La 12a de aprilo en 1945, inter la horoj de 4-5 ptm, intensa turnventego trafis la vilaĝon de Antlers, Oklahomo. Ĝi frakasis konstruaĵojn kaj forportis la pecojn, envolvante ilin en la funelo, kune kun la homoj kiujn ĝi forkaptis.
La turnventego tuj mortigis 68 personojn, post kelkaj tagoj 16 vunditaj mortis; fina sumo: 83. Ĉiu loĝanto de Antlers aŭ perdis parencon aŭ perdis amikon al morto. Iuj trovis mian onklon Pearl kaj veturigis lin rapide al doktoro dum ili kunpremis lian kranion; estis kavazaŭ granda tranĉilo tranĉis tra parto de lia kapo.
Li postvivis la vundon sed estis tre simpla viro de tiam -- tre afabla sed tre simpla.
La turnventego eliris el la vilaĝo, daŭris orienten al la laktejo de la Pyle familio - la Pyle Dairy. Mia avino vidis ĝin kaj avertis la aliajn. Ĉiuj krom mia onklo Alvin sukcese eniris la hejmon. Mia avo kriis al la plej maljunaj knabinoj kolekti la junulojn kaj rampi sub la lito. Ili miskomprenis kaj rampis sur la lito. Tiu miskompreno savis iliajn vivojn.
La lito estis tre forta kun 4 altaj fostoj. Tuj kiam ili rampis sur la lito, la turnventego faligis muron trans la fostoj de la lito, kaj la lito kolapsis al la planko. La muro vere protektis la infanojn de la disrompaĵoj kiuj flugis tra la aero.
Mi ne komprenas kiel miaj geavoj transviviĝis, kaj mi vere ne komprenas kiel mia onklo Alvin postvivis lian subĉielan sperton. Li raportis ke li alprenis al la domo kaj tenadis dum la turnventego levis la domon, deŝiris la du verandojn, faligis murojn, kaj finfine surterigis ĝin kelkaj metroj for de la originala loko. Li estis tre forta, sed ĉu persono povas esti tiel forta? Nu, Onklo Al nur mortis lastatempe post tre riĉa vivo, plenplena je interesaj spertoj, kaj unu el liaj filoj estas la nuna tribestro de la Ĉokta Nacio de Oklahomo.
Mia patrino memoras ke ŝi perdis la ŝtrumpetojn, sed ne la sandalojn. Dum la aliaj eksciis kaj babilis pri kiel ili certe pereus se ili rampus sub la lito anstataŭ sur la lito, ŝi nur rigardadis la piedojn kaj miris pri la mankantaj ŝtrumpetoj.
Ĉe la laktejo, mia familio devis ripari la domon, tenejojn kaj stalojn, kaj bruligi mortintajn bovojn kaj ĉevalojn.
Ĉe la vilaĝo de Antlers, la purigado estis pli makabra. Sed fizike, ĉio revenis al normala, se vi ignoras la pejzaĝon, kiu enhavas torditajn arbojn ankoraŭ vivante, spite de la pecoj de ladoj ŝovitaj tra la trunkoj.
Oni neniam forgesas pri tia sperto, (eble kun la escepto de mia avino, kiu estis tre stoika). Miaj onklinoj rifuzas loĝi en la ŝtato de Oklahomo, kiu spertas pli turnventegojn ol iu alia loko en la mondo. Ŝtormoj ĉiam teruris mian patrinon ĝis lastatempe; por iu kialo, ŝi nun estas indiferenta.
La monumento: