April 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30      

Archives

December 2009 (2)
November 2009 (4)
September 2009 (4)
August 2009 (2)
July 2009 (7)
June 2009 (9)
May 2009 (2)
April 2009 (4)
March 2009 (3)
February 2009 (2)
January 2009 (2)
December 2008 (2)
November 2008 (4)
October 2008 (6)
September 2008 (4)
August 2008 (1)
July 2008 (3)
June 2008 (5)
May 2008 (5)
April 2008 (7)
March 2008 (4)
February 2008 (2)
January 2008 (7)
December 2007 (9)
November 2007 (6)
October 2007 (3)
September 2007 (8)
August 2007 (5)

April 10, 2009

Maldecetaj ŝercoj ?

Mi rapide Esperantigis kelkajn ŝercojn/amuzaĵojn de: www.fmylife.com kaj sendis al Humursako: groups.google.com/group/humursako
Evidente, ili estis tro maldecetaj por aperigi. Ĉu iu alia ankaŭ (krom mi) havas strangan humuron kaj ĝuus? Eble, oni ne rajtas mencii tamponon. Jen:

Junuloj - la malgraciaj jaroj

Hodiaŭ, la ŝnureto de mia tampono estis pendante de mia bankostumo. Mia koramiko kredis ke estis apartiĝanta fadeno de la bankostumo. Li publike eltiris mian tamponon.

Hodiaŭ, mi lasis la gladilon kaj gladotabulon en mia dormĉambro. Dum mi estis ĉe lernejo, mia panjo decidis gladi, kaj faris tion en mia ĉambro, pro la oportuneco. La gladilo bezonis akvon; ŝi prenis akvobotelon de mia skribtablo kaj enverŝis tion. Tiu botelo estis la kaŝejo de mia vodko kaj la gladilo flamis.

Hodiaŭ, miaj geamikoj estis malĝentilaj al mi, do mi decidis paroli kun knabo kiu ne havas multajn amikojn. Dum mi parolis, li krevigis akneron, gustumis kaj oferis iom al mi.

Hodiaŭ, kiel ege amuza ŝerco, miaj amikoj ŝnuris min al mia lito per plasta volvaĵo. Mi suferis alergian reagon al la plasto, devis voki la knabinon kiu estas mia amikino sed al kiu mi havas amajn sentojn, por liberigi min kaj doni al mi kontraŭ-alergian medikamenton. Mi dormas nuda. Ŝi vidis min nudan kaj kovritan per ruĝaj ŝvelaĵoj.

Hodiaŭ, mi ludis basketbalon kaj blokis ĵeton. Mi estis ege ekscitita pri mia lerteco ĝis mi eksciis ke tiu knabo havas cerban paralizon kaj la trejnisto membrigis lin por ke li povu aparteni al almenaŭ unu sportoteamo en sia vivo.


Published at 21:15 / 14 comments / 479 visits
This post is public

April 17, 2009

Mi estas

La ĉielo etendas eterne

estaĵo sen fino, mistero sen solvo*

haŭto de Dio



Metu manon sur ventro de Tero

maŝinan vibradon vi sentas

Subtenilo de polvo kaj polvokreaĵoj



Sangon mian vi postulis.

Mi elsangis polvon sur polvon

staris sub spasmaj steloj

kaj kriis, "Mi Estas!"



* noto: mi diris 'mistero sen solvo; tiam, sekva verse, mi solvis. ha, ha

Thoughtless translation:

The sky extends eternally
being with no end, mystery with no answer
skin of God

Place a hand on the abdomen of Earth
machine vibration you feel
supporter of dust and dust-beings

Blood of mine you required
I bled out dust upon dust
stood under spasming stars
and cried, "I Am!"

Published at 13:25 / 4 comments / 301 visits
This post is public

April 17, 2009

Mi estas okupata

Ridoj de nepinoj, sono malofta 11 xoxoxoxooxo A
muziko de mandolino nun muta 11 oxooxoxooxo B
kaj ankaŭ kanto de griloj. 8 oxoxooxo C
Promenante tra korteto 8 xoxoxoxo D
pripensas mi volon fari poemon. 11 oxooxoxooxo B
Floroj gestas; pardonu min, 8 xoxooxox E
jam mi ne komprenas lingvon korolan 11 xoxoxoxooxo A

Komputilobruo en la salono 11 xoxoxoxooxo A
denove dividas min de la mondo. 11 oxooxoxooxo B
Elektronika zumado 8 oxoxooxo C
ondas tra marasmo mia. 8 xoxoxoxo D
Mi estas ŝaltita, duonmaŝino - 11 oxooxoxooxo B
virtuale laboras kaj 8 xoxooxox E
ve, mi estas okupata, poemoj. 11 xoxoxoxooxo A

tio estas provo......















Published at 13:47 / 2 comments / 287 visits
This post is public

April 24, 2009

Referencilo por Firefox



Mi volas sciigi vin pri kromprogramo por Firefox kiu helpas kolekti bibliografiojn, citaĵojn, referencojn, bildojn, ktp de la interreto. Zotero: https://addons.mozilla.org/en-US/firefox/addon/3504

Krom la eblo malfermi Zoteran panelon en Firefox kaj aldoni erojn, vi povas elekti tekston en paĝo, dekstre alklaki, kaj elekti "Krei Zoteran eron kaj noton de la elekto'.

Se vi vizitas katalogon de libroj, vi vidos piktogramon de libro en la adresbreto. Alklaku, kaj ĝi konservas la informojn pri la elektita libro, inkluzivante aŭtornomon, eldonejon, ISBN, ktp. Se vi estas ĉe serĉrezulto; de scholar.google.com, ekz., vi vidos piktogramon de dosierujo. Alklaku, kaj vi ricevos elekteblan liston de ligiloj.

Vi povas arkivigi tutan retpaĝon; Zotero konservos kopion kiel ĝi aperis en tiu tago.

Vi povas ligi PDF-ojn, bildojn, notojn, dosierojn, ktp.

Vi povas rigardi grafikajn kronologiojn de viaj kolektoj, kaj povas salti al specifa tempo – tre utile post iom da tempo kolektante citaĵojn.

Kaj ekzistas kromprogramo por Word, NeoOffice kaj OpenOffice: http://www.zotero.org/support/word_processor_integration . "Insert citation" malfermas viajn kolektojn.

Gvidpaĝo:

http://www.zotero.org/support/quick_start_guide

Do, se vi verkas, kaj uzas interretajn referencojn, Zotero estus utila.



p.s. Ĉu vi konas abcTajpu, kiu ebligas tajpadon de ĉapelitaj literoj en Firefox?: http://traduku.net/abctajpu/

https://addons.mozilla.org/en-US/firefox/addon/459

Tre simpla maniero: Iloj -> abcTajpu -> Opcioj, marku Esperanton, elektu uzi makroon per la enmeta klavo (insert sur mia klavaro)

Tajpu c tiam insert, (enmeti) ricevu ĉ















Published at 14:58 / 1 comment / 421 visits
This post is public

( 4 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...