Ĉevalido baŭmis kaj deĵetis mian fratinon. Tio ne estis sufiĉe kruela, post tio li piedbatis karan fratinon en la kapo kaj en la brusto. La malsanulejo faris 'EKG' kaj konstatis ke la koro ne estis vundita. Vere estis tiom da profundaj kontuzoj ke la zorgo pri la koro ja estis merita. Neniuj ostoj estas rompitaj!
Ŝi estas terure ŝvelita, havas kapdoloron, povas apenaŭ moviĝi, kaj ĉiu muskolo doloras. Hodiaŭ Sheryl revenas al la kuracisto; espereble li havas nur bonajn novaĵojn.
Ho, se vi povus konatiĝi kun ŝi! Ŝi estas tre verva, sprita, humurplena. Kiam ŝi parolas, ŝi estas tre gestema; la aŭskultanto devas eviti la flugantajn manojn!
Sheryl neniam estas sen rideto.