| May 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | ||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
Zoho estas enreta aplikaĵaro; tiel estas, oni ne elŝutas la programojn al loka komputilo. Oni iras al zoho.com kaj uzas la aplikaĵojn rekte en la retlegilo. Granda avantaĝo de tiu metodo estas ke pluraj personoj povas kunlabori pri la samaj dokumentoj, uzante la samajn aplikaĵojn, eĉ se ili loĝas en malsamaj partoj de la mondo. Dokumentoj estas havigeblaj al aliaj, aŭ por rigardo, aŭ por redaktado. Kiam ajn dokumento estas modifita, aparta versio estas konservita aŭtomate. Se kunlaboranto fuŝas la dokumenton, ĝi povas esti revenita al antaŭa versio.
Alia avantaĝo de enreta aplikaĵaro estas ke la dokumentoj kaj asociitaj redaktiloj estas alireblaj de iu ajn loko kiu havas uzeblan komputilon kaj interretservon.
La aplikaĵoj estas tekstredaktilo, tabelkalkulilo, prezentilo, kajero (notlibro), vikio, taskplanilo, ktp, ktp!
Kaj por malgrandaj firmaoj, ekzistas klientorilata administrado (senpaga por 3 uzantoj), fakturoj, datumbazon, ktp, ktp!
Plejparte, ĉi tiuj aplikaĵoj estas senpagaj!

Mia Zoho-sperto estas ege bonega! (hura, mi trovis afablan enretan aplikaĵaron)
Zoho Writer funkcias tre bone en Firefox, ne tiel bone en Opera, malfeliĉe.
La aplikaĵo ŝargas rapide por mi, la uzo estas glata kaj senproblema, kaj mi vidas la kutimajn butonojn. Eksporto funkcias bone ankaŭ. La elektoj de dokumentotipoj estas Word, Doĉ, ODT, PDF, LaTeX, SxW, Riĉa teksto, Plata teksto, kaj HTML. Kiam mi eksportas kaj malfermas en PDF, mi rimarkas ke la retligiloj jam ne funkcias, sed la stilo de la dokumento aspektas bele.
Ĉu mi menciis ke Zoho Writer estas senpaga? :)
La tabelkalkulilo funkcias tiel pli bone ol la tabelkalkulilo en Google Docs, ke la Google teknikistoj devus ruĝiĝi pro honto.
Kaj mi kreis pivototabelon simple per elekto de kampoj, alklako sur la Pivot-butono 'Create Pivot Table', kaj sekvado de malmultaj paŝoj.
Malaĉe. malaĉeeeee
Nun -- pri la granda zorgo: ĉu vi volas ke viaj dokumentoj restu ĉe fora servilo?! Zoho havas tre bonan privatecan politikon; se vi volas viŝi persone identigajn informojn, vi rajtas. Vi rajtas forviŝi vin de la sistemo -- kvankam, Zoho uzas plurajn komputilojn por konservi sekurkopiojn; ne estas garantio ke ĉiuj viaj dokumentoj estas forigitaj.
Kio pri la sekureco? Mi legas ke la konstruaĵoj kie loĝas la serviloj havas kugloimunan vitron en la fenestroj!
Hmm! Sufiĉas por mi.
--Mi devus mencii -- mencieti -- www.thinkfree.com, alia enreta aplikaĵaro. Se vi provas tion, mi suspektas ke vi formos la saman opinion, ke la Ĝava bazita tekstredaktilo estas tro malrapida.
Mi haste skribis, se vi trovas eraron, bonvolu avizi min! Ankaŭ, se vi havas opinion pri la enretaj aplikaĵaroj, bonvolu lasi komenton. La temo interesas min! (la ideo pri traduki Zoho eĉ venis en la kapon)

Send a message
Search for members