Mi havas taskon (kaj ankaŭ 17 aliaj personoj) proponi 1 - 3 nomojn por Esperantisto de la Jaro 2009.
El tiuj proponataj nomoj, 16 aliaj personoj elektos iun.
Vi povas legi pri tio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantisto_de_la_Jaro
Mi volas proponi 3 personojn kiuj sindone kaj modeste laboras; personoj kiuj ne ricevas sufiĉan laŭdon -- ĉi tiu titolo estus finfina rekono de granda laboro. Tre plaĉus al mi honori modestulon kiu ĉiam laboris en la fono.
La proponatoj devus labori por Esperanto iel, en la jaro 2009, aŭ en antaŭaj jaroj, se tiu laboro konkretiĝis en 2009.
Oni ne proponu la Esperantistojn de la kvin lastaj jaroj 2004, 2005, 2006, 2007, 2008 (Helmar Frank, Povilas Jegorovas, Bertilo Wennergren, Peter Zilvar, Ilona Koutny) aŭ la sekretarion (Halina Gorecka).
Mi petas helpon decidi nomojn. Ĉu vi konas personon? -- helpu, helpu
avizeto: nenie en la reguloj estis skribita ke mi ne rajtas peti helpon pri nomoj. Do, mi invitas vin partopreni en mia decido.