Kiom da vi scias pri la kunlabora eblo de OpenOffice? Oni povas enŝalti markadon de ŝanĝoj al dokumento. Poste, alia persono povas rigardi la ŝanĝojn, akcepti aŭ malakcepti la ŝanĝojn. Tre utile dum kunverkado aŭ provlegado.
En la menuo Redakti -> Ŝanĝi -> Registri, oni markas registradon de ĉiu ŝanĝo al dokumento. En sama menuo: Redakti -> Ŝanĝi -> Vidigi, oni ŝaltas videblecon de la ŝanĝoj. La kolorojn, kompreneble, oni povas ŝanĝi.
Mi decidis ruĝigi forigatajn ŝanĝojn kaj bluigi aldonatajn vortojn. Do, mi iris al Iloj -> Agordaĵoj -> OpenOffice.org Verkilo -> Ŝanĝoj, kaj elektis tiujn kolorojn. Rimarku kolorojn sube. Kaj rimarku la vertikalan linion apud ĉiu linio kiu enhavas ŝanĝojn. En tiu sama menuero estas eblo ŝanĝi la koloron de tiu marko. (mi lasis)
Se vi estas la persono kiu rigardas la ŝanĝojn -- post iu sendas la dokumenton al vi -- kaj volas akcepti aŭ malakcepti, iru al Redakti -> Ŝanĝoj -> Akcepti aŭ malakcepti:
La markoj malaperos post (mal)akcepto. Vi havos belan dokumenton!