july 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

september 2008 (4)
august 2008 (1)
july 2008 (3)
june 2008 (5)
may 2008 (5)
april 2008 (7)
march 2008 (4)
february 2008 (2)
january 2008 (7)
december 2007 (9)
november 2007 (6)
october 2007 (3)
september 2007 (8)
august 2007 (5)

July 1st, 08

Esperantigita Zoho Sheet

Mia Esperantigo de Zoho Sheet

sheet.zoho.com

estas publika. Mi ne havis sufiĉajn kuntekstajn informojn dum mi tradukis, do vi trovos erarojn.

Bonvolu, bonvolu raporti la erarojn al mi, mi petas. Ankaŭ raportu stultajn vortelektojn. Vi ne insultos min; vi helpos plibonigi la uzadon de tiu programo.  -- Zoho estas enreta aplikaĵaro; tio gravas ĉar ebligas tutmondan kunlaboradon de dokumentoj.

Ho, terure! Mi ĵus rimarkis anglan tekston, kaj mi ja fintradukis -- eble ili aldonis novan linion. Mi vidas 'Create New Group'. Mi estas certa ke mi tradukis tion.

Vi ne devas registriĝi se vi havas konton ĉe Google aŭ Yahoo. Vi povas ensaluti per tiu konto.

Antaŭdankon!

 

Published at 20:12 / 7 comments / 313 visits
This post is public

July 6, 08

Plantu-arbon --Praktika uzo de Esperanto

Ĉu vi konas la projekton de Unuiĝintaj Nacioj 'Programo de miliardaj arboj'? La projekto celas planti 9 miliardojn da arboj, por anstataŭigi la dehakitajn. Kiel vi scias, arboj prenas karbonan dioksidon de la aero, konvertas ĝin al oksigeno, kaj liveras la oksigenon al la atmosfero. Tre bona afero, ĉar ni enspiras oksigenon, kaj elspiras karbonan dioksidon. La arboj faras inverse, do estas interdependo!
Nu, Michel Basso de la asocio TAKE-Esperanto fondis subprojekton, kiu uzas Esperanton kiel la laborlingvon. plantu-arbon.org
Ili jam plantis ĉirkaŭ 500 arbetojn en Brazilo, pli ol 100 en Benino, kaj tio estas nur la komenco! Oni povas fariĝi patrono de arbo, kaj tiu projekto donas 100% el la mono al la loka instituto; kaj kovras siajn proprajn administrajn elspezojn.
En Brazilo, Esperanto estis la laborlingvo dum la plantado. Ili ricevis donacon de 950 hektaroj ĉe la instituto Bona Espero, kiu mi kredas, estas orfeo/bieno-lernejo kiu uzas Esperanton kiel komunan lingvon. Lokaj agrokulturistoj kaj profesoroj de la proksima universitato partoprenis.
Do, bieno-lernejo kiu uzas Esperanton kiel la lingvon de la instituto, kaj la projekto Plantu-arbon kiu uzas Esperanton kiel la laborlingvon. Mi tre ŝatas la praktikan uzon de Esperanto!
Ĉu vi?
Cetere, la projekto estas rekonata de UNEP:  Medioprotekta programo de la Unuiĝintaj Nacioj. Ili starigis artikolon pri Plantu-arbon skribita de ĵurnalisto Nicolas Roquejeoffre,
por la franca ĵurnalo DNA-Alsace, ĉe la UNEP-paĝoj. Vi povas legi kaj angle kaj france (nu, se vi ne estas mi; mi ne povas legi france): www.unep.org/billiontreecampaign/CampaignNews/colmar.asp

www.unep.org/billiontreecampaign/french/CampaignNews/Colmar.asp

Published at 17:51 / 12 comments / 429 visits
This post is public

July 15, 08

Mi komencas legi pri interesa temo: anglaj lingvoj de la mondo

Lastatempe, mi alŝutis parton de mia leglisto pri 'World Englishes' -- la malsamaj dialektoj de angla (anglaj) kiuj ekzistas en la mondo nuntempe. Mi scivolas pri la ebla disrompiĝo de angla en plurajn, plurajn lokajn dialektojn, kaj la eventualaj rezultoj; mi scivolas pri kiu 'posedas' la anglan lingvon; evidente Usono, Britujo, Kanado, Aŭstralio jam ne povas pretendi posedon. Ne nur pri kio estas la estonto de lokaj lingvoj, sed ankaŭ kio estas la estonto de angla.
Malfeliĉe, mi ne trovas tempon por fini la legadon, do ne povas skribi artikolon pri la temo -- eble post alia monato. Mia plej longa skribaĵo pri tio estis letereto al korespondanto, tuj post mi komencis legi -- mi skribis:

Profesoro David Crystal (prelegoj enretigitaj) diras ke la nombro de parolantoj de angla kiel dua lingvo estas pli alta nun ol la nombro de devenaj anglaj parolantoj. Ne nur tio, li asertas ke oni emas uzi lokan dialekton de angla kiel fieran agnoskon kaj prezenton de identeco.
Tio efektive rompas la 'posedon' de angla de iu nacio aŭ etno, kaj devigas la lernadon de du formoj de angla; la lokan kaj 'norman anglan' por internacia uzo.
"The Future of English" komisiita de la British Council kaj verkita de David Graddol, PDF-libro, subtenas la asertojn de Profesoro Crystal, kaj deklaras tre malsubtile (memoru ke la Brita Konsilio komisiis lian verkon!), "Devenaj parolantoj eble sentas ke la lingvo apartenas al ili, sed estos tiuj, kiuj parolas anglan kiel duan aŭ fremdan lingvon kiu difinos la estonton de angla en la mondo".

Graddol diras ke la presada vorto, kiu pasinte estis la normilo de angla, jam ne estas tiel grava, kaj ke eĉ elektronikaj dissendaĵoj jam ne estas tiel popularaj. Pro la subiro de la normigaj institucioj, la persona-al-persona komunikado de la interreto, la volo de presistoj de lernolibroj presi laŭ la deziro de lokaj merkatoj, li antaŭvidas plurajn konkurantajn normojn de angla.

Mi ankaŭ komencis liston de 'novaj angloj' -- mi devas trovi la tempon plenigi la liston!

Novaj angloj (kreoloj kaj piĝinoj):
Singapore Standard English
Singapore Colloquial English
New Guinea Pidgin English, Melanesian English
Krio

Trovis interesan grafikaĵon de la jaro 1992; mi intencas krei pli ĝisdatan version post mi kolektas la informojn.


Published at 21:10 / 45 comments / 844 visits
This post is public

( 3 posts )