparte aktivigi
  Transliteradon en la administra interfaco de WordPress (en la
  sekcio "Kromprogramoj", kaj ankaŭ aparte elekti (en la sekcio
  "Agordo"), kiuj el la transliteradaj skemoj estu aktivaj.

  "Cxapelado" ebligas aŭtomatan dumtajpan konvertadon de iksoj en
  Esperantajn ĉapelojn en tajpokampoj. La komentokampoj en la
  Esperantigitaj etosoj estas antaŭpreparitaj por uzo de tiu
  kromprogramo. Sed oni tamen devas aparte aktivigi Cxapeladon en
  la administra interfaco de WordPress.

Se vi trovas ion korektindan aŭ plibonigeblan, skribu al Bertilo
Wennergren ("bertilow" ĉe "gmail.com") aŭ al Cindio McKee
("cfmckee" ĉe "gmail.com").

Feliĉan blogadon!

 

 
Published at 15:33 ( 5 comments / 276 visits )
This post is public

April 29, 08

Joomla, helpopeto pri hundino

* Joomla ekzemplaj datumoj kaj menuonomoj

* Kion fari pri mia ludfreneza hundino?

read more
Published at 14:38 ( 1 comment / 57 visits )
This post is public

April 25, 08

La Civito staras kontraŭ ipernity

Ĉar oni uzis -- aŭ misuzis -- la nomon Giorgio Silfer en ipernity, la Civito nomas ipernity "alta deliktorisko" kaj malkonsilas uzon de la komunumo.

Tiaj agoj estas neeviteblaj; ĉiu malnaiva plenkreskulo komprenas tion.

Jen, la troa reago: www.esperantio.net/index.php?id=530

 

 
 
Published at 15:00 ( 18 comments / 352 visits )
This post is public

April 16, 08

Al Onklo pri Zamenhof

Rapida respondo al Onklo

read more
Published at 15:28 ( 6 comments / 228 visits )
This post is public

April 10, 08

La beno

Longtempa dezerto
la rivero eniras monton
tra valetoj preter cedroj, atingas formon
odoron de altaj altecoj, raraj estaĵoj
monta suno en la ŝaumo
krutaĵo vidigas ebenaĵon
eta paŭzo,
la monto delasas la riveron
anhelante dezerten

La aglo parolas al la taglumo, eniras mallumon
ungegoj malplenaj, ĉu dio ĉu diablo?
flugas antaŭen silente ĉiam

Hastu vento, rapidigu la pason
tra la krutaĵoj de la monto
blovu

Kaj la rivero gajnis formon
kaj jen la formo estis bona
Kaj la aglo konis la sunon
Kaj la vento blovas.

Published at 00:42 ( 5 comments / 179 visits )
This post is public

April 8, 08

Mia fratino - akcidento

Ĉevalido baŭmis kaj deĵetis mian fratinon. Tio ne estis sufiĉe kruela, post tio li piedbatis karan fratinon en la kapo kaj en la brusto. La malsanulejo faris 'EKG' kaj konstatis ke la koro ne estis vundita. Vere estis tiom da profundaj kontuzoj ke la zorgo pri la koro ja estis merita. Neniuj ostoj estas rompitaj!
Ŝi estas terure ŝvelita, havas kapdoloron, povas apenaŭ moviĝi, kaj ĉiu muskolo doloras. Hodiaŭ Sheryl revenas al la kuracisto; espereble li havas nur bonajn novaĵojn.
Ho, se vi povus konatiĝi kun ŝi! Ŝi estas tre verva, sprita, humurplena. Kiam ŝi parolas, ŝi estas tre gestema; la aŭskultanto devas eviti la flugantajn manojn!

Sheryl neniam estas sen rideto.

fratinobelevestita1

Published at 16:27 ( 7 comments / 125 visits )
This post is public

April 5, 08

Helpo funkcias! :-)

La traduko de Helpo (FAQ aŭ Oftaj demandoj) nun funkcias.

Bonvolu sciigi la novulojn ke ili povas alklaki aŭ Helpo sube de la paĝo aŭ Helpo supre dekstre. FESTU!

 

 

 

 

 
 
Published at 00:04 ( 2 comments / 158 visits )
This post is public

March 31, 08

Esperantigita WordPress 2.5

D: WordPress -- kio estas WordPress?
R: WordPress estas bonega blog-sistemo kiu ankaŭ povas funkcii kiel simpla enhav-mastruma sistemo. Komunumo de programistoj kontribuas kromprogramojn kiuj aldonas novajn eblojn. Do, vi povas elŝuti kaj instali la bazan sistemon kaj tuj publikigi blog-afiŝojn / artikolojn, aŭ vi povas elekti instali kromprogramojn -- ekz. vi povus fariĝi aŭkciejo, pere de la aŭkcia kromprogramo.


Eta teamo de Bertilo Wennergren kaj mi tradukas la novan version de WordPress. La oficiala eldono de WordPress 2.5 okazis neatendite rapide, do Bertilo laboris multe dum la semajnfino por prepari testoversion de la tradukado! Jen: bertilow.com/komputo/WordPress_2.5_Esperanto_0.1.zip

Notu ke li nomis la Esperantigan version '0.1'
ĈAR ni ankoraŭ devas kontrollegi kaj trovi dosierojn kiuj ne utiligas la tradukosistemon. Strange, ja ekzistas partoj kiuj eĉ ne penas anstataŭigi la anglan per tio, kio estas en la tradukdosiero!

La provejo estas ĉe: bertilow.com/div/esperanta_wordpress

 

ps. Ĉu mi povus plendi iomete? Ni uzas la SVN-deponejon: svn.automattic.com/wordpress-i18n/eo
sed mi ne rajtas enmeti ŝangojn, malgraŭ ke la respondeculo ja donis al mi la rajton! (li diras)
Rigardu, mi petas:
cindio@cindyNet:~/wordpressSVN/eo/branches/laboro-2.5/$ svn ci -m 'stilfolio de techicon'
Authentication realm: <http://svn.automattic.com:80> Automattic Subversion - Use WordPress.org Username
Password for 'cindio':
Authentication realm: <http://svn.automattic.com:80> Automattic Subversion - Use WordPress.org Username
Username: Cindio
Password for 'Cindio':
Authentication realm: <http://svn.automattic.com:80> Automattic Subversion - Use WordPress.org Username
Username: Cindio
Password for 'Cindio':
svn: Commit failed (details follow):
svn: MKACTIVITY of '/wordpress-i18n/!svn/act/09b13dcb-cb77-43ab-8f8f-a39c33f35433': authorization failed (svn.automattic.com)
cindio@cindyNet:~/wordpressSVN/eo/branches/laboro-2.5/$
------------
Mi ŝanĝis mian pasvorton, (al la sama), mi provis uzantonomojn 'Cindio', 'cindio', mian retpoŝtadreson, mian uzantidentigilon, mi denove elprenis laborkopion, mi eĉ provis alilokiĝi al 'https', mi malfermis pordojn.
Mi ankoraŭ ne staris sur mia kapo....sed volonte faros tion.
Ĉu iu povus helpi?? -- Jes, kaj mi kaj Bertilo repetis la rajton, klarigante ke mi ne havas skribpermeson.

pps. Jes, mi scipovas SVN. Mi uzas SVN en aliaj projektoj senprobleme.

 
Published at 15:45 ( 7 comments / 216 visits )
This post is public

March 15, 08

La Esperanto de komputiloj

"Linukso - la Esperanto de komputiloj

Esperanto - la Linukso de lingvoj" -Tim Morley ->Vilhelmo Lutermano

Tim Morley inspiris ĉi tiun artikolon:

  … read more
Published at 04:23 ( 15 comments / 662 visits )
This post is public

March 8, 08

Mia peto, belega respondo - kia ĝojo!

Kiu sciis ke tiel ĝentilaj personoj ekzistas tiel abunde? (kiel en ipernity)

Mi petis artikolon pri la tradiciaj hungaraj muzikinstrumentoj de Péter Kovács, kaj li ja verkis! www.ipernity.com/blog/kovacspeter/45146
Li ne nur skribis pri la diversaj hungaraj instrumentoj el la familioj de instrumentoj, li ankaŭ enmetis filmojn de la instrumentoj. Do, oni povas aŭskulti dum la legado pri ili.
Tio estas vera plezuro!

 

Published at 17:21 ( 4 comments / 323 visits )
This post is public

March 5, 08

Spritaj komentoj en malnovaj blogeroj

Ĉu vi rimarkis ke viaj blogeroj estas ordigitaj nur laŭ dato, ne laŭ aktiveco? Leganto ja povas alklaki Popularaj ->La plej komentitaj, aŭ eble Popularaj ->La plej vizititaj (aŭ La plej ŝatataj), sed kiu vere faras tion? Mi decidis listigi du malnovajn blogerojn el miaj kiuj lastatempe ricevas komentojn. Pyle Dairy 3 kaj

Pyle Dairy 2.The artikoloj ne estas legindaj, sed la komentoj estas tre spritaj! Mi rekomendas ilin!

 
Published at 20:31 ( 5 comments / 319 visits )
This post is public

February 13, 08

Mi luktas kompreni la movadon

Mi estas meze de profunda pensado pri Esperanto. Ummmm, eble nur la komencaj, supraĵaj pensoj.
Mi ne scias kial mi volas afiŝi miajn unuajn pensojn. Ili estas konfuza ĥaoso.
 

read more
Published at 16:03 ( 43 comments / 1147 visits )
This post is public

February 4, 08

Angla anstataŭigota per mandarena/English will be replaced by Mandarin

Ĉu via lando daŭras antaŭenigi la lernadon de angla kiel la internacia lingvo? Informu la respondeculojn ke ili faras gravan eraron! La estonta internacia lingvo estos la ĉina lingvo (mandarena). Dank' al la internacia komerco pro la panama kanalo, Panamo scias ke Ĉinujo fariĝas granda ekonomia potenco en la mondo kaj komencas ordoni la lernigon de la mandarena ĉina lingvo en la lernejoj de tiu lando; efektivigota en ĉiu lernejo post 10 jaroj. Fakte, la ekonomio de Ĉinujo nun estas la dua plej granda en la mondo, post Usono. La Malneta Enlanda Produkto de Ĉinujo pligrandiĝas pli ol dekoble ekde 1978. angla referenco

Ni lernu mandarenan! Aŭ ni uzu Esperanton kiel eble plej multe por ke ni povas esti ekzemplo al aliaj!

Mi scias tion kion mi volas fari.

--------------

Does your country still push the learning of English as the International language? Tell the people in authority that they're making a serious mistake! The future international language will be Mandarin Chinese. Thanks to the worldwide trade from the Panama Canal, Panama knows that China is becoming a great economic power in the world and they are now mandating the teaching of Mandarin Chinese in their schools, to be fully implemented throughout the land in 10 years. In fact, the economy of China now is the second largest in the world, after the United States. The Gross Domestic Product of China has risen more than tenfold since 1978.

Let's learn Mandarin! Or let's use Esperanto as much as possible as an example to others!

I know what I want to do.

 
Published at 15:52 ( 17 comments / 682 visits )
This post is public

January 30, 08

Ĉu ni traduku 'Esperanto en la interreto'?

Mi vidas ke La Karavelo havas PDF-prezentaĵon de 'Esperanto en la interreto'. Ĝi enhavas trafajn ekrankopiojn de la apero kaj uzo de Esperanto enrete. Kompreneble la celo estas traduki la Esperantan prezentaĵon en naciajn lingvojn; la ligilo al la diskuto estas

groups.google.com/group/lakaravelo, kaj la ligilo al la pdf-dosiero: 01 Esperanto en interreto - A.

 
Published at 14:05 ( 4 comments / 462 visits )
This post is public

January 27, 08

Provpoemo

Lastatempe mi strebas kompreni la ritmon kaj strukturon de poemoj. (Mi estas membro de la Poemoj-grupo: www.ipernity.com/group/poemoj)

Hieraŭ nokte mi skribis:

Mi rigardas la amikojn
amuzante kaj malamas
nokto falas malvarmumas
mi, en menso sternas pensojn

rampas suno lumas homo
mi malsatas mi soifas
ŝoko falas mankon trafas
mi senhejma mi fantomo

mia vojo al la vero
nun obvia la problemo
mi, la solvo sen dilemo
mi malmemo malapero

Mi invitas vin aliĝi kaj afiŝi viajn poemojn. La poetoj tie estas tre afablaj kaj ĝentilaj.

Ili neniam mokus vin, ili nur helpos kaj gvidos, kaj ŝajne ĝuos viajn penojn.

Published at 12:47 ( 1 comment / 423 visits )
This post is public

January 24, 08

Nova tiparo de Barijo - Goudy Bookletter

Goudy Bookletter 1911

Mia amiko Barry Schwartz estas tipara fasonisto. Li havas novan tiparon ĉe: chemoelectric ĉe deviantART. Lia nova tiparo estas Goudy Bookletter. Li havas Crudfactory -- La rubejplenigejo, kie vi povas elŝuti aliajn tiparojn. Ili ja havas la ĉapelitajn literojn, kaj la ĉapeloj ĉiam estas tre belaj.

Barijo estas amuza persono; se vi legas ĉe la rubejplenigejo, vi ridetos multe.

Published at 14:17 ( 1 comment / 267 visits )
This post is public


← previous 1 2 3 next →

( 53 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Cindy Mckee