| january 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| sun | mon | tue | wed | thu | fri | sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||||
Mia bela patrino ĉiam estis iom egiosma. Ŝi pensis pri ŝi mem unue, antaŭ ol ŝi pensis pri iu alia. Ĝis lastatempe. Nun ke ŝi estas maljuna kaj sola, ŝi fariĝis religia kaj estas nun bonfaranto.
Ŝi aliĝis al grupo kiu helpas virinojn kiuj havas drogmanion, sed nun volas reveni al bona vivo. Tiu grupo, Novaj Komencoj, helpas ilin trovi laboron, domon, kaj reakiri la infanojn. Antaŭ nelonge la patrino ankaŭ volontulis helpi flegi la mortantojn.
Mi kredas ke eble ŝi volas pekliberiĝi ŝin. Antaŭ jaro aŭ du, ŝi petis pardonon de mi pro aferoj kiujn ŝi permesis okazi dum mi estis infano. Portempe mi malproksimigis min de ŝi (dum jaroj, fakte).
Patrino ĉiam havas dolĉan personecon; kiam ŝi ridetas, la vizaĝo brilas kiel la suno. Ne nur la okuloj, eĉ la haŭto de la vizaĝo ŝajnas brili.
|
| patrino |
Nuntempe, ŝia belo estas ankaŭ interna, ne nur ekstera.
Ŝi ricevis Kristnaskan donacon de $50. Ŝi altelefonis min kaj diris, "Cindy, Dio instruis min doni tiun monon al Brandi."
Brandi estas unu el tiuj virinoj kiujn Novaj Komencoj helpas.
"Do, mi promenis al ŝia domo kaj transdonis la monon. Brandi ploris, ŝi diris ke ŝi perdis la laboron kaj ili ne havis monon. Mi turnis min kaj ekpromenis. Brandi kriis, 'Mi amas vin!' Mi kriis al ŝi, 'Mi amas vin ankaŭ, Brandi!' Ho, Cindy, mi estas tiel feliĉa! Mi volis aĵojn per tiu mono, sed Brandi bezonas aĵojn!"
Mi ploris, mi ridis, mi fieris. Ni diris, "Mi amas vin", unu al la alia, kaj mi adiaŭis pensante pri la ŝanĝo en mia patrino.
Mi konfesas, mi ankoraŭ havas dubojn pri ŝia prudento; miaopinie oni ne donas monon al eksmaniulo, oni aĉetas necesaĵojn, kaj donas ilin. Mi vigle esperas ke Brandi ne aĉetas drogojn.
Kaj mi havas dubojn pri la nova ideo; la laboro pere de hospico.
Ŝi devos rigardi la morton de la paciento. Ĉu povas ŝi elteni tion?
Mi ĉagreniĝas, mi dubas, mi fieras. Kia mikso!
Send a message
Search for members
