November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

December 2009 (1)
November 2009 (4)
September 2009 (4)
August 2009 (2)
July 2009 (7)
June 2009 (9)
May 2009 (2)
April 2009 (4)
March 2009 (3)
February 2009 (2)
January 2009 (2)
December 2008 (2)
November 2008 (4)
October 2008 (6)
September 2008 (4)
August 2008 (1)
July 2008 (3)
June 2008 (5)
May 2008 (5)
April 2008 (7)
March 2008 (4)
February 2008 (2)
January 2008 (7)
December 2007 (9)
November 2007 (6)
October 2007 (3)
September 2007 (8)
August 2007 (5)

November 8, 2009

Donu ideojn pri Esp. de Jaro 2009

Mi havas taskon (kaj ankaŭ 17 aliaj personoj) proponi 1 - 3 nomojn por Esperantisto de la Jaro 2009.
El tiuj proponataj nomoj, 16 aliaj personoj elektos iun.
Vi povas legi pri tio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantisto_de_la_Jaro

Mi volas proponi 3 personojn kiuj sindone kaj modeste laboras; personoj kiuj ne ricevas sufiĉan laŭdon -- ĉi tiu titolo estus finfina rekono de granda laboro. Tre plaĉus al mi honori modestulon kiu ĉiam laboris en la fono.
La proponatoj devus labori por Esperanto iel, en la jaro 2009, aŭ en antaŭaj jaroj, se tiu laboro konkretiĝis en 2009.
Oni ne proponu la Esperantistojn de la kvin lastaj jaroj 2004, 2005, 2006, 2007, 2008 (Helmar Frank, Povilas Jegorovas, Bertilo Wennergren, Peter Zilvar, Ilona Koutny) aŭ la sekretarion (Halina Gorecka).

Mi petas helpon decidi nomojn. Ĉu vi konas personon? -- helpu, helpu

avizeto: nenie en la reguloj estis skribita ke mi ne rajtas peti helpon pri nomoj. Do, mi invitas vin partopreni en mia decido.

Published at 18:59 / 8 comments / 117 visits
This post is public

November 8, 2009

Etaj etnaj bandoj

Etaj etnaj bandoj
--laŭ ĉinesko Zhuzhici (Bambuoj)

kuniĝintaj staras ni
en etnaj bandoj, ili
dise maldifuzas kaj
krokodilas inter si

eksperimenta kobaj'
de verdhoma revo; aj
kuru, kobajo, iu
volas vesti vin en faj'

krom ĉikanoj pri ĉiu
bando alia kiu
enviinde pli multas,
nur aŭdeblas laŭda bru'

kuru kobajo, kultas
tiuj, kiuj insultas
vin prokrastu, dume ni
naciismon sepultas

Published at 22:06 / 7 comments / 343 visits
This post is public

( 2 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...