september 2007
  sun mon tue wed thu fri sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30              

Archives

may 2008 (1)
april 2008 (7)
march 2008 (4)
february 2008 (2)
january 2008 (7)
december 2007 (9)
november 2007 (6)
october 2007 (3)
september 2007 (8)
august 2007 (5)

September 10, 07

Ligilo al kanto

Mi alklakis "Publikigi ĉe via blogo" opcion ĉe la Paul Peeraerts-paĝo.

Published at 13:27 / 0 comments / 40 visits
This post is public

September 18, 07

jUploadr rekte en albumojn

Mi stulte eltrovis nur hieraŭ ke oni povas dekstre klaki en jUploadr kaj elekti albumon por la alŝutota dokumento. Kial mi ne provis la dekstran klakon antaŭe?

I found out only yesterday that you can right-click in jUploadr and choose which album you want your document to go into. Why didn't I try right-clicking before? Stupid, stupid.

Published at 12:48 / 0 comments / 41 visits
This post is public

September 18, 07

La Bambo

Tiu versio de 'La Bamba' estas la plej bona versio mi iam aŭdas:

www.ipernity.com/doc/paul_peeraerts/379767

Published at 13:05 / 1 comment / 42 visits
This post is public

September 20, 07

Mi ne volis friponi

Mi alŝutis kelkajn dosierojn por testi jUploadr, 2 el ili estis fotojn. Ne, mi ne laboras por NASA,

ne, mi ne fotografis tiun blankan birdon. Mi viŝis ilin. Mi pardonpetas; mi senpense transpaŝis limon de bona konduto ĉi tie.

Published at 13:11 / 0 comments / 52 visits
This post is public

September 22, 07

The GIMP grupo

Nu, mi aliĝas al la grupo 'The GIMP' kaj ne povas kompreni la lingvon.

Mi uzas la Gimpon de tempo al tempo, sed ne volas krei Esperantan grupon, ĉar mi devus esti la administranto....

Ne, mi ne volas tion!

Mi nur volas esti ano kiu admiras la kreaĵojn de aliaj, kaj foje aldonas miajn malbonajn kreaĵojn.

Published at 17:18 / 2 comments / 71 visits
This post is public

September 26, 07

Manekeno de Lodĉjo

Mi diras al vi, la fotoj de Lodĉjo mirfrapas min!

Published at 17:37 / 0 comments / 60 visits
This post is public

September 27, 07

La Redaktilo estas Esperantigita!

Mi volis skribi pri kiel la aktiveco de la grupoj ankoraŭ ne aperas en mia 'Aktivecoj' ligilo, sed nun mi vidas ke la tekstredaktilo estas en Esperanto. Ili ja faris tion! Vi povas kredi ilin!

Published at 20:12 / 2 comments / 140 visits
This post is public

September 29, 07

Gimpo-tavola masko

1. Mi malfermis foton de mia fratino, tiam en Dosieroj->Malfermi kiel tavolo, mi malfermis foton de mia hundino.
2. Mi uzas la libermanan elektilon por elekti ĉirkaŭ la hundon, kaj alklakas la menueron Elekti->Inverse.
3. Mi depremas Ctrl+x por eltondi, kaj ĉio en tiu tavolo krom la hundo malaperas.

fratino1

4. En la tavola dialogujo (en la ĉefa Gimpa fenestro 'Dosiero->dialogujoj->tavoloj') mi dekstre alklakis 'Aldoni tavolan maskon->blanka'. La du defaŭltaj koloroj, nigra kaj blanka nun forviŝas (nigra) la malfonon aŭ restarigas ĝin (blanka).5. Mi uzis penikon kaj forviŝis ĉirkaŭ la konturo de la hundo. Nur efikas en tiu tavolo; nenio okazas en la tavolo kiu enhavas mian fratinon.
6.  En la tavola dialogujo, mi alklakas sur la originala hundo, por malelekti la maskon, kaj movas la hundon.

fratino2

7. Mi revenas al la tavola dialogujo, la hunda tavolo, mi desktre klakas, kaj elektas 'Skali tavolon'. Mi ĝin ĝustigas kaj ŝanĝas unu-du fojojn.
8. Mi uzas la rektangulan elektilon kaj eltondas la voston.
9. Mi ripetas la paŝojn.

fratino3

10. Tro multe da spaco maldektre. Mi alklakas la fratinan tavolon, devas elekti 'nenion' (foje tio necesas), kaj uzas la rektangulan elektilon por eltondi parton.
11. Fine, mi elekas la parton kion mi volas, kaj stucas.

miafratino

 
Published at 17:24 / 0 comments / 244 visits
This post is public

( 8 posts )