| september 2007 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| sun | mon | tue | wed | thu | fri | sat | ||
| 1 | ||||||||
| 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | ||
| 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | ||
| 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | ||
| 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | ||
| 30 | ||||||||
1. Mi malfermis foton de mia fratino, tiam en Dosieroj->Malfermi kiel tavolo, mi malfermis foton de mia hundino.
2. Mi uzas la libermanan elektilon por elekti ĉirkaŭ la hundon, kaj alklakas la menueron Elekti->Inverse.
3. Mi depremas Ctrl+x por eltondi, kaj ĉio en tiu tavolo krom la hundo malaperas.
|
| fratino1 |
4. En la tavola dialogujo (en la ĉefa Gimpa fenestro 'Dosiero->dialogujoj->tavoloj') mi dekstre alklakis 'Aldoni tavolan maskon->blanka'. La du defaŭltaj koloroj, nigra kaj blanka nun forviŝas (nigra) la malfonon aŭ restarigas ĝin (blanka).5. Mi uzis penikon kaj forviŝis ĉirkaŭ la konturo de la hundo. Nur efikas en tiu tavolo; nenio okazas en la tavolo kiu enhavas mian fratinon.
6. En la tavola dialogujo, mi alklakas sur la originala hundo, por malelekti la maskon, kaj movas la hundon.
|
| fratino2 |
7. Mi revenas al la tavola dialogujo, la hunda tavolo, mi desktre klakas, kaj elektas 'Skali tavolon'. Mi ĝin ĝustigas kaj ŝanĝas unu-du fojojn.
8. Mi uzas la rektangulan elektilon kaj eltondas la voston.
9. Mi ripetas la paŝojn.
|
| fratino3 |
10. Tro multe da spaco maldektre. Mi alklakas la fratinan tavolon, devas elekti 'nenion' (foje tio necesas), kaj uzas la rektangulan elektilon por eltondi parton.
11. Fine, mi elekas la parton kion mi volas, kaj stucas.
|
| miafratino |
Send a message
Search for members



