June 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

November 2009 (4)
September 2009 (4)
August 2009 (2)
July 2009 (7)
June 2009 (9)
May 2009 (2)
April 2009 (4)
March 2009 (3)
February 2009 (2)
January 2009 (2)
December 2008 (2)
November 2008 (4)
October 2008 (6)
September 2008 (4)
August 2008 (1)
July 2008 (3)
June 2008 (5)
May 2008 (5)
April 2008 (7)
March 2008 (4)
February 2008 (2)
January 2008 (7)
December 2007 (9)
November 2007 (6)
October 2007 (3)
September 2007 (8)
August 2007 (5)

June 1st, 2009

Du 'Koraj Sentoj'

Ĝisdatigo: la ligilo al tiu grupo funkcias nun!!!

Adstring'

kruela vintra ating'
per kirlventa sving'
de karno kaj koro
ĝis esperesting'

jen tranĉo!
frida kling'
aĉ-adstring'
kuntiros min
al frumorto
nun sendisting'

Vjolo

ofero de konsolo-
purkora rolo
Personoj kiel vi,
kun bona volo

estas ja
la vjolo
dum solo
en koncerto-
rara tono
en izolo

Suzhongqing (Kora Sento): ĉina fiksforma poemo konsistanta el du strofoj kun 4 kaj 6 versoj respektive de 7,5,65 / 33,3,444 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa / xa,a,xa (x=senrima)

Estas nova grupo pri Ĉineskoj: www.ipernity.com/group/ĉinesko Tio estas unu tipo de ĉinesko -- estas pluraj! Vizitu kaj aldonu viajn provojn. :)

Published at 13:32 / 0 comments / 216 visits
This post is public

June 5, 2009

Belega komplimento

Mi ricevis belan, grandan komplimenton - ĉineskaĵon por mi, de la granda Vejdo. Li donis al mi trezoron:

Al Cindy Mckee
—laŭ ĉinesko Sopir-al-Sudo

vi kara
en uesta for'
kun ĝojo plukas kordojn
de antikva ĉina vjol'
kun rava fervor'

disflugas
bela melodi'
adaĝa aŭ alegra
kun notoj de emoci'
kaj kun senta pi'

vi kara
en lontana lok'
sendas jen amikecon
de granite dura rok'
dum reta epok'


en la grupo Ĉinesko en Esperanto: www.ipernity.com/group/cxinesko

Published at 17:20 / 2 comments / 289 visits
This post is public

June 11, 2009

Joomla 1.5.11

Joomla 1.5.11 enhavas solvojn por 2 mez-nivelaj sekurecaj problemoj, unu malaltnivela, kaj ili ekstermis 26 cimojn.

La Esperantlingva ĝisdatigo estas: joomlacode.org/gf/download/frsrelease/6129/40771/eo-XX_Joomla1.5.11_full.zip

Published at 14:34 / 0 comments / 164 visits
This post is public

June 15, 2009

WordPress 2.8



Zip: eo.wordpress.org/wordpress-2.8-eo.zip
gzip: http://eo.wordpress.org/wordpress-2.8-eo.tar.gz

Se la defaŭlta etoso donas erarojn, bonvolu provi Tarski, kiu estas bonega, Esperantigita etoso. Malpaku ĝin en la dosierujon <em>/wp-content/themes</em>

Kalle Kniivilä

helpis min traduki tion dum la lastaj tagoj. Dankon, Kalle!























Published at 15:31 / 0 comments / 187 visits
This post is public

June 16, 2009

Al Jakvo

Al Jakvo
(al mia kunbatalanto, kiu estimas la ĉineskon (Bonan feriadon!)
—laŭ ĉinesko Wanghaichao (Rigardo al Martajdo)

Griza knabo
revante en
via Antverpeno
Elpaŝas vi
interŝanĝas
revojn por agpeno
en mondareno
Nehaltigebla
fenomeno
malgraŭ batoj
kaj malica veneno

Flandra indiĝeno
inda flamulo
SAT-gangreno
vi batalas
ĝin bruligas
ĝis nulaparteno
ĉe virtkunveno
Proletfleg-penso
daŭra treno
tra kapo kaj
fajro en abdomeno




Wanghaichao(Rigardo al Martajdo) havas du 11-versajn strofojn de 446,446,5,54,47 / 6,54,446,5,54,47 silaboj laŭ rimaranĝo **a,**a,a,*a,*a / a,*a,**a,a,*a,*a (*=senrima)

Published at 20:04 / 1 comment / 226 visits
This post is public

June 19, 2009

Fero

Fero
--laŭ ĉinesko Daolianzi

I.
al mia
mondsfero
minacas timafero
juna stelo lumiĝas
tra hejma atmosfero
II.
forĝfajro
de fero
en via fotosfero
fulmegas trans vakuo
sen franĝa interfero

------------

Tio estis tre amuza; mi ĝuis fari tion. Vere, venu al tiu grupo: http://www.ipernity.com/group/cxinesko























Published at 18:47 / 1 comment / 251 visits
This post is public

June 28, 2009

Neda

Neda
—laŭ ĉinesko Pozhenzi


Persio regata
de menso obseda
Kantas antikvaj voĉoj
pri kulturo hereda-
aldonu Neda

Spirita gvidanto
spirito poseda
Kantas juna spirito
leviĝas voĉo pleda
memoru Neda



Mi havis tempon hodiaŭ legi pri Neda. Kaj mi skribis tion. Kvankam, mi kredas ke oni elparolas Neda - Nida, mi rimis vortojn uzante la literumadon.


Ŝia nomo estis NEDA

Published at 00:29 / 6 comments / 298 visits
This post is public

June 28, 2009

Kunlaboru per OpenOffice

Kiom da vi scias pri la kunlabora eblo de OpenOffice? Oni povas enŝalti markadon de ŝanĝoj al dokumento. Poste, alia persono povas rigardi la ŝanĝojn, akcepti aŭ malakcepti la ŝanĝojn. Tre utile dum kunverkado aŭ provlegado.
En la menuo Redakti -> Ŝanĝi -> Registri, oni markas registradon de ĉiu ŝanĝo al dokumento. En sama menuo: Redakti -> Ŝanĝi -> Vidigi, oni ŝaltas videblecon de la ŝanĝoj. La kolorojn, kompreneble, oni povas ŝanĝi.

elektu-registriĝi-kaj-videbligi
elektu-registriĝi-kaj-videblig…

Mi decidis ruĝigi forigatajn ŝanĝojn kaj bluigi aldonatajn vortojn. Do, mi iris al Iloj -> Agordaĵoj -> OpenOffice.org Verkilo -> Ŝanĝoj, kaj elektis tiujn kolorojn. Rimarku kolorojn sube. Kaj rimarku la vertikalan linion apud ĉiu linio kiu enhavas ŝanĝojn. En tiu sama menuero estas eblo ŝanĝi la koloron de tiu marko. (mi lasis)

ŝanĝoj-registritaj-kaj-vidigitaj
ŝanĝoj-registritaj-kaj-vidigit…

Se vi estas la persono kiu rigardas la ŝanĝojn -- post iu sendas la dokumenton al vi -- kaj volas akcepti aŭ malakcepti, iru al Redakti -> Ŝanĝoj -> Akcepti aŭ malakcepti:

akcepti-ŝanĝojn
akcepti-ŝanĝojn



La markoj malaperos post (mal)akcepto. Vi havos belan dokumenton!

Published at 22:09 / 9 comments / 292 visits
This post is public

June 29, 2009

Hundo sur ĉeno (ĉenita)

Hundo sur ĉeno
--laŭ ĉinesko Huanxisha

Vi palpas ĝin viscere
vualas vin ekstere
Li vundus vin severe
se penso eĉ emanus.
Estiĝas efemere
memeco. Pasis, vere.


7,7,7/77,7
rimaranĝo: a a a x a a

Mi skribis tion jambe, sed oni ne devas uzi fiksitan ritmon en ĉinesko, ĉar la silabro-nombro en linioj ofte varias; linio povas esti para, la sekva nepara; ekz, 3-silabra linio sekvata de 6-silabra linio.

Published at 20:23 / 2 comments / 287 visits
This post is public

( 9 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...