october 2007
  sun mon tue wed thu fri sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30 31        

Archives

may 2008 (1)
april 2008 (7)
march 2008 (4)
february 2008 (2)
january 2008 (7)
december 2007 (9)
november 2007 (6)
october 2007 (3)
september 2007 (8)
august 2007 (5)

October 18, 07

Promocio de Ubuntu

Hodiaŭ mi uzos la promocian administrilon de Ubuntu por atingi version 7.10.

Se la afero iras bone, mi eble ne revenos al simpla Debiano. Post tio, mi ĝisdatigos la Gimpon. (espere)

......

19-10-2007

Nu, la promocio malsukcesis. Mi ricevas:

Failed to fetch medibuntu.sos-sts.com/repo/dists/feisty/free/binary-i386/Packages.gz 302 Found
Failed to fetch medibuntu.sos-sts.com/repo/dists/feisty/non-free/binary-i386/Packages.gz 302 Found
Failed to fetch medibuntu.sos-sts.com/repo/dists/feisty/free/source/Sources.gz 302 Found
Failed to fetch medibuntu.sos-sts.com/repo/dists/feisty/non-free/source/Sources.gz 302 Found

Mi legas ke 302 estas alidirekto; do sekvu kaj kolektu la dosierojn, Ubuntu!

Published at 13:40 / 2 comments / 217 visits
This post is public

October 19, 07

Gimpo-Moviĝantaj bildoj

Vi povas krei moviĝantan bildon facile en la Gimpo.
1. Unue, kopiu vian bildon per alklako sur la simbolo de du folioj en la tavola dialogo (ĉiam lasu la tavolan dialogon malferma, mi 'dokis' ĝin al la ĉefa fenestro).

kielgif1

2. Turnu la novan tavolon per la rotacia ilo.

kielgif

 

3. Ripetu la paŝojn laŭplaĉe.

4. En la filtrila menuo, vi povas rigardi la moviĝantan bildon: Filtriloj->Animacio->Reludo (viaj menunomoj estu similaj je tiuj nomoj).

kielgif reludo

5. Vi povas agordi la rapidon de ĉiu tavolo (kadro): en la tavola dialogo duoble klaku la tavolon kaj entajpu (200 ms), inkluzive de la krampoj. Reludu, kaj ŝanĝu la tempon laŭplaĉe.

6. Fine, savu la bildon kiel 'gif', kaj elektu 'Konservi kiel animacio'. Eble vi ankaŭ devos elekti ĉu stuci la tavolojn kiuj etendiĝas preter la limo de la bildo ankaŭ, ĉar ni ne faris tion. :)

7. Vi povas malfermi la bildon en via retumilo, kaj rigardi ĝin. Mi metis mian rete: mia simpla bildo

 
 
Published at 16:58 / 2 comments / 238 visits
This post is public

October 29, 07

Gimpo-panoramo

Ekzistas panorama ilo por la Gimpo; ĉi tiu metodo estas 'permana'.

Published at 13:41 / 3 comments / 323 visits
This post is public

( 3 posts )