| november 2007 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| sun | mon | tue | wed | thu | fri | sat | ||
| 1 | 2 | 3 | ||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |||
Oni demandis min pri kiel akiri la sumon de dosieroj en dosierujo per la komandlinio (Unikso - bash). Jen:
| november 2007 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| sun | mon | tue | wed | thu | fri | sat | ||
| 1 | 2 | 3 | ||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |||
Oni demandis min pri kiel akiri la sumon de dosieroj en dosierujo per la komandlinio (Unikso - bash). Jen:
Pensoj de mia filo pri ICANN en la manoj de la UN (Averto: mi tradukis tre, tre rapide, dum eble 5 minutoj):
The United Nations is a governing body of nations across the world. Each votes equally. Nations are ruled by the people that rise to the ruling positions. A great many of them reached the top by despicable means. It follows that they must be oppressive despots, in many cases, to maintain their power. But the Internet is about the free exchange of data. It becomes obvious that an organization with a large voting bloc dedicated to preventing upstarts from sharing information is unsuited to maintaining the network that requires the least amount of intervention in exchanging ideas as possible.
Ni analizu la Unuiĝintajn Naciojn. la UN estas estra korpo de la nacioj de la mondo. Ĉiu nacio havas egalan voĉdonon. Tiuj kiuj regas naciojn estas la personoj kiuj leviĝas (aŭ levigas mem) al la regadaj pozicioj. Tre multaj el ili atingis la supron per abomenaj rimedoj. Sekve ili kompreneble estas premantaj depotoj en multaj okazoj, por daŭrigi sian povon. Sed la interreto temas pri la libera interŝanĝo de datumoj. Estas memevidenta ke organizaĵo kiu enhavas grandan voĉdonan aliancon kiu estas dediĉita al la preventado de la interŝanĝo de informoj fare de 'arogantuloj', estas malkonvena por konservi la reton kiu postulas kiel eble la malplej da interveno.
Ĉu vi scias ke vi povas uzi vian OpenID-adreson ĉe ipernity? Mi uzas mian ĉe alia retejo; signifas ke mi ne devas memori alian pasvorton.
Hieraŭ mi ĝuis Danktagon kun mia familio. Mi parolis pri ipernity kaj la rakontoj de vivo en aliaj partoj de la mondo. Mia fratino kaj mi parolis pri nia infaneco en suda Oklahomo, kaj mi komencis skribi la unuan parton:
Mi kaj miaj ses fratoj kaj fratino maturiĝis ĉe bieno kiu antaŭe estis laktejo de niaj geavoj (la Pyle-laktejo). Post fino de la laktejo, estis uzita kiel gruzminejo portempe. Enhavis proksimume 120 akreojn (ĉirkaŭ 48,6 hektaroj?). Fronte de la domo staris arbo kiun lado trapenetris pro turnventego kiu okazis antaŭ longe. La turnventego ankaŭ levis la domon kaj revenis ĝin al la tero en alia loko - kun niaj geavoj, nia patrino, onkloj kaj onklinoj ene de ĝi. Ili ricevis nur kontuzojn.
Ni ludis ekstere senĉese; nia avino ordonis nin resti ene de la 40 akreojn kiuj ĉirkaŭis la domon! Pro la minado, estis etaj montetoj kaj valetoj. Unu granda valeto fariĝis lageto, kaj ni naĝis tie. Ni kune kun nia hundo Skippy unue forpelis la serpentojn el la naĝejo. Kiam ajn Skippy ekvidis serpenton, li plonĝis en la akvon, prenis la serpenton, kaj skuegis ĝin.
Unufoje, kiam mi havis naŭ jarojn, mi ŝtelis la ĉevalon de la najbaroj. Mi galopis lin supren kaj malsupren de la krutaj montetoj. Poste mi revenis lin al lia paŝtejo. Sed iu rimarkis mian aventuron kaj mi ricevis lecionon pri la fakto ke mi povus rompi kruron de la ĉevalo sur tiuj montetoj kaj oni devus mortpafi la ĉevalon. Strange, mi ne ricevis punbaton. Kutime, la patrino malkonektis la kafokruĉon kaj punbatis nin per la kablo.
Ni havis grandan ĝardenon, kokinojn,
Ni havis grandan ĝardenon, kokinojn por kaj viando kaj ovoj, bovinon por lakto. Krom tio mia patro kaj fratoj fiŝkaptis kaj bestĉasis ofte. Mi fiŝkaptis nur malofte. La patro estis manlaboristo, kaj la patrino laboris ĉe butiketo por malmulta gajno, do ni vere bezonis la hejm-produktitajn nutraĵojn.
Ankaŭ, la patro vendis felojn de kelkaj tipoj de bestoj.
Malfeliĉe, la hejmo ne enhavis banĉambron aŭ necesujon. Estis ekstera necesejo situis malproksime de la domo. ![]()
Sabate ni lavis nin. La plenkreskuloj enportis grandan kuvon en la kuirejon kaj plenigis ĝin je akvo. La plej juna infano lavis sin unue, poste la sekva infano, kaj tiel plu, laŭ aĝo, en la sama akvo. Mi estas la sesa, do mi ĝuis preskaŭ puran akvon.
3..
Finfine, ni konstruis modernan domon per plano de la registaro, en kiu malriĉuloj provizas akreon kaj laboron kiel ekpagon, kaj la registaro provizas pruntedonon por la resto de la mono por la domo.
Mia avino donis la akreon, kaj fakte la nova domo estis en vidodistanco de la malnova.
Ni havis internan necesejon! Ho, la ĝojo.
Estis kutimo neniam ŝlosi la pordojn tiutempe (en la nova necesejo, certe!
). Mi supozas ke personoj estis pli fidindaj, aŭ eble ĉar mia avino posedis fusilon (kaj uzus ĝin; ŝi estu aparta rakonto -- kia virino; vere, vi ne kredus).
Eble mia avino kredis ke personoj ja estis fidindaj, ĉar ŝi luis ŝian hejmon, lasante la posedaĵojn en la domo, kredante ke la luantoj ne forprenus eĉ unu aĵon! Kiam ili formovis, ili forprenis ĉion, kion ŝi lasis en tiu domo.
Mi memoras ke ŝi posedis enciklopedion nomita 'The Book of Knowledge'. La perdo de tiu enciklopedio ŝi tre bedaŭris, kaj ankaŭ mi; ĉar tiu aro de libroj estis trezoro, laŭ mi.
Bedaŭrinde, mia patro diris, "Tiuj indianuloj; ĉiuj ili povas fari estas ebrii kaj ŝteli".