december 2007
  sun mon tue wed thu fri sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

may 2008 (1)
april 2008 (7)
march 2008 (4)
february 2008 (2)
january 2008 (7)
december 2007 (9)
november 2007 (6)
october 2007 (3)
september 2007 (8)
august 2007 (5)

December 2nd, 07

la simplan veron

Nu eble estas tempoj por ĉio
la banalaĵoj
nekutimaĵoj

Sed klare nebulaj okuloj malkaŝas
la simplan veron
rapida fluo

de vivo forŝprucas el nia senpovo
mi vivis vivon
mi manĝis panon

Mi skribaĉis du poemojn por la 'Poemoj'-grupo; vidu:

www.ipernity.com/group/poemoj/discuss/12712 (la supra kaj alia)

kaj pro la du poemoj mi konkludas ke mi bezonas viziti psikologon.

 

Published at 02:18 / 0 comments / 242 visits
This post is public

Published at 13:31 / 0 comments / 275 visits
This post is public

December 9, 07

La turnventego kiu trafis la Pyle Dairy

La 12a de aprilo en 1945, inter la horoj de 4-5 ptm, intensa turnventego trafis la vilaĝon de Antlers, Oklahomo. Ĝi frakasis konstruaĵojn kaj forportis la pecojn, envolvante ilin en la funelo, kune kun la homoj kiujn ĝi forkaptis.
La turnventego tuj mortigis 68 personojn, post kelkaj tagoj 16 vunditaj mortis; fina sumo: 83. Ĉiu loĝanto de Antlers aŭ perdis parencon aŭ perdis amikon al morto. Iuj trovis mian onklon Pearl kaj veturigis lin rapide al doktoro dum ili kunpremis lian kranion; estis kavazaŭ granda tranĉilo tranĉis tra parto de lia kapo.
Li postvivis la vundon sed estis tre simpla viro de tiam -- tre afabla sed tre simpla.
La turnventego eliris el la vilaĝo, daŭris orienten al la laktejo de la Pyle familio - la Pyle Dairy. Mia avino vidis ĝin kaj avertis la aliajn. Ĉiuj krom mia onklo Alvin sukcese eniris la hejmon. Mia avo kriis al la plej maljunaj knabinoj kolekti la junulojn kaj rampi sub la lito. Ili miskomprenis kaj rampis sur la lito. Tiu miskompreno savis iliajn vivojn.
La lito estis tre forta kun 4 altaj fostoj. Tuj kiam ili rampis sur la lito, la turnventego faligis muron trans la fostoj de la lito, kaj la lito kolapsis al la planko. La muro vere protektis la infanojn de la disrompaĵoj kiuj flugis tra la aero.
Mi ne komprenas kiel miaj geavoj transviviĝis, kaj mi vere ne komprenas kiel mia onklo Alvin postvivis lian subĉielan sperton. Li raportis ke li alprenis al la domo kaj tenadis dum la turnventego levis la domon, deŝiris la du verandojn, faligis murojn, kaj finfine surterigis ĝin kelkaj metroj for de la originala loko. Li estis tre forta, sed ĉu persono povas esti tiel forta? Nu, Onklo Al nur mortis lastatempe post tre riĉa vivo, plenplena je interesaj spertoj, kaj unu el liaj filoj estas la nuna tribestro de la Ĉokta Nacio de Oklahomo.
Mia patrino memoras ke ŝi perdis la ŝtrumpetojn, sed ne la sandalojn. Dum la aliaj eksciis kaj babilis pri kiel ili certe pereus se ili rampus sub la lito anstataŭ sur la lito, ŝi nur rigardadis la piedojn kaj miris pri la mankantaj ŝtrumpetoj.
Ĉe la laktejo, mia familio devis ripari la domon, tenejojn kaj stalojn, kaj bruligi mortintajn bovojn kaj ĉevalojn.
Ĉe la vilaĝo de Antlers, la purigado estis pli makabra. Sed fizike, ĉio revenis al normala, se vi ignoras la pejzaĝon, kiu enhavas torditajn arbojn ankoraŭ vivante, spite de la pecoj de ladoj ŝovitaj tra la trunkoj.
Oni neniam forgesas pri tia sperto, (eble kun la escepto de mia avino, kiu estis tre stoika). Miaj onklinoj rifuzas loĝi en la ŝtato de Oklahomo, kiu spertas pli turnventegojn ol iu alia loko en la mondo. Ŝtormoj ĉiam teruris mian patrinon ĝis lastatempe; por iu kialo, ŝi nun estas indiferenta.

La monumento:

turnventego-Antlers

 
Published at 01:39 / 5 comments / 435 visits
This post is public

December 9, 07

Monumento al la Antlers-turnventego

Mi aldonis foton de la monumento en Antlers pri la turnventego (vi povas alklaki):

turnventego-Antlers

La detaloj de la monumento ne kongruas precize kun la detaloj de la memoro de mia patrino.

La artikolo estas: La turnventego kiu trafis la Pyle Dairy

 
 
Published at 01:47 / 2 comments / 194 visits
This post is public

December 10, 07

Nova versio de Paturage-foliumilo

Guillaume Savaton, la programisto de Paturage, havas novan version de tiu programo. Paturage estas reta foliumilo, skribita en PHP. Oni povas enmeti bildojn kaj krei albumojn, oni povas enmeti dokumentojn, kunpremitajn pakaĵojn, kaj legosignojn. La uzo de etikedoj faciligas serĉon. Jen, ekrankopio de mia malnova versio:

paturage

Post mi uzas la novan version, mi skribos recenzon. Sed mi jam scias ke la malnova versio estis bela kaj Esperantigita. Li eĉ programis Esperante (variabloj, komentoj):

$artiklo = $kunteksto->leguArgumentonPriArtiklo(); if(!$kunteksto->chuGasto() || !$artiklo->chuPrivata()) { // Se vidigado estas permesita, kreu vidaĵon kaj vidigu la paĝon $vidajho = PGFabriko::leguLumbildanVidajhonPorArtiklo($artiklo); $kadro = new PGLumbildoKadraVidajho($vidajho); $kadro->vidigu(); } else { // Se vidigado ne estas permesita, reiru al la patra paĝo // kaj vidigu erarmesaĝon header("Location: " . $kunteksto->leguURLonAlPatraPagho('epriv'));

 
Published at 12:48 / 0 comments / 290 visits
This post is public

December 11, 07

Esperanto estos oficiala lingvo de Joomla 1.5

Mi ĵus ricevis akcepton de Esperanto kiel oficiala lingvo de Joomla 1.5
Tio signifas ke Esperanto estos en la pakaĵo de Joomla 1.5, kaj oni povas elekti Esperanton el falmenuo ĉe la komenco de la instalo, kaj povas legi la instal-paŝojn en Esperanto. La administra interfaco estos en Esperanto, kaj ankaŭ la fasado. La retpoŝto estos en Esperanto. La erarmesaĝoj estos en Esperanto.
------
Vi ne devos instali la Esperantan lingvon aparte, kaj vi ne devos legi la instalajn instrukciojn en alia lingvo.
-------
Ankaŭ, personoj vidos Esperanton en la listo de oficialaj lingvoj de Joomla.

 

Mi devas foriri kaj labori!!!

Published at 20:57 / 12 comments / 1127 visits
This post is public

December 15, 07

User-friendly Code

[en] The World-Wide Web has made the world a virtual community. What underpins the internet? Code. Programs. Programmers provide the threads of the web; they tie us all together, and give us the ability to communicate. Lately I've seen some really user-friendly code out there. User-friendly because a user may actually be able to read and understand it. The variables and comments can be read with ease, because they're in Esperanto. The finer points of English are beyond a lot of people, but anyone can learn and comprehend Esperanto. So when someone reads someone else's code that is commented in Esperanto, or even better, also has the variable names in Esperanto, the chances of understanding the functioning of the program are increased. An example is Paturage, which is a beautiful photo/document album.

[eo] La interreto ŝanĝis la mondon en virtualan komunumon. Kio estas la fundamenta framo de la interreto? Kodo. Programoj. Programistoj provizas la fadenojn de la reto; ili kunligas nin, kaj donas la eblon por komuniki. Lastatempe mi vidas kodon kiu vere estas afabla -- afabla ĉar oni ja havas ŝancon legi kaj kompreni ĝin. La variablojn kaj komentojn oni povas legi facile, ĉar ili estas en Esperanto. La subtilaĵoj de angla estas preter la kompreno de multaj personoj, sed ĉiu povas lerni kaj kompreni Esperanton. Tial, kiam vi legas kodon kiun programisto komentis en Esperanto, aŭ eĉ pli bone, ankaŭ havas Esperantigitajn variablonomojn, la ŝancoj ke vi komprenos la funkciadon de tiu programo pliiĝas. Jen, ekzemplo kiun mi donos estas Paturage, kiu estas bela foto/dokumentoalbumo:

$kunteksto = new PGKunteksto('lumbildo');

$datumbazo = new PGDatumbazo();

$datumbazo->konektu();

if($kunteksto->chuAdministristo()) {

// Laŭnecese, ĝisdatigu artiklon

if($kunteksto->leguArgumentonPriFarendaRedaktOperacio() != 'NENIO') {
require_once('redakta-kontrolisto.php');

ghisdatiguArtiklon();

}

}

$artiklo = $kunteksto->leguArgumentonPriArtiklo();

if(!$kunteksto->chuGasto() || !$artiklo->chuPrivata()) {

// Se vidigado estas permesita, kreu vidaĵon kaj vidigu la paĝon

$vidajho =PGFabriko::leguLumbildanVidajhonPorArtiklo($artiklo); $kadro = new PGLumbildoKadraVidajho($vidajho); $kadro->vidigu();

} else {

// Se vidigado ne estas permesita, reiru al la patra paĝo

// kaj vidigu erarmesaĝon

header("Location: ".$kunteksto->leguURLonAlPatraPagho('epriv')); }

 

 

 
Published at 15:07 / 1 comment / 537 visits
This post is public

December 28, 07

Esencoj

Esencoj, Informoj de Hungaria Esperanto-Asocio, havas novan rubrikon Utilaĵo.

Ili ĵus publikigis etan artikolon de mi pri Joomla. Mi opinias ke la nova rubriko estos tre interesa, kaj mi aldonis ĝin al miaj legosignoj. Fakte, la tuta retejo enhavas interesajn aferojn (elŝutaĵojn); kaj aperas esti bazita sur WordPress -- mi ŝatas la aranĝon.

 
Published at 16:28 / 0 comments / 285 visits
This post is public

December 31, 07

Kranio krevis pro KDE

Subtitolo: Ni nun bavas kaj amuziĝas pri piedfingroj

 

Published at 11:54 / 3 comments / 416 visits
This post is public

( 9 posts )