Cindy Mckee Published on July 6, 2008
by Cindy Mckeepro

Cindy Mckee's blog

Browse posts
Amikoj
Posted on September 10, 2008
16 comments (latest 2 months ago)
Torentoj
Posted on September 8, 2008
3 comments (latest 2 months ago)
Ĉu Esperanto rolus pli bone? - pensoj
Posted on August 18, 2008
18 comments (latest 3 months ago)
Mi komencas legi pri interesa temo: anglaj lingvoj de la mondo
Posted on July 15, 2008
45 comments (latest 3 months ago)
Plantu-arbon --Praktika uzo de Esperanto
13 comments (latest 7 weeks ago)
Esperantigita Zoho Sheet
Posted on July 1st, 2008
7 comments (latest 3 months ago)
Feliĉiga kanto - aŭ - Dancu!
Posted on June 26, 2008
4 comments (latest 5 months ago)
Firefox: elŝuta tago 2008
Posted on June 17, 2008
13 comments (latest 5 months ago)
Zoho Writer traduko- Ĉu bone?
Posted on June 11, 2008
15 comments (latest 5 months ago)

Keyword tags

konservado
unep

Member tags

Frank Hounsounou
Michel Basso

More information

This post is public
Attribution + share Alike
  1. 586 visits

Plantu-arbon --Praktika uzo de Esperanto

Sunday July 6, 2008 at 05:51PM

Ĉu vi konas la projekton de Unuiĝintaj Nacioj 'Programo de miliardaj arboj'? La projekto celas planti 9 miliardojn da arboj, por anstataŭigi la dehakitajn. Kiel vi scias, arboj prenas karbonan dioksidon de la aero, konvertas ĝin al oksigeno, kaj liveras la oksigenon al la atmosfero. Tre bona afero, ĉar ni enspiras oksigenon, kaj elspiras karbonan dioksidon. La arboj faras inverse, do estas interdependo!
Nu, Michel Basso de la asocio TAKE-Esperanto fondis subprojekton, kiu uzas Esperanton kiel la laborlingvon. plantu-arbon.org
Ili jam plantis ĉirkaŭ 500 arbetojn en Brazilo, pli ol 100 en Benino, kaj tio estas nur la komenco! Oni povas fariĝi patrono de arbo, kaj tiu projekto donas 100% el la mono al la loka instituto; kaj kovras siajn proprajn administrajn elspezojn.
En Brazilo, Esperanto estis la laborlingvo dum la plantado. Ili ricevis donacon de 950 hektaroj ĉe la instituto Bona Espero, kiu mi kredas, estas orfeo/bieno-lernejo kiu uzas Esperanton kiel komunan lingvon. Lokaj agrokulturistoj kaj profesoroj de la proksima universitato partoprenis.
Do, bieno-lernejo kiu uzas Esperanton kiel la lingvon de la instituto, kaj la projekto Plantu-arbon kiu uzas Esperanton kiel la laborlingvon. Mi tre ŝatas la praktikan uzon de Esperanto!
Ĉu vi?
Cetere, la projekto estas rekonata de UNEP:  Medioprotekta programo de la Unuiĝintaj Nacioj. Ili starigis artikolon pri Plantu-arbon skribita de ĵurnalisto Nicolas Roquejeoffre,
por la franca ĵurnalo DNA-Alsace, ĉe la UNEP-paĝoj. Vi povas legi kaj angle kaj france (nu, se vi ne estas mi; mi ne povas legi france): www.unep.org/billiontreecampaign/CampaignNews/colmar.asp

www.unep.org/billiontreecampaign/french/CampaignNews/Colmar.asp

13 Comments / add your comment?

Thierry Salomon says:
Laŭdinda praktika projekto!

En la franca versio de la teksto ĉe UNEP oni prave uzas "espérantophones" sed
bedaŭrinde en la angla versio legeblas "Esperantists".
(Vidu www.angelfire.com/ny2/ts/ist.html)

Poste mi rimarkis, ke en la franca versio pli sube estas "réseau espérantiste"...
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
sad
Mi enangligis ĝin de Esperanta versio. Mi uzis 'Esperantists' ĉar oni kutime uzas tiun vorton, sed jes, angle oni emas pensi, "Tio estas kredo, aŭ kredkonfeso". Mi devus uzi 'Esperanto speakers'.
Tamen, tiam kelkaj dirus al mi, "Cindi, ni estas pli ol lingvo. Vi tro substrekas uzon de Esperanto kiel nur ilo, kaj ignoras la 'fratecon' de Esperanto.
Mi ne povas ignori tiun belan parton, sed samtempe ne volas prezenti Esperanton kiel religion, aŭ novan popolon.
(Mi samopinias kun vi, pri la himno, pri la flago.)
Posted 4 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
Oni elektu 'la vojon de la mezo'...
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Vi pravas, sed mi ne scias kiel skribi tion. 'Esperanto enthusiasts'? Ne. Eble. Mi ne scias.
Posted 4 months ago. ( permalink )
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ replies:
Adepts, active users
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
Cindy Mckeepro replies:
'Active users' is simple and to the point. And certainly won't scare anybody away. 'Adepts' might.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Olivier says:
Dankon Cindy por reklami pri tiu asocio kiun mi konis antaŭ kelkaj monatoj.

Oni povas subteni tiun asocion facile, kiel mi skribis tie, uzante retserĉilon !
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Olivier, jes! Rigardu vian leterkeston.
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
Cindy Mckeepro says:
Michel Basso rakontas:
"Mi ricevis artikolojn,fotojn de alia orfejo en Benino, kie oni
plantos baldau tri specojn de arboj.
Estas esperantista orfejo.Bonege . Mi ne pensis ke tiu projekto tiel
bone funkcios precipe en Afriko.


En Kongolando, itala esperantista asocio pagas por konstruo de lernejo
sed mankas ankoraù monon, mi proponis fari retejon en sama principo kiel
arboj, kie homoj povas patroneci brikojn aù io de la lernejo.
Tiu lernejo jam donacis al ni grundon por planti pli ol 600 arbojn."
Posted 4 months ago. ( permalink )
Paulo Geyer says:
interesa projekto, sed pri la konvertado de karbona dioksido al oksigenio, la cianobakterioj (eo.wikipedia.org/wiki/Cianobakterio) estas la plej gravaj, arboj konsumas nur oksigenion nokte, kaj tage ili konsumas oksigenion ankaŭ, krom produkti ĝin per karbona dioksido. La oceano estas plena da cianobakteroj kiuj nur konsumas karbonan dioksidon kaj produktas oksigenon.

arboj estas bonaj por halti la mondvarmiĝon, ĉar ilia ŝvito pligrandigas la atmosfera malsekeco kaj tiel helpas ebenigi la veteron.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Vi tute pravas, Paulo! Ni ne pensas pri la marplantoj sufiĉe.
Mi skribis leteron al iu kaj diris ke 'algoj' donas oksigenon. Sed tio ne estis ĝusta, estas la cianobakterioj specife, ĉu ne?
Kaj la ŝvito aŭ elspiro de la arboj eble kontribuas al pluvo. Oni diras.. ju malpli da arbaroj, des malpli da pluvo. Kaj la elspiro malvarmigas la aeron pro la vaporiĝo, ne nur la ombro, ĉu?
Kaj arboj iel 'dolĉigas' la grundon. Mi ne komprenas tion.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Onklo says:
tre bonvena novaĵo al mi kaj aliaj Esperantistoj,kiuj ankoraŭ ne sciis pri tio.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Frank Hounsounou says:
pri la projekto plantu-arbo en Benino,Afriko respondecas Franko fare de la neregistara organizo Afrika centro Mondcivitana" Centre Africain de la Citoyenneté Mondiale"(NGO-ACM).Tiu projekto celas subteni la orfojn kaj per la sama organizo kun sia europa reprezentantino klopodas trovi patronantojn/subtenantojn al la orfoj. bv konatigxi kun la informo en ipernity.mi invitas vin patroni arbidon de la projekto (bv kontakti Michel Basso) aux/kaj patroni orfon(bv kontakti Vladka Chvatalova).
Posted 7 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.