Cindy Mckee Published on October 9, 2008
by Cindy Mckeepro

Cindy Mckee's blog

Browse posts
Gravaĵoj en ipernity-personaj tuŝoj, tutmonda skalo
Posted on October 31, 2008
4 comments (latest 14 months ago)
Kuiru mondo
Posted on October 22, 2008
6 comments (latest 14 months ago)
La plej bonega uzo de la interreto
Posted on October 16, 2008
Americans Don't Need Esperanto Tears 2
Posted on October 13, 2008
39 comments (latest 11 months ago)
Americans Don't Need Esperanto Tears
68 comments (latest 14 months ago)
Bildostrioj
Posted on October 8, 2008
1 comment (latest 14 months ago)
Google Project 10 to the 100
Posted on September 27, 2008
7 comments (latest 15 months ago)
Librejo de Xhang Xuesong
Posted on September 17, 2008
15 comments (latest 14 months ago)
Amikoj
Posted on September 10, 2008
16 comments (latest 15 months ago)

More information

This post is public
Attribution + share Alike
  1. Read 2 440 times

Americans Don't Need Esperanto Tears

Thursday October 9, 2008 at 09:47PM

Esperantists like to think that they're very tolerant people. I have no idea where they get that idea. Evidently, many Esperantists are liberal extremists. Liberal I can understand and sympathize with. Extremist, I can't. The term extremist carries intolerant baggage. In my particular case, the intolerance, no -- the downright hatred -- of Americans. Americans are denigrated by Esperantists constantly. We're the only ones who ever colonized a land, and massacred the natives. Right. We're the only ones who ever waged war to protect our selfish interests. Right. We're the only tourists who are rude in your country. Yeah, right. I believe that. We oppress everyone and everything on the planet, and if you look cross-eyed at us, we'll drop a bomb on you. Do you believe that? Apparently.
And because we are so absolutely vile, you have every right to actually say that to our faces, and expect us to swallow and say nothing. Hurt feelings? What hurt feelings? We're the conquerors of the world, you couldn't possibly hurt our feelings, no.

Mi volas esti senkaŝe, malafable honesta. (surprizo) Kial diable, usonano volus fariĝi Esperantisto?
En Esperantujo mi devas konstante gardi la langon, aŭ la aŭskultanto koleros.
Se mi ŝercas, la ŝerco povas esti miskomprenata. "Ho, ŝi estas subpremema usonanino." "Ho, ŝi estas fieraĉa ĉar ŝi estas anglalingvano."

Mi lacas de la malamplena sinteno de Esperantistoj al usonanoj. Mi donos nur du ekzemplojn, sed kredu min, la malamo regule alfrontas min. (la publika montrado de realaj ekzemploj estas trajto de usonanoj, vi scias):

Eltiraĵo el publika dissendolisto (hodiaŭa):

Mi komprenas, kiam homo fieras pri sia lingvo, sed ne por montri sian
forton antaŭ fremdulo,
ke li scipovas sian denaskan lingvon. Tiu estas la aroganta fiero: la
fiero, kiu baziĝas sur la forto
kaj la subpremo de la aliaj.

Mi vidas la usonanojn, kiam ili vizitas Portugalion. Ili parolas
superece, rektigas la dorson,
kvazaŭ ili estus englutintaj stangon, parolas sian anglan vere malbele,
kaj postulas, ke ĉiuj scipovu la anglan lingvon. Jes, ili fieras. Ili
fieras pri sia stulteco
de homoj kiuj ignoras ĉion, kio ne estas ilia.
Ili povus lerni belan anglan de aliaj anglalingvanoj, kiuj loĝas en Usono,
kiel britoj, baratanoj aŭ aŭstralianoj, i.a.; sed ne, ili preferis la
lingvon de la vakeroj.

Tamen, mi aprezas, kiam homo, kiu bone kaj bele parolas sian lingvon,
eĉ faciligas la vivon al la aliaj, klopodante paroli la lingvon de la
aliulo,
kun gastama teniĝo, kiel faras portugaloj, grekoj kaj aliaj popoloj.
Tiuj homoj ne havas mankon da fiero pri sia lingvo, sed ili komprenas,
ke la aliaj ne havas la devon koni ilian lingvon.

Nu, kion oni povas esperi de lando konstruita surbaze de indiĝena masakro,
evoluinta sub la dolara dio, riĉiĝinta surbaze de ekstera politiko de premo,
perforto, sango, vendo de armiloj kaj ĉiasspecaj hontaĵoj?
Ili ja faras filmojn, sed la temoj nur estas bonaj, kiam estas eŭropdevenaj,
pri la greka kulturo, pri la romiaĵoj, pri arto, pri valoroj kaj vivlukto.
Kiam ili pritraktas siajn temojn, ili faras vakerajn filmojn, kiujn mi
tre ŝatis, kiam mi estis infano.
Kiam ili elĉerpis la temojn pri la indiĝena masakro, ili dediĉiĝis
al similaĵo: la filmoj pri mafio. Kaj kiam ne temas pri mafio, temas
ĉiam pri fajro,
armiloj, bomboj, eksplodoj, pistoloj, kaj ĝenerale pri la leĝo, NE DE LA
PLEJ FORTA,
sed de la plej perfortema.
Bedaŭrindaj usonanoj! Ili pasigas la tutan vivon kun timego estiĝi
malsukcesulo, estiĝi
perdulo, malvenkulo. La vorto "loser" persekutas ilin demone. Kial?
Ĉar ili vivas en daŭra milito eĉ kiam estas en paco. Ili, kvazaŭ
adoleskuloj,
konstante sin volas montri pli fortaj ol la aliaj.
Nu, oni povas diri, kiel Chomsky, ke usonanoj estas la plej timiĝintaj
homoj de la mondo.
La plej libera lando produktas la plej timiĝintajn homojn. Ve al ili!

Dio donis al ili belan landon, kaj ili dankas tion ĉiujare manĝante
meleagron.
Sed kion ili faris el tiu lando? Kion ili faris al la homoj, kiuj tie loĝis?
Kion ili faras al la cetera mondo?
Eĉ Obama jam ekparolas pri milito, kiam ekvidas la pordojn de la Blanka Domo
sin malfermantaj al li. Kiel li sin montras pli forta ol McCain?
Dirante, ke li iros
milite al Pakistano, se la pakistananoj ne faros, kion li volos. Li
estas mulato,
sed tio ne gravas, li estas usonano, kaj do perfortema.

La usona fiero estas la fiero de la perforto, ne de la ĝentilo, ne de la
afableco,
ne de la kulturo,...

Ĝoano



Cindy McKee wrote:
> Valentin, mi estas denaska parolanto de angla, kaj tuj komprenis ke
> Esperanto estas tre utila internacia lingvo -- pli utila ol angla.
> Jes, mi sentas min supera kiam mi interparolas angle. :) Sed mi
> preferas senti ke mi estas egala al la kunparolanto.
> Mi ankaŭ komprenas la utilecon de tiu libro. Ne gravas ke ĝi ne estis
> unue eldonita Esperante. La grava punkto estas ke anglalingvanoj
> foliumos tra la libro kaj trovos Esperanton.
> El Usono, Cindy



'Amuza' bildo (la vortoj, 'Mortigu unu usonanon kaj estu feliĉa!': (ĝisdatigo: mi viŝis la ligilon)

Mi ne ridis.

update: please, if you speak English, visit part 2: www.ipernity.com/blog/cindio/99856

68 Comments / add your comment?

Milokula Kato says:
Kara Cindy, antaŭ kelkaj jaroj, ĝisnaŭze laca de la senĉesa pribojado de Usono mi invitis kelkopon da la esperantistoj partopreni diskutliston Malruĝa Rondo.

Bedaŭrinde, la kontraŭsoneco por iuj estas unu el la plej gravaj kialoj de aliĝo al Esperanto-afero.

Neniu popolo estas ideala, kelkegaj usonanoj estas malhumilaj kaj rigardas aliajn desupre. Tamen mi vidis multe da samo ĉe la francoj, ĉe la germanoj kaj la rusoj.

Krome, la eŭropanoj pritraktas Usonon sendanke. Usono intervenis dum la 2a mondmilito kaj savis ĉiujn partoprenintojn unu de la alia. Poste oni disblovis mitojn ke 'la Ruĝa armeo liberigis Eŭropon' aŭ ke Franclando 'liberigis sin mem'.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Jakvopro replies:
Mi ja devas reagi al via lasta frazo Kato. Jes Usono intervenis kaj helpis forpeli la naziojn el Eŭropo. Ni nun scias ke Usono kaj USSR faris dum milito interkonsenton kie Rusa armeo devis halti kaj kie Usona. Jes en Berlino kaj tiel okazis.
Mi ne subtaksas la meritojn de Usono pri ili parto en Dua Mondmilito. Preskaŭ 1 miliono da Usonaj junaj knaboj lasis la vivon en Eŭropo. Pri rusaj soldatoj kiuj perdis vivon en batalo kontraŭ nazia Germanio, ni eĉ ne scias kiom da milionoj. Cifero kiuj plej ofte revenas estas 20 miliono, sed estas tekstoj kiuj parolas pri duobla???
Se ni diskutas, ni devas diskuti honeste kaj ne slogane.
Mi ŝategas viziti Usonon, jam esti tie 9 fojoj. Mi ĉiam havis plej bonajn kontaktojn malgraŭ fakto ke mi estas maldekstrulo kaj neniam kaŝis tion. Tamen partipolitike plene anarkiista.
Mi ne traktas popolon de unu lando pli bona, pli malbona ol alian. Mi kritikas ŝtatojn kaj ŝtatestrojn. Sed nek Usono, nek Ruslando nek Ĉino, nek aliaj landoj kiujn vi mencias.
Eble Cindy pravas ke rilate Usono la ĝenerala Esperantisto (kio estas en la nomo) estas tro maltolerema ne al Usono laŭ mi sed al lando kiu uzas la anglan, ŝajne la malamika lingvo de multaj Esperantistoj.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Voĉo de racio.
Dankon, ke vi ne kulpigas min pro la agoj de mia lando.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Milokula Kato replies:
Al Jakvo pri la rusaj militviktimoj: la diferenco estas ke NE Usono ekis la militon, sed ja Ruslando kaj Germanio (mal)interkonsente. Kaj la usonanoj tute ne devis morti pro Eŭropo. Tamen ili helpis.

Kaj Usono ja puŝfaligis la Sovetan giganton. Antaŭ kelkaj tagoj Germanio festis la datrevenon de sia reunuiĝo. Oni ĝisĉiele laŭdegis la malkleran, sed ruzan vilaĝanon Gorbaĉov kaj eĉ ne unu vorton dediĉis al Reagan, kiu venkis la ruĝan drakon.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Jakvopro replies:
Kara Kato,
mi bedaŭras vian mezepokan pensmanieron. Intertempe la vera historio prio Dua Mondmilito estas konata. Usono ne libervole partoprenis, sed devige.
Pri ekonomia sistemo en USSR. Kial la Okcidenta mondo tiel kontraŭbatalis la sistemon. Kial Reagan, kiu laŭ mia opinio estis idioto kaj danĝera homo, kaj unu el la kaŭzo ke la tuta lando (Usono) fifamiĝis, tiel kontraŭbatalis USSR? Kie li prenis la rajton malakcepti ke alia lando havas alian ekonomian sistemon.
Mi pensas ke nuntage, montriĝas ke kapitalismo same stinkas por la laborista klaso ol siatempe komunismo en Rusaj landoj.
Fakte estas pli ol tempo ke ni reiras al la originalo. La orginala komunismo (laŭ La Komunista Manifesto) kaj originalo de kapitalismo. Kaj tiam studi kion homoj faris kun ambaŭ sistemojn.
Kapitalismo blekas pri libera merkato, sed kiam la ŝipo droniĝas kiel nun, ili nepre bezonas subtenon de la ŝtata, de la simplaj uloj do kiuj fine pagos la fakturon de la kapricoj kaj malkompetentoj de la sistemestroj
Vere via nigra blanka penso kiu datiĝas el la jaroj 60-aj mirigas min. Mi ne sciis ke iu kuraĝas esprimi sin tiel pri afero kiu estis multege pli komplika
Posted 14 months ago. ( permalink )
Roland Platteau replies:
la usonaj soldatoj helpis. Eĉ la registaro fine.
Sed la ideo de Usono malavare savinta Eŭropon el nazismo estas mito.
la realo estas pli kompleksa kaj pli makiavela ...
(kaj pli klasbatala!)
Ĉu vi konas la libron de Jacques r Pauwels titolita " La MITO PRI LA BONA MILITO" ?
Li loĝas en Kanado kaj faras ankaŭ prelegojn. Videojn de lia prelego oni povas vidi rete.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Milokula Kato replies:
Se Usono fortiriĝus kaj lasus vian landon en la manoj de la germanoj aŭ lasus al la rusoj liberigi vin de la nazioj, oni ne ĉirpus tiom libere.

Mito: mito estas ja la sinliberigo de Francio, la t.n. Résistance, generalo Leclerc ktp.

Klasbatalo: mi, devige lerninta la verkegaĉojn de Marks, viapermese demandu vin: al kiu klaso apartenas vi mem?
Posted 14 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Dankon Kato, pro via respondo. Nuntempe, Usono ja estas la 'subprema povo' de la mondo, kaj kelkaj usonanoj estas malhumilaj, kaj mi devas rezigni al mia sorto ke multaj malamas min pro mia naskiĝloko. Mi trovos pli bonan manieron pritrakti tion.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Milokula Kato replies:
Usono estas povo, tamen tute ne subprema.

Usono ja rolas vartistine, policiste, fekpurigiste, fajrobrigade ktp. Tro da taskoj, dume ĉiuj ĉirkaŭe sidaĉas senage kaj kritikas. Oni ŝatas esti protektata kaj helpata, sed ne la helpanton kaj protektanton.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Kara Cindy,

memkompreneble, mi iom bedauras, ke ecx en Esperantujo oni kelkfoje postulas pli la konon de la lingvo Angla ol de esperanto mem. Mi sentas min malagrable pro la malalta prestigxo de E s p e r a n t o. Sed estas stulte malrespekti pro tio Usonanojn aux Birutojn aux iun ajn.

Mi pensas, ke ekstremaj aliroj diversaj estas samtempaj. Oni samtempe malrespektas usonajn kaj samtempe eble adoras ilin, dio varias laux societoj kaj individuoj. Jes, certe cxie mankas
vere samrangula reciproka trakto de homoj fare de homoj.

Amike

Blazio
Posted 14 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Mi kredas ke Esperanto ricevos multe pli da respekto estonte. Ĝi meritas.
Posted 14 months ago. ( permalink / translate )
Jens S. Larsen replies:
Jes, sed por tio ĝi bezonas ke lingvo mem -- abstrakte, sendepende de tempo kaj loko -- estu respektinda afero. Ĉu ĝi estas? Evidente ne, ĉar estas tiom da malunueco en lingvistiko. 99% el tiuj kiuj interesiĝas pri neŭtrala internacia lingvo kolektiĝas ĉirkaŭ Esperanto, sed neniu el la reciproke neunuigeblaj lingvistikaj skoloj aktuale sukcesas kunigi 50% de la lingvistoj. Tiusence, do, Esperanto estas multe pli serioza afero ol lingvistiko. Sed Esperanto estas -- ne nur, sed ankaŭ -- lingvo, do tiu triumfo ne multe utilas al ni, sed fakte estas grava malhelpo al nia progreso.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen says:
Mi kredas ke se oni volas kompreni la statuson de Usono en la mondo, necesas unuflanke scii ke Usono estas fondita kaj administrata kiel imperio -- kaj aliflanke ke imperiismo, kvankam ĝi efektive esence estas malbona afero, havas pli malbonan famon ol ĝi meritas.

Estas nenio stranga en tio ke ankaŭ Usonano povas ekdeziri lerni Esperanton. Se oni rigardas la sintenon de homoj kiel Zamenhof kaj Lanti, oni povas ekhavi la impreson ke laŭ ili Esperantismo estas imperiismo sen la malbonaj flankoj. Ilia sinteno estis unuavice kontraŭ la naciismo; la imperiismon, eĉ pli la kulturan, ili ne perceptis kiel grandan problemon.

Se rigardi ilin racie, ja naciismo kaj imperiismo estas du kontraŭaj movadoj. Bedaŭrinde oni malofte rigardas ilin racie, sed preskaŭ ĉiam fanatike, kaj per la emocio oni senpene glitas de unu al la alia kaj reen. La Esperantomovado, por proksimiĝi al sia celo, devas agadi internaciisme, kaj do esti neŭtrala inter imperiismo kaj naciismo. Tio estas malfacila, ĉar apenaŭ iu alia nepre bezonas tion, do ni ne havas eksteran modelon. Anstataŭe oni ofte difinas sin negative kaj fanatike kontraŭ naciismo aŭ imperiismo (eĉ pli fanatike, kontraŭ ambaŭ), anstataŭ difini sin pozitive por internaciismo. Denove, tio estas malfacila -- sed sen Esperanto tute ne eblas!
Posted 14 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Alia racia menso. Mi tre ŝatas legi vin. Jes, kiel oni povas ververe esti neŭtrala? Pri internaciismo, mi volas reveni al tio. Ĉu tio estas unua paŝo al sennaciismo?
Posted 14 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen replies:
Dankon pro la afablaĵo.
Neŭtrala oni ne povas esti sola, oni devas esti minimume triopo; ĉar sen la du aliaj oni ne havas inter kiuj neŭtrali. Ankaŭ ne gravas esti individue neŭtrala, nur temas pri tio kiel ni grupope evitos sorbiĝi en neuniversalisma grupo unuflanke kaj aliflanke ne misvagu en nenecesajn konfliktojn kun aliaj grupoj.
Sennaciismon mi rigardas kiel specon de Esperanta imperiismo. Eksperimento esence fiaskinta, sed estiminda ĉar ĝi estas ege instrua.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Belgabirdopro says:
Vi klarigis vian senton tre bone, Cindy, en la angla kaj en la esperanta. Mi kunsentas kun vi. Usono estas tre diversa lando, mi tute ne volus, ke oni rilatu min ĉiuokaze al la agado de mia landa registaro.
Neniu Esperantisto (aŭ esperanto-parolanto) devus ĝoji pri la morto de iu ajn.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Dankon pri via kompreno de hasta, emocia teksto!
Posted 14 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Dankon pro respondoj al mia tro-emocia reago.
Mi bezonas senemocie akcepti la fakton ke pro usonaj strategioj, la usona pozicio en la mondo, ke usonanoj estos persone riproĉitaj. Kaj jes, de iuj, eĉ malamitaj.
Hieraŭ mi ne povis kredi ke ĉar stulta, senpensa ŝerco mia "Jes, mi sentas min supera kiam mi interparolas angle. :) " ...." Sed mi
preferas senti ke mi estas egala al la kunparolanto."
mi ricevis tiun elverŝon de (laŭ mi) malamo. Kaj ĝi daŭras en tiu dissendolisto; mi ĵus kontrolis, kaj legis samtipajn reagojn de aliaj.
Kaj ankaŭ hieraŭ, iu ĝojis pri la kolapso de usonaj bankoj, kaj esprimis esperon ke tio vundus usonanojn.
Kaj mi legis tiun 'amuza' bildo, 'Mortigu unu usonanon kaj estu feliĉa!'.
Estis tro multe por mi, kaj mi ploris kiel infano.

Sed, mi devas pardonpeti ke mi diris ion pri Esperantistoj. Estas ĉiuj, ne nur Esperantistoj, kiuj montras malamon kontraŭ usonanoj.
Esperantistoj estas homoj, same kiel aliaj. Nu, jes, ili malamas la anglan pli intense.

Tio, kion mi bezonas, estas reagi kun pli da komprenemo, kaj malpli da emocio.
Mi bezonas gardi mian langon, kaj ne fari la stultajn ŝercojn.

Unu punkto plu. Mi ne sentas min egala al aliaj. Mi ESTAS egala al aliaj.
Aŭ: aliaj ESTAS egalaj al mi.
Je la momento, mi ne scias kiel klarigi tion. Sed estas grava fakto.
Posted 14 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
Agoj kaj reagoj... sed fine, oni atendu la estontecon en kiu chiuj landoj en la mondo vivos en paco kaj kun spirito de solidareco.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. says:
Ĝoano troigis, Cindy, kaj vi pravas, ke tio malplaĉis vin. Mi tute komprenas la aferon.

Oportune mi rakontos mian sintenon antaŭ Usono, ne kiel serioza eseo, kiel babilado mem. Sed nune mi sendos mian brakumon kaj kison al vi, kaj diros, ke mi tre ŝatas vin. :-)

Bonkore ne ĝeneraligu e-istojn, kiel kelkaj e-istoj ĝeneraligas usonanojn. ;-) Ni ĉiuj diversas, kaj en Usono mi trovis belegajn animojn, kiel vi kaj Niko Kalivoda, belaj kaj homaj!
Posted 14 months ago. ( permalink )
Ivica Truto says:
Salutojn!

Mi ne estas denaska parolanto de iu ajn lingvo, tuj post naskiĝo nur kriis kaj balbutis en iu lingvo kiun eĉ mia patrino malfacile komprenadis. Tamen kiel parolanto nuna de Esperanto kaj loka dialekto de iu minora lingvo (pro tio mi estas ne malpli fiera) interesiĝas kiel parolantoj de iu "granda lingvo" sentas kiam volas demandi ion la homo kiu entute ne parolas iun ajn "grandan" lingvon?Se iu povos respondi al mi, mi ĝojus, ĉar mi tiu okaze entute ne sentas min malpli valora... Eble male: mi povus pensi kion ĉi stultulo ĉi tie serĉas?
Posted 14 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Mi samopinias kun Jakvo kaj Fernando.
Nur du komentetojn mi dezirus aldoni:

1
mi tre bone komprenas ke la sinteno de Sindi (Cindy) en ŝia artikolo estis kaŭzita de emocie ŝokita stato. Bone. Tamen ŝajnas al mi interese rimarkigi kiel la ĝeneraligoj de Sindi pri esperantistoj, perceptataj kiel "tuto kompakta", estas iagrade similaj al la ĝeneraligoj de tiuj kiuj perceptas la homojn de iu ŝtato/lando kiel "tuto kompakta". Alidirite, ĉi tie kaŝe agas la koncepto de "nacio" kiel tuto kompakta kaj preterindividua, rilate al kio ĉiu unuopulo estas io finfine negrava kaj neesenca (laŭ la ideo ke la tuto estas multe pli ol la elementoj, kaj ke la elementoj estas nenio sen la tuto; oni povus momi tiun ideon "ekstrema holismo").
Nu, mi ne estas sennaciisto (ne laŭ la klasika senco de la vorto: mia internaciismo basiĝas sur iu aparta valorigo de la personaj kulturaj identecoj, sed laŭ perspektivo tute malrigida, kiu rekonas ke ĉiu el ni havas plurajn identecojn defendindajn, valorigindajn kaj etike same valorajn, perspektivo kiu rekonas ke la personaj kulturaj identecoj varias dum nia vivo, ke ni elektadas kaj eĉ daure kreadas ilin, parte tute sendepende eĉ de nia naskiĝloko; mi nomas ĉi mian apartan perspektivon, en kiu gravegan rolon ludas Esperanto, "trans-naci-ismon" - aŭ pli bone sed pli komplike: trans-kulturismo; pli aŭ malpli frue mi devos klarigi al mi mem ĉi miajn ideojn, igi ilin pli koherajn, kaj verki ian "manifesto de la trans-kultur-ismo")... mi ne estas sennaciisto - mi estis diranta antaŭ la parentezo - tamen ĉi tie la sennaciisma alirmaniero povas doni al ni la percepton ke kiam oni ne plu vidas homojn, sed "tutojn kompaktajn" kie la homoj estas komplete ensorbitaj, ni komencas perdi nian kapablon komuniki homece kun la aliuloj/malsimiluloj/fremduloj; kaj kiam ĉeestas politikaj malakordoj, tiu perdo de komunikkapablo kondukas al la perceptado de la aliuloj kiel "la malamikoj"...

2
mi malkonsentas kun la sinteno de Sindi kontraŭ ĉiuj ekstremismoj:
-batali la naziojn en la nazia Germanujo kaj la faŝistojn en la faŝisma Italujo estis agado ekstremisma
-praktiki la Gandhiajn "ahimsa" (neperforton) kaj "satyagraha" (amon al la vero) estas sinteno terure ekstremisma
-vivigi el nulo lingvon tute novan, kiel faris Zamĉjo, kreante por tiu lingvo lingvokomunumon kulture transnacian, estas sinteno tiel ekstremisma ke ankoraŭ hodiaŭ tre multaj neesperantistoj opinias ke tia sinteno estas tutcerte tute ne plenumebla (kvankam ni scias ke tia lingvo kaj tia komunumo jam ekzistas de pli ol 120 jaroj...)
-batali por la forigo de rasismo en la ŝtatoj de la suda Usono estis, ankoraŭ en la jaroj de M L King, io taksebla kiel ekstremismo.
-paroli pri klimatŝanĝo estis taksata kiel ekstremismo scienca ankoraŭ antaŭ malmulte da jaroj.
Nu, mia konkludo estas ke iuj ekstremismoj estas la sola solvo por savi la mondon...
Oni do devas distingi inter ekstremismo kaj ekstremismo...

[???ESPERANTO???]
Posted 14 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) edited this comment 14 months ago.
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
P.S.
rilate al la frazo: "Mortigu unu usonanon kaj estu feliĉa", bv legi mian komenton ĉe www.ipernity.com/doc/32584/1905119/comment/3280649#comment3280649

[???ESPERANTO???]
Posted 14 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Huuuuu! Sindi!
Mi, kiel ruza vulpo de la poresperanta varbadmovado :-D , rimarkis problemon: la anglalingvanoj (ĉu denaskaj, ĉu nedenaskaj) kiuj ne scipovas Esperanton (do, la granda plejmulto de la Ipernitanoj!), sukcesas legi nur la komencon de via artikolo, sed ili tute ne sukcesas legi la subajn respondojn de la esperantistoj kaj viajn sekvajn komentojn...
Nu, kara, tiuj anglalingvanoj (la granda plejmulto de la Ipernitanoj!), perceptos la esperantomovadon kiel movadon rasisman kaj sufiĉe perfortan...
:-(
Tre malbona bildo por la movado starigita de la pacema kaj pacama Zamĉjo, ĉu ne?

Ĉu vi povus skribi anglalingve alian artikoleton kun simila titolo, ekzemple: "Americans Don't Need Esperanto Tears - part 2", kie vi resumu la enhavon de la ĉi-supraj komentoj viaj kaj de la esperantistoj?
"Ni semas kaj semas"... sed bedaŭrinde sufiĉas malmulto por ke la malbona herbaĉo de la kontraŭEsperantaj antaŭjuĝoj, tiom komuna en la kampoj, tute detruu la rikolton...
:-(

Amike
Anĉjo.

[???ESPERANTO???]
Posted 14 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Aj, aj, Anĉjo, vi pravas --fakte, vi pravas pri multo. Hodiaŭ mi havas kapdoloron, sed tuj kiam mi povas, mi skribos parton 2!
Jes, mi rekuperis de la ŝoko, kaj revenis al mia kapo.
Mi malamas la fakton ke mi plendis kaj ploraĉis -- embarasas min!
Mi respondos al viaj trafaj komentoj, kaj respondos plu al aliaj, ankaŭ.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Ne imbarasu vin. Via reago estis humana...

[???ESPERANTO???]
Posted 14 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen replies:
... kaj rezultis bona debato. Ĉiu povas bezoni kolereksplodi kiam la mondo iĝas tro prema; oni nur rajtas esperi ke oni ne trafu la bezonon tro ofte.
Posted 14 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Saluton Cindy!

Mi ĵus revenis el mia unua eksterlanda vojaĝo, kie mi havis la eblecon uzi Esperanton por renkonti kun "samideanoj". Ili ĉiuj estis bonkoraj homoj, kaj mi kredas ke tiu "malamoparolado", kiun vi trovis, ne reprezentas la sentojn de la plejmulto da homoj en la tielnomata Esperantio.

Tiu stulta bildo kaj diraĵo de Bira Ferreira estas tute neraciaj kaj senvaloraj. La komentojn pri kiu vi skribis (kiujn vi citis) ankaŭ perturbis min. Mi kredas ke tio montras problemon de kelkaj partoj de la Esperanto-movado. Kial vi kaj mi sentu malbone, ĉar ni naskiĝis en Usono kaj parolas la anglan denaske? Neniu rajtas fari tion al ni. Dankon al dio ke nur malmultaj Esperantistoj vere pensas tiel.

Mi ankaŭ volas danki al la multaj Esperantistoj kiuj tre racie kaj sensitiveme respondis al Cindy kaj al la skribaĉo de Bira Ferreira ankaŭ. Tio montris al mi, ke tiu aĉa pensmaniero, kiel oni ekspektus, ne estas la pensmaniero de la vasta plejmulto da Esperantistoj.

Sed se vi scivolas kial usonanoj Esperantistoj iĝas defensivemaj...eble nun vi komprenas.

www.ipernity.com/blog/34789/44953

Se vi rigardas al tiu antaŭa blogaĵo de mi, vi rimarkos ke eĉ en promovia kampanjo por Esperanto, "La Fungo" ŝajne havis grandan intereson en la "venonta morto de la angla lingvo". Ŝajnas al mi ke kelkaj homoj pensas ke Esperanto kreskos kiam la angla mortos. Kaj ili eĉ aŭdacis fari tion en la anglalingvaj medioj.

Tiu kiu kredas tiel forgesas ke lingvoj vivas trepli longe ol iliaj reĝecoj, kiel faris la latina kaj malnovgreka lingvoj. Kaj jen stranga ideo--kial la angla kaj Esperanto ne povus ekzisti kune?

De pli ol unu homo mi ankaŭ aŭdis ke estas bona ideo lerni Esperanton por "batali kontraŭ la povon de la angla lingvo kaj Usono". Ke "la povo de Usono kaj de la angla lingvo malhelpas al Esperanto" ktp. Esperantistoj kiuj faras tion kiel batalo estas jam perdintaj, mi kredas.

Kiu batalis kontraŭ Esperanto en la Ligo de Nacioj? Estis Francio, ĉar tiam havis la franca lingvo influo kiel la angla nuntempe. Jam tiam estis kelkaj gravuloj en la Esperanto-movado francoj, kaj nuntempe ankaŭ estas kelkaj Usonanoj gravuloj en la Esperanto-movado.

Estimata Doktoro Corsetti, se vi legas tiun ĉi blogaĵon, kiel vi pensas? Ĉu vi ne skribis antaŭe en la Revuo Esperanto, ke Esperanto bezonas pli da amikoj kaj parolantoj en Usono por iĝi pli populara en la mondo? Ĉu tiu ĉi skrib- kaj pensmaniero helpos al Esperanto? Ĉu Esperanto gajnos amikojn en Usono tielmaniere?

Leginte la malsubajn komentojn, ŝajnas al mi, ke mi ne estas la sola Esperantisto, kiu rimarkis la tendencon diabligi Usonon kaj la anglan lingvon en kelkaj partoj de la Esperanto movado. Mi ne devas toleri tion alie, kaj mi tutcerte ne toleros tion en Esperantio.

Ĉu Esperanto estas la politike kaj kulture neŭtrala lingvo, aŭ ĉu ĝi estas la kontraŭusona, kontraŭangla lingvo, kiun oni lernas por montri kontraŭusonan pensmanieron al la mondo? Verdire mi ne ĉiam estis certa.

Se ni volas kontinui disvastigi Esperanto en la mondo, ni devas pripensi ke Esperanto ekzistas kune kun aliaj lingvoj, kiel Zamenhof diris. Tiuj, kiuj legas miajn komentojn, kaj pensas ke mi reagas tro sensitive aŭ troigas la aferon---bv legi la malsubajn komentojn kune kun miaj. Bv pripensi kiel tiu ĉi afero vere aspektas al ni. Mi ne eklernis Esperanton nur por devi defendi mian denaskan kulturon aŭ lingvon. Esperantistoj (eĉ se ne multe da ili) jam metas min en tiu pozicio trepli ol aliaj homoj. Vere mi laciĝas pri tio.

Daĉjo
Posted 14 months ago. ( permalink )
David Dougherty edited this comment 14 months ago.
Cindy Mckeepro replies:
Eble mi eraras, sed...Por ke aliaj povas plene kompreni ke ni ne troigas, mi kopios kaj algluos iomete plu el tiu listo, sed la persono kiu diris la suban jam malamis min; ŝi jam mortminacis min, kaj mi kredas ke ŝi estas mense malsana. Do memoru tion dum vi legas. La kialo de mia granda ŝoko ne estis ŝiaj vortoj; estas ke ŝiaj vortoj estis lasitaj tie; tio estas publika listo; iu ajn povas legi. La fakto ke la abomendaĵoj ne estis fortege kondamnitaj de la posedanto de la listo ŝokis min.
Krome - ĉiama kaj permanenta usona intenco - konkeri tutan mondon samkiel
ili faris kun nordamerikaj indianoj - ekstermi ĉiujn krom ilian pastiŝan
"kulturon" - fonditan sur samkolora forverŝado de sango kiel amblemo por
"coca cola".
Mi abomenas ĉion usondevenan.
Homoj tie edukitaj simple ne povas esti bonaj.
Ilia karno kaj ostoj estas putritaj, iliaj koroj ankau, animojn ili neniam
havis.
Ili meritas malaperi.
Eble ili eĉ ne kulpas, sed devas protekti la reston de mondo de ilia influo
- metante ilin al rezervatoj, kiel ili iam metis tribojn de Apaĉoj, Ĉejenoj,
Sioŭoj.....

E.


groups.google.com/group/lakaravelo/browse_thread/thread/4f586771b59d565b/989f42edc22390ad
La temo 'usona fiero' komenciĝas meze de la paĝo kaj daŭras iom da paĝoj plu. Mi tuj malabonis, kaj ne provis defendi min tie.
Mi ripetas, ke estas publika listo. Mi unue ne volis doni la ligilon, sed mi ne devus kopii kaj alglui sen doni la fonton.

Aliaj protestis, jes! Tio estis kara, kaj ĝojigis min. Fakte, la tuta sperto lernigis min pri diskriminacio je persona nivelo. Ĝi estis altvalora sperto; mi havas novan sentemecon. Sed mi ege bedaŭras mian unuan stultan reagon; mi nun iras skribi anglalingvan refuton de mi mem! Mi pli kaj pli kredas je la bezono de Esperanto!
Posted 14 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Nu, kvankam mi, ĝenerale, persone rifuzas havi la sintenon malestimi iun ajn popolon/nacion/etnon ktp kiel "tuton monolitan", mi akceptas ke aliuloj povas opinii alie (naciisma penso estas for de mia pensmaniero, sed mi demokrate akceptas ke aliuloj povas opinii alimaniere, kaj juĝi laŭ naciismaj vidpunktoj).

Tamen la sekvaj frazoj:

"Homoj tie edukitaj simple ne povas esti bonaj.
Ilia karno kaj ostoj estas putritaj, iliaj koroj ankau, animojn ili neniam
havis.
Ili meritas malaperi"

tute ne povas esti taksataj kiel laŭrajta kritiko - fare de pli malpli naciisto - al iu popolo/etno/nacio/grupo.
Tiajn frazojn estu taksataj faŝismaj, ĉar tre evidente ili ŝajnas esti tiaj. Ili tro similas al eldiraĵoj de la nazistoj kontraŭ la judoj dum la 30aj jaroj!


PARENTEZE: mi ege dankas Sindi (Cindy), kaj ni ĉiuj devus fari tion, por esti ano de la malgranda grupo de sindonemaj samideanoj kiuj esperantigis Iperniton, donante al nian komunan neŭtralan lingvon grandan videblecon al la ekstera neesperantista mondo!
Dankon Sindi!

[???ESPERANTO???]
Posted 14 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen replies:
Estas iom amuze ke tiu kiun vi citas tie, estas la gajninto de la unua kaj dua lokoj en la sakraĵ-konkurso okazigita de Norvega Junularo Esperantista somere 2007. Iujn certe ankaŭ amuzos ke ŝi reprezentas la Civiton en la Monda Socia Forumo.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Gary Mickle says:
First of all one positive remark: the commentary on this page in Esperanto shows that hate speach is not condoned in the Esperanto-speaking community. So far so good. But unfortunately there is a serious problem in that community, which the quote from Ĝoano provided by Cindy illustrates. The problem is that many Esperantists really do believe in a kind of "clash of civilizations", in which English-speaking peoples are pitted against the other peoples of the world, which are seen as their victims. Many Esperantists ethnicize, i.e. they conflate social and political issues with ethnic or national issues. This problem has been around for the past few decades.

But, Cindy, I do view one thing differently from you, however, and that is the characterization of these many Esperantists as "liberal extremists". Actually, they are not liberal in either the American sense of the word or in any other. I live in Berlin and distinctly recall the signboards, banners and slogans at the demonstrations against the Iraq war in 2003, several of which I took part in. However scathing the criticism of the Bush administration and US policy in general, I saw nothing that could be described at hateful of Americans in general. To the contrary. People took an active interest in the development of the anti-war movement in the US. Yet the participants at such demonstrations are people who can generally be described as "liberal" or "extremely liberal" in the American sense, or alternatively as left-wingers (most of them).

What we have in the Esperanto movement is a large number of what can be described as "eclectic radicals" with a view of the world that is drawn from a variety of political sources, but which in part uncannily similar to that of the (European) New Right. It should not be forgotten that the extreme right more than anyone else is in Europe increasingly adopting an anti-American stance with distinctly nationalistic and xenophobic traits. It typically decries American culture as soulless, superficial and materialistic, and frets over how it is "taking over the world" – exactly as many Esperantists do.

Until the 1970's, the Esperanto movement was relatively free of ethnicism, nationalism and the like. Then, however, an ideological shift took place. The old pacifistic image was shed, perhaps because the idea that Esperanto could be one of the main tools to achieve world peace seemed to lack plausibility. Younger Esperantists in particular were happy to embrace a new set of ideas about Esperanto and its raison d'être. In accordance with the spirit of the times, a new "anti-imperialist" image was created: that of a politically hip movement that attacks "cultural imperialism" and "language imperialism". The problem was that Esperantists were not really politically astute enough to keep this discourse from degenerating into one about defending allegedly threatended ethnic and national identities against "contamination" carried through the medium of English, and of clash of civilizations as described above.

One reason the ideas of some Esperantists came to be so distinctly similar to ones propagated by the nationalistic political right, is that some members of the political right became influential in the Esperanto community and took special interest in developing and recommending a line of argumentation for Esperanto PR. I am thinking of people like Andrea Chiti-Batelli, whose argumentation is emulated by many European Esperantists and who is close to the Italian Lega Nord, Pierre Janton, who is active in the French Front National, or Charles Durand, a member of a right-wing French sovereignist (ex-Gaullist) group called Jeune France.

Fortunately, Esperanto-speakers are beginning to be wary of the political line that the Universal Esperanto Association has been promoting all these years. At least some of them are. That also has something to do with political developments in the world at large. People generally are becoming more sophisticated about issues of nationalism and all of the ethnic and identity hype that is typical of the extreme right. Esperantists too are now gradually retreating from analogous positions. None too soon, in my opinion.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen replies:
Well, Gary, I guess I'll have to express our friendly disagreement in English this time. The one thing I think you overlook is that imperialism and nationalism are opposite movements, from a rational point of view. Internationalism is neutral between the two, and therefore it's possible for internationalists to cooperate to both sides, inasmuch it is possible to avoid fanatics -- including the fanatics among the anti-imperialists and anti-nationalists. I think Cindy's reaction was triggered by a fanatic anti-imperialist remark.

BTW, Charles Durand was a member of Jeune France before he got interested in Esperanto, and I don't know if he ever learnt the language. What current events are you interpreting as "Esperantists ... now gradually retreating" from "ethnic and identity hype"?
Posted 14 months ago. ( permalink )
Gary Mickle replies:
Imperialism, I think, is not the opposite of nationalism. It can be looked at as expansionary nationalism. Imperialist states are, as a rule, intensely nationalistic. Since you mention Durand, it is interesting to look at the Francophonia movement he supports. That movement has no problem oscillating between an attitude of language imperialism and one of language nationalism. One minute it will portray French as a hapless victim of English, "invaded" by anglicisms. The next minute it glorifies the spread of French around the Mediterranean and in Africa.

Durand allegedly began to learn Esperanto, but he may have lost interest, as I have not heard anything about him of late.

I can't provide hard evidence of the retreat of Esperantists from the positions described. It is just my general impression that Esperanto PR is now more cautious in expressing them than it was five or ten years ago. Moreover, more Esperantists than ever now promote the language in a way that stresses personal benefits from its use, and not odd political theories.
-----------------------------
Imperiismo, laŭ mi, estas ne la malo de naciismo. Oni povas rigardi ĝin kiel ekspansian naciismon. Imperiismaj ŝtatoj estas en la regula kazo intense naciismaj. Ĉar vi mencias Durand, estas interese rigardi la Frankofonio-movadon, kiun li subtenas. Tiu movado senprobleme oscilas inter sinteno de lingva imperiismo kaj sinteno de lingva naciismo. Unu minuton ĝi bildigas la francan lingvon kiel senhelpan viktimon de la angla, "invadatan" de anglismoj. Minuton poste ĝi glorigas la disvastiĝon de la franca en la ĉirkaŭmediteranea regiono kaj en Afriko.

Durand laŭdire komencis lerni Esperanton, sed eble li perdis la intereson pri ĝi, ĉar mi lastatempe nenion aŭdis pri li.

Mi ne povas liveri solidajn pruvojn pri la retiriĝo de esperantistoj el la priskribitaj pozicioj. Estas nur mia ĝenerala impreso, ke la Esperanto-informado nun pli singarde esprimas ilin ol antaŭ kvin aŭ dek jaroj. Krome, pli da esperantistoj ol iam antaŭe nun varbas por la lingvo laŭ maniero, kiu emfazas la personajn utilojn haveblajn per ĝia uzado, kaj ne strangajn politikajn teoriojn.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen replies:
Durand povas libere oscili inter imperiismo kaj naciismo, ĉar li ne difinas sin kiel principan naciiston aŭ imperiiston, sed kiel francan. Li estas ideologia doktoro Jekyll / s-ro Hyde. La franca ŝelo restas, dum la isma enhavo senmalhelpe ruliĝadas de unu ekstremo al la alia.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Kara Gary,
ĉu vi partoprenos la venontjaran SAT-Kongreson en Milano?
Mi estas unu el la OKKanoj, kaj - se vi kaj mi havos tempon - mi tre ŝatus interparoli kun vi pri sennaciismo.
Nu, sennaciismo estas formo de internaciismo kiun mi konis, en bone difinita maniero, nur en la SAT.
Mi - eble vi memoras pri tio - ne estas komplete konvinkata de la sennaciista vidpunkto. Ĝis nun mi legis la leterojn de Lanti, vian artikolon en la antaŭlasta Sennacieca Revuo (pri la temo: ĉu Esperanto povas savi kulturan kaj lingvan diversecon), kaj plurajn artikolojn en Sennaciulo.
Eble vi memoras ke alie, en iu Ipernita paĝo, mi diris al vi ke mi pli emas al formo de internaciismo kiun oni povus nomi "trans-naci-ismo", rilate al kiu Esperanto povus ludi gravan rolon. Mi promsis al vi respondon al viaj tezoj aperintaj en la Sennacieca Revuo (pri la temo: Esperanto kaj la savo de naciaj lingvoj), tamen tia respondo nepre estas ligita al bona prilaborado de la koncepto de transnaciismo.
Nu, tial ke mi ankoraŭ ne bone sukcesis prilabori tiun koncepton (kaj eĉ mi ne certas pri la ĝusteco de la vorto: eble pli taŭgus "trans-etn-ismo" aŭ "trans-identec-ismo" aŭ "trans-kultur-ismo" aŭ eĉ "trans-kulturidentec-ismo"), mi ne plu povis respondi al vi.
Por pli bone prilabori mian koncepton (se ĝi estas bone prilaborebla, en maniero kiu povus konvinki unue mi mem...) nepre necesas ke mi pliprofundiĝu en la sennaciista vidpunkto, kaj por tio tre utilus al mi ne nur legi artikolojn kaj librojn, sed ankaŭ rekte dialogi (laŭ la spirito de la Sokrat-Platona "dia-logos") kun sennaciisto.
Nu, ŝajnas al mi ke aliaj formoj de internaciismo, krom la sennaciismo, povas kaj indas esti prilaborataj, konforme kun la sperto - sufiĉe komuna inter ni esperantistoj - de la eblo trans-migri (kaj ne preter-migri) trans iu specifa kulturidenteco al alia (aŭ trans ĉiuj specifaj kutluridentecoj al kulturidenteco tutmonda, komuna al la tuta homaro) kiam oni uzas neŭtralan lingvan komunikilon kiel Esperanton (mi rimarkigas ke mi konceptas la ideon de "kulturdiverseco" kiel io ne rigide fiksa, kaj kiel io ne monolita; plie, mi konceptas ĝin opiniante ke la personeco de ĉiu el ni estas strukturata de pluraj kulturdiversecoj, multaj el kiuj lokiĝas sur malsamaj niveloj; cetere, mia ideo pri "kulturdiverseco" havas ion iomete komunan kun la koncepto de "hermeneŭtikaj horizontoj" de la germana filozofo Hans Georg Gadamer, kaj mia koncepto de la transmigrado trans unu al la aliaj havas ion iomete komunan kun la koncepto de "aufhebung" [konservanta transpaso] de Hegel...).
Do, se vi venos al la venonta Milana SAT-Kongreso, kaj se ni ambaŭ havos tempon, ĉu ni dialogos pri sennaciismo kaj aliaj eblaj internaciismoj?

Amike
Anĉjo.

[???ESPERANTO???]
Posted 14 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) edited this comment 14 months ago.
Gary Mickle replies:
Jes, mi verŝajne estos en Milano kaj volonte interparolos kun vi pri tiuj temoj. Transnaciismo, kiel mi komprenas la uzadon de la termino, ne troviĝas en kontraŭdireco al la sennaciismo. Ĝi temigas la nun observeblan kreskantan interkonektivecon de homoj diverslandaj kaj la migradon inter landoj, dum la sennaciismo pli temigas la longperspektivan rezulton de tiu procezo, la sennaciiĝon de la mondo. Ĝenerale, sennaciistoj vidas la kulturan diversecon simile kiel vi: kiel ion, kies naturo kaj konsisto povas ŝanĝiĝi tra la tempo, kaj sur la individua nivelo kaj sur la tutsocia. Certe neniu malsimpatias al la ideo de kultura diverseco. Kelkaj kritikas iujn manierojn, per kiuj homoj instrumentigas tiun nocion.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Koran dankon.
Do mi esperas ke dum la Kongreso ni sukcesu trovi la tempon por interbabili.
Ĝis tiam!

[???ESPERANTO???]
Posted 14 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
En mia ĉi supra teksto, ĉe la fino, ĉeestas tajperaro.
En la frazo: "mi rimarkigas ke mi konceptas la ideon de "kulturdiverseco" kiel io ne rigide fiksa" mi mise tajpis la vorton "kulturdiverseco" anstataŭ la ĝusta vorto, kiu estas "kulturIDENTECO".
Mi pardonpetas.

[???ESPERANTO???]
Posted 14 months ago. ( permalink )
Milokula Kato replies:
Al Gary: vi iomete miksis la diversuloj. Charled Durand estas amiko de Renato Corsetti. Ĉi lasta invitis lin (je la elspezo de la kotizintoj) al UK fiparoli Usonon. Ch.D. dum dudek jaroj loĝis en Usono, havis salajron oble pli altan ol mezfranca, tamen malamegas Usonon kaj usonanojn. Li sendis al mi abomenindan skribaĵon esprimantan liajn sentojn.

Al la listo de dekstruloj ne forgesu aldoni ĉiujn membrojn de Malruĝa Rondo, precipe Alexandron Gofen. Ankaŭ mi mem apartenas al ĝi.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Kato, ĉu vi povus klarigi iomete pri la Malruĝa Rondo? Mi guglis, sed ankoraŭ scivolas. Dankon.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Yes, people see the Americanization of the world and strongly react. And there is something to be said about it being a superficial and materialistic culture. Soulless, never!! When you start thinking of another person or group of people as soulless, you start regarding them as beasts that can be eliminated. I've felt that anti-American stance; and I'm glad you're explaining something about the European viewpoint. I can't contribute to that; but I can and am listening.
About the Esperantist shift away from the peacenik way, I have read about that.
It's regrettable.
Well, about the different voices in Esperanto (or anywhere), promoting this viewpoint and this viewpoint; even radical viewpoints -- that's fine, as long as they're talking to an educated audience, who can analyze what they're being told. There might be a grain of truth in what they're hearing, that could be of importance. Different voices don't need to be stifled, as long as it's not hate speech. And as long as there is also someone else who will stand up and object to the objectionable. Oh yes, if there is just one viewpoint repeated over and over and over, it will gradually be absorbed and believed by the majority.
Like the nationalism that moves into supremacy, because of the constant fervidly patriotic speeches.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
"When you start thinking of another person or group of people as soulless, you start regarding them as beasts that can be eliminated."

Really true!
Tute prave!
Verissimo!

[???ESPERANTO???]
Posted 14 months ago. ( permalink )
Gary Mickle replies:
The Universal Esperanto Association (UEA) tends to associate with certain handpicked outside "authorities", whose views its leadership likes and who can be publicly depicted as influential academic or political VIP's that have started to take an interest in Esperanto. When presenting their views to the membership, it avoids talking about their political affiliations whenever those are such that they might raise eyebrows. It also doesn't present contrary academic viewpoints. It isn't that opposing views are stifled. Esperantists generally don't mind political controversy, but there is a tendency toward self-censorship when topics crop up that might lead to internal disunity. The UEA purports to be "politically neutral" on almost all matters not strictly related to the politics of language in the international realm. But in reality it has a kind of political line that goes well beyond matters of language. In the past, disputes over "political neutrality" have sometimes been very acrimonious, and many people in the UEA instinctively shy away from discussions that could cause them to flare up again. Because the UEA monopolizes much Esperanto activity, its viewpoints (or those of its leadership) tend to get more of a hearing than others. Fortunately, internet is helping to correct this problem.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Gary Mickle replies:
Mi pardonpetas, ke mi ne tuj provizis mian iom longan komentarion en ambaŭ lingvoj, sed mi ne plu havis tempon por esperantigi ĝin dum la semajno. Mi tamen dekomence intencis tion fari. Jen:
------------------------------------
Unue, unu pozitiva rimarko: la komentaro sur ĉi tiu paĝo en Esperanto montras, ke malamparolo ne estas tolerata en la Esperantlingva komunumo. Ĝis tiu punkto, ĉio en ordo. Se bedaŭrinde ekzistas serioza problemo en tiu komunumo, kiun ilustras la citaĵo de Ĝoano, kiun Cindy provizis. la problemo estas, ke multaj esperantistoj vere kredas je ia "karambolo de civilizacioj", ĉe kiu kreiĝas bildo de interopozicio inter la anglalingvaj popoloj kaj la aliaj popoloj de la mondo, kiuj aperas kiel la viktimoj de la unuaj. Multaj esperantistoj etnizas, t.e. ili konceptas sociajn kaj politikajn demandojn kiel miksitajn kun etnaj aŭ naciaj demandoj. Tiu problemo troviĝas jam de pluraj jardekoj.

Sed, Cindy, mi vidas unu aferon alie ol vi, kaj tio estas la karakterizo de tiuj multaj esperantistoj kiel "liberalaj ekstremistoj". Fakte, ili estas liberalaj nek en la usona nek en ajna alia senco de tiu vorto. Mi vivas en Berlino kaj memoras klare la afiŝtabulojn, sloganbendojn kaj sloganojn ĉe la manifestacioj kontraŭ la iraka milito en 2003, en kelkaj el kiuj mi partoprenis. Kiom ajn broga la kritiko al la registaro de Bush kaj la usona politiko ĝenerale, mi vidis nenion, kion oni povus priskribi kiel malaman al usonanoj ĝenerale. Male. Homoj aktive interesiĝis pri la disvolviĝo de la kontraŭmilita movado en Usono. Sed la partoprenantoj de tiaj manifestacioj estas homoj, kiujn oni ĝenerale povas priskribi kiel "liberalajn" aŭ "ekstreme liberalajn" en la usona senco de la vorto, aŭ alternative kiel maldekstrulojn (plimulte).

Kion ni havas en la Esperanto-movado estas multaj homoj priskribeblaj kiel "eklektikaj radikaluloj" kun mondrigardo ĉerpita el diversaj politikaj fontoj, sed en partoj frape simila al tiu de la (eŭropa) novdekstrularo. Oni ne forgesu, ke la ekstrema dekstro pli ol iu ajn alia en Eŭropo pli kaj pli alprenas kontraŭusonan sintenon kun klarkonturaj naciismaj kaj ksenofobiaj trajtoj. Ĝia tipa maniero denunci la usonan kulturon priskribas ĝin kiel senaniman, supraĵecan kaj materialisman, kaj ĝi zorgas pri tio, ke ĝi "konkeras la mondon" – precize kiel multaj esperantistoj faras.

Ĝis la 1970-aj jaroj, la Esperanto-movado estis relative libera de etnicismo, naciismo kaj similaĵoj. Sed tiam okazis ŝoviĝo de la ideologia tendenco. La malnova pacisma publika bildo estis demetita, eble ĉar la ideo, ke Esperanto povus esti unu el la ĉefaj iloj por atingi mondan pacon, ŝajnis malhavi kredindecon. Precipe la pli junaj esperantistoj ĝojis aliĝi al nova kompleto de ideoj pri Esperanto kaj ĝia ekzistokialo. Akorde kun la spirito de la epoko, nova "kontraŭimperiisma" publika bildo estis kreita: tiu de politike aktualmoda movado, kiu atakas la "kulturan imperiismon" kaj la "lingvan imperiismon". La problemo estis, ke esperantistoj ne estis vere sufiĉe sagacaj por preventi, ke tiu diskurso degeneru al diskurso pri defendado de laŭdire minacitaj etnaj kaj naciaj identecoj kontraŭ "malpuriĝo" perata al ili per la angla lingvo, kaj pri karambolo de civilizacioj kiel supre priskribite.

Unu kialo, pro kiu la ideoj de iuj esperantistoj komencis tiom videble simili al ideoj propagataj de la naciisma politika dekstro, estas tio, ke kelkaj membroj de la politika dekstro iĝis influaj en la Esperanto-komunumo kaj tute aparte interesiĝis pri evoluigo kaj rekomendado de argumento-linio por la Esperanto-informado al la ekstera publiko. Mi pensas pri homj kiel Andrea Chiti-Batelli, kies argumentostilon multaj eŭropaj esperantistoj sekvas, kaj kiu proksimas al la itala Lega Nord, Pierre Janton, kiu aktivas en la franca Front National, aŭ Charles Durand, membro de dekstra franca suverenisma (eks-Gaulle-isma) grupo nomata Jeune France.

Bonŝance, Esperanto-parolantoj komencas esti distanciĝemaj fronte al la politika linio, kiun UEA promocias dum tiom da jaroj. Almenaŭ kelkaj faras tion. Tio rilatas ankaŭ al la politikaj evoluoj en la mondo kiel tuto. Homoj ĝenerale iĝas pli malnaivaj koncerne demandojn de naciismo kaj koncerne ĉiujn troigaĵojn pri etneco kaj identeco, kiuj estas tipaj ĉe la ekstremdekstrularo. Esperantistoj nun pograde retiriĝas de analogaj starpunktoj. Jam tempas, miaopinie.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Renato Corsetti says:
Kara Cindy kaj ceteraj komentantoj,

mi kredas, ke ni konstruas tutan teorion pri la kontraŭusona malamo de esperantistoj surbaze de la deklaroj de du homoj en difinita listo. Tiuj deklaroj estas simple neakcepteblaj!

Esperantistoj, inkluzive de usonaj esperantistoj, ĝenerale estas toleremaj kaj neniel similas al tiuj du verkintoj en tiu listo.

Insulti individuojn aŭ tutan polon havas nenion komunan kun akceptado aŭ malakceptado de la politiko de la usona registaro aŭ de multaj usonaj ekonomiaj kompanioj, kiu ofte estas tute neakceptebla. Neŭsonanoj havas la rajton malami la politikojn de Usono, kiuj ŝajnas malbonaj, ĉu ne?

Mi konfirmas, ke mi diris, ke unu el la problemoj de Esperanto en la pasintaj jardekoj estis la manko de forta movado por Esperanto en Usono, ĉar la vera ĉefurbo de Eŭropo estas Vaŝingtono kaj se io aperas en usona gazeto, ĝi certe reaperos en eŭropaj gazetoj (ne inverse).

Kara Gary, pri la naciismo de UEA kaj de la Esperanto-movado vi havas viajn ideojn kaj mi kredas, ke ili estas malĝustaj. Vi volas malpermesi al la anoj de la malgrandaj grupoj defendi sin kontraŭ la grandaj. Kiam la ĉina lingvo havos en Germanujo la rolon de la angla nun, kaj vi estos devigata lerni ĝin por pretervivi, tiam vi eble komprenas kion signifas aparteni al malgranda grupo.

Konklude, Cindy, vivu trankvila kaj estu ĝoja! Forgesu pri vere forgesindaj diroj.

Amike

Renato
Posted 14 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen replies:
Renato: Neŭsonanoj havas la rajton malami la politikojn de Usono, kiuj ŝajnas malbonaj, ĉu ne?
Laŭ naciisma vidpunkto, estas vane havi ajnan opinion pri la politiko de aliaj landoj, krom se oni mem devas defendi sin kontraŭ ĝi. Laŭ imperiisma vidpunkto, oni ĉiuokaze gajnas plej multe penante plaĉi al la imperia potenco. Laŭ sennaciisma vidpunkto (jes, Gary, mi estas intence provoka), la problemo ĉiuokaze solviĝos nur post monda revolucio. Laŭ internaciisma vidpunkto... nu, tiam oni ja devas iom pensi.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Dankon, Renato. Mi estas trankvila nun. Kaj mi ĝojas ke vi povas apartigi usonanojn de usona politiko.
Sed unu punkto kiun vi maltrafas. Gary kaj mi, kaj David kaj ĉiuj usonaj Esperantistoj ja estas malgranda grupo ene de la komunumo de Esperantujo. Kaj ni foje sentas la kontraŭ-usonan kaj kontraŭ-anglan sintenon de la aliaj. Mi jam ne ploraĉos shy sed foje, usonaj Esperantistoj spertas ion kio ne estas bonveniga.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Tre interesa rimarko, ĝi devus pensigi ĉiujn esperantistojn: ĉu ni permesu ke malgranda grupo ene de Esperantujo riskas senti sin apartigata de la aliaj?
Do, ni ĉiam estu klaraj kiam ni estas politike kontraŭ-uson-registaraj (aŭ kontraŭ la registaro de iu ajn alia lando): ni ĉiam klare apartigu la registaron de la popolo. Ekzemple, mi ja estas politike kontraŭ-Buŝ-a, sed nur Buŝ malplaĉas al mi, ne la usona popolo (kompreneble!)! cetere mi, italo, estas politike ege pli kontraŭ-Berluskon-a ol kontraŭ-buŝ-a (se Berluskoni havus la poltikan, militan kaj ekonomian povon de Buŝ li kaŭzus multe pli da damaĝoj en la mondo).
Ni esperantistoj ankaŭ bone klarigu ke, kiam ni interesiĝas pri la problemoj de lingva demokratio, ni ne estas kontrau-anglaj, sed kontraŭ-lingv-imperiism-aj. La angla en si mem estas lingvo, kaj eĉ okazas ke ĝia literaturo estas gravega komuna heredaĵo de la homaro (kia mondo estus sen Ŝekspiro?). La problemo estas ke ekzistas (kaj ekzistis pasintece) politikaj elektoj, agoj kaj strategioj (vidu: tinyurl.com/3nnu3n) kiuj celas antaŭenigi lingvan imperiismon kiu kontraŭas kun la homaj rajtoj. Do esperantistoj interesataj pri lingva demokratio pacrimede batalu kontraŭ ĉi politikaj agoj (ĉu de la usona registaro, ĉu de la British Council, ĉu de franca registaro - kiu rilate al minoritataj francaj lingvoj kondutas tre lingvimperiisme -, ĉu de la ĉina registaro, ktp...), ne kontraŭ la koncernaj lingvoj (cetere, batali kontraŭ iu lingvo estas io kio ne havas sencon)...
Ni estu ĉiam klaraj rilate al la fakto ke ni estas kontraŭ lingvaj diskriminacioj, ne kontraŭ iu aŭ alia popolo! Alie, ni mem riskas ŝajni (aŭ eĉ iĝi!) diskriminaciantoj!

[???ESPERANTO???]
Posted 14 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) edited this comment 14 months ago.
Jens S. Larsen replies:
Pri unu ereto mi malkonsentas, Anĉjo: ni ne "pacrimede batalu". Ni "laboru ofensive".
Posted 14 months ago. ( permalink / translate )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Nu, pacrimeda batalado povas esti tre akra kaj samtempe amplena: nur pensu al la instruoj de Mohandas Charamchand Gandhi...

[???ESPERANTO???]
Posted 14 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen replies:
Ni ne estas en la situacio de Gandhi. Ni bezonas altiri atenton, li bezonis forpuŝi ion!
Posted 14 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Mmmmmm, mi konsentas nur parte, kara amiko.
Ion komunan ni ja havas kun Gandhi: kaj liaj bataloj, kaj niaj (almenaŭ rilate al tiu specifa parto de la movado kiu celas politike anteŭenigi lingvan demokration, ekzemple en Eŭropa Unio), estas kontraŭ maljustaĵoj kaj favoraj al egaleco, samrajteco, justeco, demokratio inter la homoj. Certe, ĉi mia vidpunkto rilatas nur al tiu parto de la E-movado kiu celas tiajn politikajn atingojn, kaj ne la parto kiu estas pure lingva, kaj kiu tute ne interesiĝas pri la tielnomataj "pra-celoj" kaj "fina venko".
Persone, mi ja estas modera pracelisto, laŭ la instruoj de Piron. Se mi estus absolute kaj tute certa ke tute neniam Esperanto povos esti adoptita, oficiale, kiel vastskala helplingvo, fare de politikaj instancoj de malsamaj landoj, mi tre verŝajne forlasus la esperantismon. Ĝis kiam mi havos eĉ nur etegan esperon pri fore estonta "fina venko", almenaŭ parta (ekzemple en Eŭropa Unio), mi daŭrigos esti fervora esperantisto kaj E-varbisto.

[???ESPERANTO???]
Posted 14 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen replies:
Kiam paco kaj demokratio estas atingitaj, batalemo kaj oferemo perdas la pli grandan parton de sia senco. Kiam la socia strukturo donas influon al ĉiuj civitanoj, movado kiel la nia devas reorientiĝi en la direkto de laboremo kaj ambiciemo. Tio, kompreneble, signifas ke iuj Esperantistoj troviĝas pli en la paca batalo, dum aliaj pli havas la taskon de ofensiva laboro. La duaj devas montri solidarecon al la unuaj, kaj tio ankaŭ okazas; sed ili (ni) devas tion fari sen hipokrita heroismo, kaj tio ne tiel klare okazas, laŭ mi.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Pripensinda starpunkto. Dankon.

[???ESPERANTO???]
Posted 14 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen replies:
[Ĉi tiun komenton mi volis meti tuj sub tiu de Cindy ĉi-supre]

Oni ne povas ignori Usonon, kaj tial multaj sentas sin plej sekuraj malamante ĝin. Tiel oni povas esti certa ne havi malamon kiun aliaj trovos negrava aŭ stranga, ĉar la aliaj ankaŭ sufiĉe konas la landon por havi opinion pri ĝi. Krome, eĉ malgraŭ la senprecedenta misadministrado dum la lastaj 8 jaroj, Usono restas fortega en la mondo (provu foje kompari defendbuĝetojn), do malamante Usonon oni ne riskas implikiĝi en movado kiu povus faligi ĝin antaŭ ol oni sukcesus ŝanĝi siajn vidpunktojn. Mallonge, laŭ vidpunkto de emoci-ekonomio, Usono kaj ĉio Usona estas la perfekta viktimo de negativaj sentoj.

Tio ankaŭ esprimiĝas tiel ke Eŭropaj konservativuloj ofte favoras Usonon politike kaj malfavoras kulture, dum ĉe la maldekstro estas inverse. Ĉio nova, bona kaj malbona, venas de Usono. Novaĵoj ekestas ankaŭ aliloke, sed ili tute ne same multe disvastiĝas -- krom se ili ial enmodiĝas en Usono.

Ĉu ni do esperu ke Esperanto enmodiĝu en Usono? Ne aparte en Usono, laŭ mi. Unue necesas ke ĝenerala lingvokonscio enmodiĝu, kio jam iomete okazas, sed due necesas demandi sin kiel la mondo aspektos sen la supernacia fascino de la nuna Usono. Intertempe ni devas lukti kun situacio en kiu multaj Usonanoj kaj eksterUsonanoj, ankaŭ inter la Esperantistoj, trovas pli da senco en reciproka nekomprenemo.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen edited this comment 14 months ago.
Cindy Mckeepro replies:
Jes, trafe, Jens. Kiel oni povas senti aŭ doni riproĉon de konscienco pri igi viktimon el tirano? Do, jes, Usono estas la perfekta viktimo de negativaj sentoj, vi pravas.
Pri la lingvokonscio; tio ne ekzistas multe en Usono. La sinteno estas iom insula; kvazaŭ granda insulo.
La fakto ke nuntempe, ordinaraj personoj povas babili enrete kun aliaj ordinaraj personoj helpas pri tiu sinteno, je la vulgara, komuna nivelo.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Tre interesa analizo, kara Jens!

[???ESPERANTO???]
Posted 14 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
I've wiped every comment before I inserted it, because I wasn't sensitive enough.shy Mi provos denove morgaŭ. Sed hodiaŭ mi ja diros ke mi ĝuas legi la diskuton pri internaciismo kaj transnaciismo. Aŭ pli bone, transkulturismo. Mi ankaŭ legis: www.ipernity.com/blog/gerardo-lieblang/100144
kaj li tuŝis la temon pri universala Esperanta kulturo.
Posted 14 months ago. ( permalink )
pqs says:
Bonŝance, ne ĉiu esperantisto estas kiel tiuj kontrausonanoj kiujn vi priskribas en via artikolo.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Mi ĝojas pri tio. JES! smile
Posted 14 months ago. ( permalink )
Mielo says:
Kara Cindy, ne ĉiuj homoj estas samaj en la mondo. Feliĉe. Kaj ankaŭ la opinoj ne estas samaj. Ne estas problemo, se ĉiuj fieras pro la gepatra lingvo. Mi kredas ka la plej multaj usonaj estas karaj kaj ili estimas aliajn homojn.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Dankon, kara Mielo. Lingvoj ja estas merita kialo de fiereco, ĉu ne? Kaj via hungara lingvo estas unu el la mirindaĵoj de la mondo.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Regule la bildo de la Usona flago reaperas sur blogo de la juna neniu scianto. Per tio li volas provoki eble? Sed nur montras liajn ideojn ekstermdekstrajn, aĉajn.
Kion li klopodas pruvi, ke al tuta Usona popolo estas malbona? Ah kia merdo. Nekredeble kiel forumoj altiras faŝistoj, naziistoj kaj alia krapulo kiu libervole povas fari iun ajn. Oni senlimige povas amarigi la vivon de aliaj, oni povas diri aferoj kiuj science havas nulan valoron. Respekto por hamoj ŝajne ne ekzistas por iu tavolo de la homaro. Ili generaligas kaj blekas.
Ĉu neglekti ĉi tiujn homojn? Oni siatempe ankaŭ neglektis Hitler, do!
Posted 14 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Oni povus lanĉi bojkotadon kontraŭ tiaj homoj: oni amase plendu ĉe Ipernito pri ili (ili ja malrespektas la de si aprobitan ipernitan regularon), kaj oni forviŝu ilin el siaj ipernitaj kontaktoj...
Cetere, ŝajnas al mi ke en la paĝo de tiu ulo ne plu ĉeestas la butono "ĉi tiu dokumento estas ofenda aŭ kontraŭleĝa"... Kial diable?

[???ESPERANTO???]
Posted 14 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Ĉu nur la bildo? Mi ignorus la bildon. Sen la vortoj........mi ne havas problemon.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Reaperis kaj la bildo (pri kiu ankaŭ mi ne havas iun ajn problemon: cetere, rimarkante la nunan ekonomikan kaj internacipolitikan situacion de Usono, kaŭzitan de la elektoj kiujn faris la Prezidanto Buŝ, la vorto "fuŝa" ŝajnas al mi eĉ ironia kaj ridetiga...) kaj la subskribo (pri kiu mi havas grandegajn problemojn) instiganta al mortigo (de irakanoj).
Mi denove plendis ĉe Ipernito.
Nun la dokumento jam forviŝitis. Ni esperu ke ĝi ne plu aperos...

[???ESPERANTO???]
Posted 14 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Jeees, mi ne povas diri ion kontraŭ la vorto 'fuŝa'. sad
La subskribo, tamen, estas terura.
Posted 14 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...