| November 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | ||||||||
| 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | ||
| 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | ||
| 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | ||
| 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | ||
| 30 | ||||||||
Hieraŭ mi revenis al la Poemoj-grupo, kaj rigardis la diskutojn. Tre interesaj estas la poemoj kiuj havas difinitajn strukturojn. Oni devas tre zorgeme elekti vortojn, kalkuli nombron da silaboj, pripensi ĝustan metadon de akcentitaj silaboj (piedoj de la verso), eble aldoni asonancon kaj/aŭ aliteracion. Kaj ene de tiu rigora strukturo, oni devas pentri vortbildon.
Pri la belaj ĉinaj poemoj 'ĉineskoj': Ĉinesko Yexingchuan havas 2 strofojn; strofo enhavas 6 versojn. La nombro da silaboj por la versoj iras: 7-3-4-4-4-6. La rimo iras laŭ: rima, senrima, rima, senrima, senrima, rima. Se a = rima kaj x = senrima........ axaxxa
Ĉi-matene, mi legis artikolon pri virtuala realo: www.liberafolio.org/2008/virtuale
kiu igis min pensi pri enreta 'vivo',
kaj rete rigardis foton de dolĉaj manoj, do skribis:
(hmm, ŝelo, pelo, selo, kelo, mielo, celo, kandelo...kion mi povas fari?.....hm, mano, pano, lano, ĉikano, sultano, kano, ekrano, rano)
Realo estas ŝelo 7 silaboj, a
interne 3, x
loĝas celo 4, a
emocioj 4, x
konektu nin. 4, x
Brilu, retkandelo 6, a
Aspekto de la mano 7, a
dolĉeco 3, x
mola lano 4, a
virtuala 4, x
venu ree 4, x
pasu sur ekrano 6, a
La bonega poeto Vejdo havas elŝuteblan pdf-libron 'Ŝlosilo de Ĉinesko': www.ipernity.com/doc/35811/1258880
Hajkoj
Japanaj hajkoj havas la strukturon 5-7-5: 5 silaboj en la unua verso, 7 en la sekva, kaj fine 5 en la lasta. Kutime, hajko temas pri naturo, kaj ne estas juĝema, sed nur prezentas bildon. Kelkaj el miaj:
la pluvo pelas
verdecon en la vento
folio falas
----------
la luno tranĉas
subite miajn pensojn
denove nuboj
-------
la viro venas
mi silentigas florojn
en la ĝardeno
-----------
en mondo muta
per penso malakuta
flustras mi al vi
----------
mi trovis tondron
laŭlonge de la vojo
bruna ĉevalo
------------
mi ĵetas akvon
gutoj kaj birdoj kune
la akvo falas
---------
nova tipo de unuversa hajko:
en la konstruo de la ŝtono, tempo kaptita
Send a message
Search for members