Cindy Mckee Published on June 17, 2008
by Cindy Mckeepro

Cindy Mckee's blog

Browse posts
Mi komencas legi pri interesa temo: anglaj lingvoj de la mondo
Posted on July 15, 2008
45 comments (latest 3 months ago)
Plantu-arbon --Praktika uzo de Esperanto
Posted on July 6, 2008
13 comments (latest 7 weeks ago)
Esperantigita Zoho Sheet
Posted on July 1st, 2008
7 comments (latest 3 months ago)
Feliĉiga kanto - aŭ - Dancu!
Posted on June 26, 2008
4 comments (latest 5 months ago)
Firefox: elŝuta tago 2008
13 comments (latest 5 months ago)
Zoho Writer traduko- Ĉu bone?
Posted on June 11, 2008
15 comments (latest 5 months ago)
"La difino de Libera Programaro"
Posted on June 3rd, 2008
6 comments (latest 5 months ago)
Vi forgesis antaŭmendi Komputekon
Posted on June 2nd, 2008
1 comment (latest 6 months ago)
ZOHO
Posted on May 30, 2008
11 comments (latest 6 months ago)

Keyword tags

firefox

More information

This post is public
Attribution + share Alike
  1. 594 visits

Firefox: elŝuta tago 2008

Tuesday June 17, 2008 at 02:38PM

Olivier skribis pri www.ipernity.com/blog/olivierweb/67890
la klopodo rompi la rekordon de 'la plej elŝutita programo dum 24 horoj'. Estas hodiaŭ, por Firefox 3.
www.spreadfirefox.com/en-US/worldrecord/firefox3


Vi havas la elekton elŝuti Firefox 2, se vi ne estas komforta pri versio 3.

 

13 Comments / add your comment?

Roland Platteau says:
Mi provis Firefox, kaj ne estas komforta kun ĝi; feliĉe mi konstatis ke Mozilla estis pluigita sub nomo SeaMonkey (Marsinio), kaj tiu estas esperantigita! do mi alŝutis kaj uzas SeaMonkey, kaj tre ŝatas ĝin.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mephisto Diablo says:
tre favora uzanto de Firefox mi ne kapablas elŝuti ĝin. Morgaŭ mi klopodas denove.
Aŭ ĉu eble antaŭ noktomezo.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Olivier says:
Eduardo anoncis en la dissendlisto Eliberaprogramaro que eblas uzi tradukadon de Firefox 3 , havebla ĉe tradukado.esperanto.org.uy
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Cindy Mckeepro says:
SeaMonkey estas la bonega Mozilla-retumilo, jes! Mi uzas ĝin en Puppy Linux, Roland, kaj tre ŝatas Marsimio.
Efektive (kaj estas eta sekreto, Mephisto) mi preferas Opera. :(

Olivier, mi ĵus elŝutis la tradukon de Eduardo, kaj relanĉis Firefox 3. Nun mi estas en Esperanto denove!
Malfeliĉe, la kromprogramoj Colorzilla, Google Gears, GreaseMonkey, Book Text Mark, ktp, ktp jam ne funkcias! AARRG
Posted 5 months ago. ( permalink )
Olivier replies:
Notinde ke oni povas traduki la kromaĵojn de Mozilla/Thunderbird/Firefox per la reta interfaco www.babelzilla.org
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Mephisto Diablo says:
Mi do ne sukcesas elŝuti FireFox. Opera he?
Ne tro malrapide.
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Olivier replies:
Ŝajnas ke la serviloj estas okupata ege pro la amaso da elŝutoj. Mi sukcesis tuj ĉi morgaŭ.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Mi ne povas kredi ke Mozilla reklamis pri la rekorda klopodo, sed ne antaŭvidis tiel ŝargon sur la serviloj! Kion ili atendis? Mi legis ĉi-matene ke la serviloj tute kolapsis!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Olivier replies:
Ŝajnas ke ili funkcias denove ĉar la nombro da elŝutoj estas nuntempe 6 599 442.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Opera eĉ povas konservi la seancon. Se mi havas plurajn retpaĝojn en apartaj folioj, mi povas konservi tiun seancon per nomi ĝin, aŭ simple fermi Opera.
Kaj la 'Speed Dial', kaj la bonega RSS-legilo, kaj tiel plu!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Olivier replies:
Mi ankaŭ ŝatas administrilon de seancoj, do mi instalis en Firefox2 TabMixPlus kaj Session Manager por Firefox3.

Mi ne scias kio estas Speed Dial, kaj mi ricevas la RSS-novaĵojn per Thunderbird aŭ Jabber aŭ sur mia labortablo laŭ la komputilo. Do mi ne povas proponi al vi anstaŭigon por tiuj iloj en Firefox. Sed certe ili ekzistas.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Uu, mi eraris; mi intencis meti tion kiel respondon sub Mephisto. Sed, ĉu vere? Mi sercas nun TabMixPlus kaj Session Manager.
(mi uzas netvibes.com kiel mian RSS-legilon, kutime, sed Opera estas bonega)
Speed Dial en Opera -- ĉiu malplena folio enhavas 9 etajn fenestretojn. Oni aldonas la oftajn paĝojn, kaj Opera enmetas antaŭvidojn en la fenestretojn. Do, kiam oni malfermas novan folion, jen, la oftaj paĝoj! Alklaku!
-----
Ho, mi trovis Session Manager. Bonege!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mephisto Diablo replies:
Kara Cindy, jen fine mi elŝutis FireFox. Mi provos kiel ĝi funkcias.
Koran dankon pro via informo.
Kis Mephisto
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.