January 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

November 2009 (4)
September 2009 (4)
August 2009 (2)
July 2009 (7)
June 2009 (9)
May 2009 (2)
April 2009 (4)
March 2009 (3)
February 2009 (2)
January 2009 (2)
December 2008 (2)
November 2008 (4)
October 2008 (6)
September 2008 (4)
August 2008 (1)
July 2008 (3)
June 2008 (5)
May 2008 (5)
April 2008 (7)
March 2008 (4)
February 2008 (2)
January 2008 (7)
December 2007 (9)
November 2007 (6)
October 2007 (3)
September 2007 (8)
August 2007 (5)

January 7, 2008

Puŝmataha -- Respondo al Tekumse

Puŝmataha estis fama Ĉoktaŭa (Choctaw) tribestro, fama pro kaj lia sovaĝeco en batalo kaj lia elokventeco. Sube estas lia respondo al la peto de Tekumse (Tecumseh), la Ŝania (Shawnee) tribestro kiu volis aliĝi kun la britoj kontraŭ Usono en la Milito de 1812. (ligilo al angla teksto: Speech Bank)

 

Published at 00:47 / 1 comment / 1222 visits
This post is public

January 9, 2008

Statistikaĵoj de Joomla kaj Drupal (por tradukantoj)

AVERTO: la legado de enuigaj statistikaĵoj povas kaŭzi dormon

Published at 19:31 / 2 comments / 1233 visits
This post is public

January 14, 2008

Mia novbela patrino

Mia bela patrino ĉiam estis iom egiosma. Ŝi pensis pri ŝi mem unue, antaŭ ol ŝi pensis pri iu alia. Ĝis lastatempe. Nun ke ŝi estas maljuna kaj sola, ŝi fariĝis religia kaj estas nun bonfaranto.
Ŝi aliĝis al grupo kiu helpas virinojn kiuj havas drogmanion, sed nun volas reveni al bona vivo. Tiu grupo, Novaj Komencoj, helpas ilin trovi laboron, domon, kaj reakiri la infanojn. Antaŭ nelonge la patrino ankaŭ volontulis helpi flegi la mortantojn.
Mi kredas ke eble ŝi volas pekliberiĝi ŝin. Antaŭ jaro aŭ du, ŝi petis pardonon de mi pro aferoj kiujn ŝi permesis okazi dum mi estis infano. Portempe mi malproksimigis min de ŝi (dum jaroj, fakte).
Patrino ĉiam havas dolĉan personecon; kiam ŝi ridetas, la vizaĝo brilas kiel la suno. Ne nur la okuloj, eĉ la haŭto de la vizaĝo ŝajnas brili.

patrino
patrino

Nuntempe, ŝia belo estas ankaŭ interna, ne nur ekstera.
Ŝi ricevis Kristnaskan donacon de $50. Ŝi altelefonis min kaj diris, "Cindy, Dio instruis min doni tiun monon al Brandi."
Brandi estas unu el tiuj virinoj kiujn Novaj Komencoj helpas.
"Do, mi promenis al ŝia domo kaj transdonis la monon. Brandi ploris, ŝi diris ke ŝi perdis la laboron kaj ili ne havis monon. Mi turnis min kaj ekpromenis. Brandi kriis, 'Mi amas vin!' Mi kriis al ŝi, 'Mi amas vin ankaŭ, Brandi!' Ho, Cindy, mi estas tiel feliĉa! Mi volis aĵojn per tiu mono, sed Brandi bezonas aĵojn!"
Mi ploris, mi ridis, mi fieris. Ni diris, "Mi amas vin", unu al la alia, kaj mi adiaŭis pensante pri la ŝanĝo en mia patrino.
Mi konfesas, mi ankoraŭ havas dubojn pri ŝia prudento; miaopinie oni ne donas monon al eksmaniulo, oni aĉetas necesaĵojn, kaj donas ilin. Mi vigle esperas ke Brandi ne aĉetas drogojn.
Kaj mi havas dubojn pri la nova ideo; la laboro pere de hospico.
Ŝi devos rigardi la morton de la paciento. Ĉu povas ŝi elteni tion?
Mi ĉagreniĝas, mi dubas, mi fieras. Kia mikso!
 

 
Published at 16:02 / 14 comments / 1564 visits
This post is public

January 22, 2008

Joomla 1.5 stabila eldono

Joomla.org

Joomla 1.5 stabila eldono estas havebla: Joomla 1.5-pakaĵoj Bedaŭrinde, post la instalo oni vidas retejon en angla, malgraŭ la elekto de alia lingvo ĉe la komenco de la instalo.

Tiu elekto gvidas vin tra la instalo tiulingve. Vi devas mane instali la lingvajn pakaĵojn. vidu la artikolon ĉe Esencoj por instrukcioj.

Kaj ankaŭ la ekzemplaj datumoj estas nur anglaj portempe. En estonta eldono skripto ŝargos vian lingvan elekton aŭtomate, kaj la menuoj kaj ekzemplaj artikoloj estos en via lingvo (se la tradukantoj tradukis ilin), se vi elektis instali ekzemplajn datumojn. Vi povas rigardi mian provejon se vi volas legi la Esperantigitajn menuerojn kaj artikolojn. Mi ankoraŭ ne finas la artikolojn, kaj komentoj estas bonvenaj!

Kion mi povas diri? Joomla 1.5 progresos, estos 'punktaj' versioj kiuj enhavos la plibonigojn!

 

 

 
Published at 18:24 / 2 comments / 1000 visits
This post is public

January 24, 2008

Nova tiparo de Barijo - Goudy Bookletter

Goudy Bookletter 1911

Mia amiko Barry Schwartz estas tipara fasonisto. Li havas novan tiparon ĉe: chemoelectric ĉe deviantART. Lia nova tiparo estas Goudy Bookletter. Li havas Crudfactory -- La rubejplenigejo, kie vi povas elŝuti aliajn tiparojn. Ili ja havas la ĉapelitajn literojn, kaj la ĉapeloj ĉiam estas tre belaj.

Barijo estas amuza persono; se vi legas ĉe la rubejplenigejo, vi ridetos multe.

Published at 14:17 / 1 comment / 429 visits
This post is public

January 27, 2008

Provpoemo

Lastatempe mi strebas kompreni la ritmon kaj strukturon de poemoj. (Mi estas membro de la Poemoj-grupo: www.ipernity.com/group/poemoj)

Hieraŭ nokte mi skribis:

Mi rigardas la amikojn
amuzante kaj malamas
nokto falas malvarmumas
mi, en menso sternas pensojn

rampas suno lumas homo
mi malsatas mi soifas
ŝoko falas mankon trafas
mi senhejma mi fantomo

mia vojo al la vero
nun obvia la problemo
mi, la solvo sen dilemo
mi malmemo malapero

Mi invitas vin aliĝi kaj afiŝi viajn poemojn. La poetoj tie estas tre afablaj kaj ĝentilaj.

Ili neniam mokus vin, ili nur helpos kaj gvidos, kaj ŝajne ĝuos viajn penojn.

Published at 12:47 / 1 comment / 1300 visits
This post is public

January 30, 2008

Ĉu ni traduku 'Esperanto en la interreto'?

Mi vidas ke La Karavelo havas PDF-prezentaĵon de 'Esperanto en la interreto'. Ĝi enhavas trafajn ekrankopiojn de la apero kaj uzo de Esperanto enrete. Kompreneble la celo estas traduki la Esperantan prezentaĵon en naciajn lingvojn; la ligilo al la diskuto estas

groups.google.com/group/lakaravelo, kaj la ligilo al la pdf-dosiero: 01 Esperanto en interreto - A.

 
Published at 14:05 / 4 comments / 1111 visits
This post is public

( 7 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...