October 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

December 2009 (2)
November 2009 (4)
September 2009 (4)
August 2009 (2)
July 2009 (7)
June 2009 (9)
May 2009 (2)
April 2009 (4)
March 2009 (3)
February 2009 (2)
January 2009 (2)
December 2008 (2)
November 2008 (4)
October 2008 (6)
September 2008 (4)
August 2008 (1)
July 2008 (3)
June 2008 (5)
May 2008 (5)
April 2008 (7)
March 2008 (4)
February 2008 (2)
January 2008 (7)
December 2007 (9)
November 2007 (6)
October 2007 (3)
September 2007 (8)
August 2007 (5)

October 22, 2008

Kuiru mondo


Kuiru mondo
estas nova grupo -- estas Google-grupo, ĉar oni povas ricevi la receptojn rekte en la leterkesto, kaj rapide sendi demandon, komenton, aŭ konsilon; ni povas babili ĝis kontento (aŭ ĝis sato) pri la kuirado.

Mi esperas provi novajn receptojn de ĉirkaŭ la tero. Mi jam kuiris la hungaran perkelton, kaj intencas provi la vegetaran version! (Jes, mi estas vegetaranino, do ne gustumis la unuan version)

Ĉu vi scias alian manieron krei 'eternan giston'?? Mi enmetis mian manieron. Kaj sendube, mian ĉokoladan kukon:

Senova ĉokolada kuko

kafkulero = 5ml
supkulero = 15ml

Ingrediencoj

1 1/2 tasoj da faruno
1/2 taso da kakao
1/2 kafkulero da natria bikarbonato
1/2 kafkulero da salo
1 taso da sukero
1/2 taso da oleo (mi uzas linoleon)
1 taso da kafo
2 kafkuleroj da vanilo
2 supkuleroj da cidra vinagro

1. Antaŭvarmigu la fornon ĝis 375 F (190 C) gradoj. Preparu la
bakpleton (mi uzas por ĝi 20x20 cm/ojn grandan) per baksprajo aŭ ŝmiru
ĝin per oleo aǔ margarino kaj ŝutetu kakaon sur ĝin.

2. Miksu la sekajn ingrediencojn -- la unuajn 5 ingrediencojn. En
aparta bovlo, miksu la likvajn ingrediencojn, krom la vinagro. Verŝu
la likvaĵon en la sekan miksaĵon, kaj plene enmiksu.

3. Lasta ingredienco -- rapide enmiksu la vinagron. Ĝi reagos kun la
natria bikarbonato, kaj vi vidos palajn kirlojn en la miksaĵo.

4. Baku ĝin dum 25--30 minutoj.

Mi kutime servas la kukojn sen glazuro.
------

Kiel vi povas vidi, mi forgesis mencii ke oni verŝas la miksaĵon en la bakpleton, tiam bakas. Se vi aliĝas, kaptu miajn erarojn, mi petas!

Published at 23:22 / 6 comments / 754 visits
This post is public

( 1 post )

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...