march 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

may 2008 (1)
april 2008 (7)
march 2008 (4)
february 2008 (2)
january 2008 (7)
december 2007 (9)
november 2007 (6)
october 2007 (3)
september 2007 (8)
august 2007 (5)

March 31, 08

Esperantigita WordPress 2.5

D: WordPress -- kio estas WordPress?
R: WordPress estas bonega blog-sistemo kiu ankaŭ povas funkcii kiel simpla enhav-mastruma sistemo. Komunumo de programistoj kontribuas kromprogramojn kiuj aldonas novajn eblojn. Do, vi povas elŝuti kaj instali la bazan sistemon kaj tuj publikigi blog-afiŝojn / artikolojn, aŭ vi povas elekti instali kromprogramojn -- ekz. vi povus fariĝi aŭkciejo, pere de la aŭkcia kromprogramo.


Eta teamo de Bertilo Wennergren kaj mi tradukas la novan version de WordPress. La oficiala eldono de WordPress 2.5 okazis neatendite rapide, do Bertilo laboris multe dum la semajnfino por prepari testoversion de la tradukado! Jen: bertilow.com/komputo/WordPress_2.5_Esperanto_0.1.zip

Notu ke li nomis la Esperantigan version '0.1'
ĈAR ni ankoraŭ devas kontrollegi kaj trovi dosierojn kiuj ne utiligas la tradukosistemon. Strange, ja ekzistas partoj kiuj eĉ ne penas anstataŭigi la anglan per tio, kio estas en la tradukdosiero!

La provejo estas ĉe: bertilow.com/div/esperanta_wordpress

 

ps. Ĉu mi povus plendi iomete? Ni uzas la SVN-deponejon: svn.automattic.com/wordpress-i18n/eo
sed mi ne rajtas enmeti ŝangojn, malgraŭ ke la respondeculo ja donis al mi la rajton! (li diras)
Rigardu, mi petas:
cindio@cindyNet:~/wordpressSVN/eo/branches/laboro-2.5/$ svn ci -m 'stilfolio de techicon'
Authentication realm: <http://svn.automattic.com:80> Automattic Subversion - Use WordPress.org Username
Password for 'cindio':
Authentication realm: <http://svn.automattic.com:80> Automattic Subversion - Use WordPress.org Username
Username: Cindio
Password for 'Cindio':
Authentication realm: <http://svn.automattic.com:80> Automattic Subversion - Use WordPress.org Username
Username: Cindio
Password for 'Cindio':
svn: Commit failed (details follow):
svn: MKACTIVITY of '/wordpress-i18n/!svn/act/09b13dcb-cb77-43ab-8f8f-a39c33f35433': authorization failed (svn.automattic.com)
cindio@cindyNet:~/wordpressSVN/eo/branches/laboro-2.5/$
------------
Mi ŝanĝis mian pasvorton, (al la sama), mi provis uzantonomojn 'Cindio', 'cindio', mian retpoŝtadreson, mian uzantidentigilon, mi denove elprenis laborkopion, mi eĉ provis alilokiĝi al 'https', mi malfermis pordojn.
Mi ankoraŭ ne staris sur mia kapo....sed volonte faros tion.
Ĉu iu povus helpi?? -- Jes, kaj mi kaj Bertilo repetis la rajton, klarigante ke mi ne havas skribpermeson.

pps. Jes, mi scipovas SVN. Mi uzas SVN en aliaj projektoj senprobleme.

 
Published at 15:45 / 7 comments / 208 visits
This post is public

( 1 post )