August 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29 30  
  31              

Archives

November 2008 (4)
October 2008 (6)
September 2008 (4)
August 2008 (1)
July 2008 (3)
June 2008 (5)
May 2008 (5)
April 2008 (7)
March 2008 (4)
February 2008 (2)
January 2008 (7)
December 2007 (9)
November 2007 (6)
October 2007 (3)
September 2007 (8)
August 2007 (5)

August 18, 2008

Ĉu Esperanto rolus pli bone? - pensoj

Dum mi legas pri la pozicio de angla kiel la internacia lingvo, mia menso nepre turnas sin al la ideo de Esperanto kiel internacia lingvo. Mi imagas tian mondon.
Kelkaj pensoj kiuj flirtas en la aero de mia kapo:

Pri la konservado de etnaj lingvoj



Esperanto postulas malpli da studo ol la studo de fremda lingvo, sed kial kredi ke la ŝparita tempo estus uzita en la studado de aliaj lingvoj? Eble, la lernado de fremdaj lingvoj restus je la sama nivelo kiel hodiaŭ.

Multaj personoj diras ke neŭtrala lingvo servus multe pli bone kiel internacia lingvo (ol etna lingvo), ĉar ne ekzistas asociita kulturo. La asociita kulturo de etna lingvo entrudiĝas en la loka popola kulturo kiam ajn etna lingvo estas uzita kiel la 'lingua franca'. Tamen:

Se Esperanto fariĝus internacia lingvo, kiun ĉiu konas:
1. Multe pli da Esperanto-parolantoj kunloĝus, komencus familiojn, kaj lernigus Esperanton kiel denaskan lingvon al la infanoj. Ĝi fariĝus denaska lingvo de multegaj.

2. Sendube, multaj Esperantaj vortoj adoptiĝus en la etnajn lingvojn. Tio estus klara sinsekvo de la ĉiutaga uzado de Esperanto.

3. Disvolviĝus, iom post iom, 'internacia kulturo'; kun la komunumo de devenaj parolantoj, la literaturo, muziko; helpata de moderna teknologio unuiginte la partojn.

Ĉu ĉio ĉi vere estas 'flank'-lingvo??
--------

Internacia ilo



Ĉar oni povas lerni Esperanton multe pli facile, nuntempe ĝi servas unuigi normalajn personojn, te. personoj kiuj ne estas aparte brilaj geniuloj. Ni povas lerni la lingvon kaj flue paroli internacie. Tio estas tre utila ilo por ni. Sed estonte. Kio pri estonte, se internacia lingvo estas instruita komence de nasko. Ĉiu infano kapablas lerni iun ajn lingvon denaske.

Ne ekzistus la indigno en la mensoj de personoj; la ofendo de imperia lingvo estis altrudita al ili. Tiu indigno se etna lingvo fariĝas internacia lingvo povus resti senfine, ĉu?

Sendube, estas pli logika, konsekvenca kaj mense ĝuebla (ol angla). Claude Piron faras bonajn punktojn.
------

Cetere



Mi scias ke granda, bela revo estas ebligi universalan kompreniĝon, dum samtempe konservante kaj protektante etnan identecon. Sed ĉu la popoloj zorgos pri siaj propraj kulturoj? Aŭ ĉu ili plejparte volas forlasi tion favore al tutmonda kulturo kaj unuiĝo? Kion ili volas?

Hodiaŭaj pensoj, ne mortigu min, mi petas. Kaj nun, anstataŭ skribi plu, mi vere bezonas labori.

Published at 17:41 / 18 comments / 580 visits
This post is public

( 1 post )