November 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30              

Archives

November 2009 (4)
September 2009 (4)
August 2009 (2)
July 2009 (7)
June 2009 (9)
May 2009 (2)
April 2009 (4)
March 2009 (3)
February 2009 (2)
January 2009 (2)
December 2008 (2)
November 2008 (4)
October 2008 (6)
September 2008 (4)
August 2008 (1)
July 2008 (3)
June 2008 (5)
May 2008 (5)
April 2008 (7)
March 2008 (4)
February 2008 (2)
January 2008 (7)
December 2007 (9)
November 2007 (6)
October 2007 (3)
September 2007 (8)
August 2007 (5)

November 1st, 2008

Ĉinesko Yexingchuan, hajkoj

Hieraŭ mi revenis al la Poemoj-grupo, kaj rigardis la diskutojn. Tre interesaj estas la poemoj kiuj havas difinitajn strukturojn. Oni devas tre zorgeme elekti vortojn, kalkuli nombron da silaboj, pripensi ĝustan metadon de akcentitaj silaboj (piedoj de la verso), eble aldoni asonancon kaj/aŭ aliteracion. Kaj ene de tiu rigora strukturo, oni devas pentri vortbildon.

Pri la belaj ĉinaj poemoj 'ĉineskoj': Ĉinesko Yexingchuan havas 2 strofojn; strofo enhavas 6 versojn. La nombro da silaboj por la versoj iras: 7-3-4-4-4-6. La rimo iras laŭ: rima, senrima, rima, senrima, senrima, rima. Se a = rima kaj x = senrima........ axaxxa
Ĉi-matene, mi legis artikolon pri virtuala realo: www.liberafolio.org/2008/virtuale
kiu igis min pensi pri enreta 'vivo',
kaj rete rigardis foton de dolĉaj manoj, do skribis:
(hmm, ŝelo, pelo, selo, kelo, mielo, celo, kandelo...kion mi povas fari?.....hm, mano, pano, lano, ĉikano, sultano, kano, ekrano, rano)

Realo estas ŝelo 7 silaboj, a
interne 3, x
loĝas celo 4, a
emocioj 4, x
konektu nin. 4, x
Brilu, retkandelo 6, a

Aspekto de la mano 7, a
dolĉeco 3, x
mola lano 4, a
virtuala 4, x
venu ree 4, x
pasu sur ekrano 6, a

La bonega poeto Vejdo havas elŝuteblan pdf-libron 'Ŝlosilo de Ĉinesko': www.ipernity.com/doc/35811/1258880



Hajkoj

Japanaj hajkoj havas la strukturon 5-7-5: 5 silaboj en la unua verso, 7 en la sekva, kaj fine 5 en la lasta. Kutime, hajko temas pri naturo, kaj ne estas juĝema, sed nur prezentas bildon. Kelkaj el miaj:

la pluvo pelas
verdecon en la vento
folio falas
----------

la luno tranĉas
subite miajn pensojn
denove nuboj
-------

la viro venas
mi silentigas florojn
en la ĝardeno
-----------

en mondo muta
per penso malakuta
flustras mi al vi
----------

mi trovis tondron
laŭlonge de la vojo
bruna ĉevalo
------------

mi ĵetas akvon
gutoj kaj birdoj kune
la akvo falas
---------
nova tipo de unuversa hajko:

en la konstruo de la ŝtono, tempo kaptita

Published at 19:06 / 7 comments / 818 visits
This post is public

November 5, 2008

Obama

Unuaj pensoj ĉi-matene

Unu el la plej gravaj kvalitoj de estro, gvidanto estas elmontriĝi kiel bona ezkemplo, modelo. Ŝajne, Obama estas simbolo de amikeco. Sendube, li ne estas tro patriota (naciista -> imperiista); li respektas la aliajn naciojn de la mondo; la aliajn popolojn de la mondo.
Kaj tre grave, Usono jam ne sekvos la vojon de troagresemeco de la nuna prezidento.
One of the most important qualities of a leader is to set a good example, be a role model.
Seemingly, Obama is a symbol of friendship. Certainly, he's not overly (rabidly) patriotic, he respects other nations of the world, the other peoples of the world.
And very importantly, the US. won't be following the overly aggressive path of the current president.

Published at 15:43 / 44 comments / 1900 visits
This post is public

November 12, 2008

Koŝmaro de Petro Desmet

ĜISDATIGO:

Por tiuj kiuj ne scias, estas sola akuzantino kontraŭ Petro Desmet'. Dum psikiatra traktado, ŝi rakontis al la terapiisto seksajn akuzojn kontraŭ Petro, kiu estis la piano-instruisto al tiu familio. Do, la tuta jura bazo kontraŭ Petro estas la akuzo de juna virino kiu memvundas, memvole malsatadas (anoreksio), ktp. La familianoj ne rimarkis ion, ne akuzas lin.
Li jam estis malliberigita dum monatoj; kaj ankoraŭ alfrontas tion.
Se vi ankaŭ kredas ke ne ekzistas kredebla argumentaro kontraŭ Petro; se vi ankaŭ kredas ke la jura sistemo de Belgujo krimas kontraŭ Petro, pro manko de pruvo, vi povas facile sendi protestleteron al la ministro de justeco. Vi povas uzi mian leteron por sendi al la ministro, uzu repoŝtadreson: info.jovandeurzen@just.fgov.be
(aldonu mian Esperantigon se vi volas.)
-------------------------------------------------
To Minister Van Deurzen:
Al Ministra Moŝto:

I, nomo ĉi tie, fully support the following letter concerning the case against Pierre de Smedt.

As I understand it, the case against Pierre de Smedt is based upon the word of a mentally unbalanced young woman undergoing psychiatric treatment.
There are no other witnesses, there is no evidence.
The fact that an older gentleman with no history of such behavior; in fact a gentleman who apparently has given so much to his community, has undergone such extreme treatment by the legal system in Belgium, because of the ramblings of an unstable woman to her therapist, speaks very negatively of Belgium.
It speaks of a system which has lost touch with common sense, which itself has become unstable and unbalanced.
If this man is condemned by the courts of your country, that negative opinion of Belgium will be confirmed.

Kiel mi komprenas, la argumentaro kontraŭ Petro Desmet estas bazita sur la vorto de mense malekvilibra junulino ricevante psikiatran traktadon.
Estas neniuj aliaj atestantoj, estas neniu pruvo.
La fakto ke pli maljuna sinjoro kiu ne havas historion de tia konduto; fakte sinjoro kiu evidente donas multon al sia komunumo, devas suferi tiel ekstreman misktraktadon de la jura sistemo en Belgujo, pro la vagaj babiladoj de nestabila virino al la psikoterapiisto, atestas tre negative pri Belgujo.
Se tiu ĉi viro estas kondamnita de la instancoj de via lando, tiu negativa opinio de Belgujo estos konfirmita.
Tio atestas pri sistemo kiu perdis prudenton, kiu si mem fariĝis nestabila kaj malekvilibra.
---------------------------------------------


ĜISDATIGO (3a decembro): Li jam ne rajtas blogi pri tio.

-------------

Dum kiom da tempo, ĉu pli ol jaro??? Petro Desmet' (Pierre de Smedt) vivas en koŝmaro (lasta blogero): www.ipernity.com/blog/petro_desmet/107175

Ĉu vi ankaŭ sekvas la blogon? Dum lastaj tagoj, li komencas blogi denove, kaj la novaĵo estas ege malbona. Li donis la retpoŝtadreson de la advokato, do mi sendis suban leteron. Mi ne scias ĉu helpos aŭ ne, sed ne MALhelpos se ni sendas leterojn de subteno.


Kiel mi komprenas, la argumentaro kontraŭ Petro Desmet estas bazita sur la vorto de mense malekvilibra junulino ricevante psikiatran traktadon.
Estas neniuj aliaj atestantoj, estas neniu pruvo.
La fakto ke pli maljuna sinjoro kiu ne havas historion de tia konduto; fakte sinjoro kiu evidente donas multon al sia komunumo, devas suferi tiel ekstreman misktraktadon de la jura sistemo en Belgujo, pro la vagaj babiladoj de nestabila virino al la psikoterapiisto, atestas tre negative pri Belgujo.
Se tiu ĉi viro estas kondamnita de la instancoj de via lando, tiu negativa opinio de Belgujo estos konfirmita.
Tio atestas pri sistemo kiu perdis prudenton, kiu si mem fariĝis nestabila kaj malekvilibra.

As I understand it, the case against Petro Desmet is based upon the word of a mentally unbalanced young woman undergoing psychiatric treatment.
There are no other witnesses, there is no evidence.
The fact that an older gentleman with no history of such behavior; in fact a gentleman who apparently has given so much to his community, has undergone such extreme treatment by the legal system in Belgium, because of the ramblings of an unstable woman to her therapist, speaks very negatively of Belgium.
It speaks of a system which has lost touch with common sense, which itself has become unstable and unbalanced.
If this man is condemned by the courts of your country, that negative opinion of Belgium will be confirmed.



Published at 21:35 / 32 comments / 1628 visits
This post is public

November 29, 2008

change.org ne estas change.gov

Kelkaj kredas ke la organizaĵo ĉe change.org estas ligita al la Obama adminstracio. Ne. Tio estas sendependa bonfarada (evidente) organizaĵo kiu havas projekton 'Ideas for Change in America'. Ili intencas prezenti la 10 plej ŝatatajn (laŭ voĉdonado) ideojn al Obama (aŭ iu en la administracio). Tio estas tre malsama ol tio, kion mi legas en dissendolistoj: "La dek plej vojĉdonitaj ideoj estos efektivigitaj de la registaro de Obama." Mi protestas uzon de la vorto 'efektivigitaj'

Ne plaĉas al mi vidi misinformojn.

Published at 18:11 / 18 comments / 1460 visits
This post is public

( 4 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...