February 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  

Archives

November 2009 (4)
September 2009 (4)
August 2009 (2)
July 2009 (7)
June 2009 (9)
May 2009 (2)
April 2009 (4)
March 2009 (3)
February 2009 (2)
January 2009 (2)
December 2008 (2)
November 2008 (4)
October 2008 (6)
September 2008 (4)
August 2008 (1)
July 2008 (3)
June 2008 (5)
May 2008 (5)
April 2008 (7)
March 2008 (4)
February 2008 (2)
January 2008 (7)
December 2007 (9)
November 2007 (6)
October 2007 (3)
September 2007 (8)
August 2007 (5)

February 7, 2009

Ĉu VI ne havas la Esperantigon de OpenOffice?

Mi ne Esperantigis OpenOffice; teamo de aliaj faris tion, sed oni demandis al mi kiel akiri la Esperantigon.
Se vi uzas Linukson kaj volas la Esperantigon de OpenOffice, la debiana deponejo havas .deb-pakaĵon
openoffice.org-l10n-eo
Vi povas elŝuti ĝin ĉe: http://packages.debian.org/experimental/all/openoffice.org-l10n-eo/download

Kiel sistemadministranto, uzu la komandon dpkg -i /vojo/al/dosiero

Por tiuj, kiuj uzas la RPM-pakaĵan administrilon, la .rpm-pakaĵo: openoffice.org-l10n-eo-3.0.1-2.noarch.rpm

dekstre alklaku tiun ligilon kaj elektu 'konservi kiel'.
La komando por instali:

rpm -ivh /vojo/al/dosiero

Published at 01:15 / 5 comments / 471 visits
This post is public

February 19, 2009

Sennaciulo

He! Mi aliĝis al la redaktoteamo de Sennaciulo lastatempe. Kia profunda revuo! Espereble, mi estos bona (mezbona) provleganto; mi scias ke mi ĝuas la laboron pli multe ol mi antaŭvidis. La artikoloj estas interesegaj; verdire, ili pliriĉigas kaj mian Esperanton kaj mian konon de la mondo. Dum mi tralegas, la verkantoj mirigas min pro la kompreno de politikaj, kaj ofte tiklaj, temoj.

Ĉiu numero havas 'dosieron'; aparte traktata temo. La nuna estas "ekstremdekstro en Eŭropo", kaj la limdato por verkoj estas fiksita je la 28a de februaro. Tre proksime! Se vi volas sendi ion:

sennaciulo @ telenet.be

dkessous @ yahoo.fr (sen spacetoj)

La aliĝo estis neatendita; kaj sendube la konstantajn donacojn al mia eta menso mi neniam atendis. Foje, la vivo ravas min.



Sennaciulo: la oficiala organo de SAT

Kio estas SAT?

Published at 21:03 / 14 comments / 759 visits
This post is public

( 2 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...