Zoho estas enreta aplikaĵaro; tiel estas, oni ne elŝutas la programojn al loka komputilo. Oni iras al zoho.com kaj uzas la aplikaĵojn rekte en la retlegilo. Granda avantaĝo de tiu metodo estas ke pluraj personoj povas kunlabori pri la samaj dokumentoj, uzante la samajn aplikaĵojn, eĉ se ili loĝas en malsamaj partoj de la mondo. Dokumentoj estas havigeblaj al aliaj, aŭ por rigardo, aŭ por redaktado. Kiam ajn dokumento estas modifita, aparta versio estas konservita aŭtomate. Se kunlaboranto fuŝas la dokumenton, ĝi povas esti revenita al antaŭa versio.
Alia avantaĝo de enreta aplikaĵaro estas ke la dokumentoj kaj asociitaj redaktiloj estas alireblaj de iu ajn loko kiu havas uzeblan komputilon kaj interretservon.
La aplikaĵoj estas tekstredaktilo, tabelkalkulilo, prezentilo, kajero (notlibro), vikio, taskplanilo, ktp, ktp!
Kaj por malgrandaj firmaoj, ekzistas klientorilata administrado (senpaga por 3 uzantoj), fakturoj, datumbazon, ktp, ktp!
Plejparte, ĉi tiuj aplikaĵoj estas senpagaj!

Mia Zoho-sperto estas ege bonega! (hura, mi trovis afablan enretan aplikaĵaron)
Zoho Writer funkcias tre bone en Firefox, ne tiel bone en Opera, malfeliĉe.
La aplikaĵo ŝargas rapide por mi, la uzo estas glata kaj senproblema, kaj mi vidas la kutimajn butonojn. Eksporto funkcias bone ankaŭ. La elektoj de dokumentotipoj estas Word, Doĉ, ODT, PDF, LaTeX, SxW, Riĉa teksto, Plata teksto, kaj HTML. Kiam mi eksportas kaj malfermas en PDF, mi rimarkas ke la retligiloj jam ne funkcias, sed la stilo de la dokumento aspektas bele.
Ĉu mi menciis ke Zoho Writer estas senpaga? :)
La tabelkalkulilo funkcias tiel pli bone ol la tabelkalkulilo en Google Docs, ke la Google teknikistoj devus ruĝiĝi pro honto.
Kaj mi kreis pivototabelon simple per elekto de kampoj, alklako sur la Pivot-butono 'Create Pivot Table', kaj sekvado de malmultaj paŝoj.
Malaĉe. malaĉeeeee
Nun -- pri la granda zorgo: ĉu vi volas ke viaj dokumentoj restu ĉe fora servilo?! Zoho havas tre bonan privatecan politikon; se vi volas viŝi persone identigajn informojn, vi rajtas. Vi rajtas forviŝi vin de la sistemo -- kvankam, Zoho uzas plurajn komputilojn por konservi sekurkopiojn; ne estas garantio ke ĉiuj viaj dokumentoj estas forigitaj.
Kio pri la sekureco? Mi legas ke la konstruaĵoj kie loĝas la serviloj havas kugloimunan vitron en la fenestroj!
Hmm! Sufiĉas por mi.
--Mi devus mencii -- mencieti -- www.thinkfree.com, alia enreta aplikaĵaro. Se vi provas tion, mi suspektas ke vi formos la saman opinion, ke la Ĝava bazita tekstredaktilo estas tro malrapida.
Mi haste skribis, se vi trovas eraron, bonvolu avizi min! Ankaŭ, se vi havas opinion pri la enretaj aplikaĵaroj, bonvolu lasi komenton. La temo interesas min! (la ideo pri traduki Zoho eĉ venis en la kapon)
Send a message
Search for members
Aleksandro Horváth says:
Bedaŭrinde en ĉi tiuj tagoj mi estas tre okupita, sed kiam mi havos pli multe da libera tempo, mi pliprofunde studos ĉi tiun novan skrib-eblecon. Sed mi jam rimarkis, ke la Ek!-klavaro funkcias tie.
Dankon pro la informado.
Se mi havos problemon, mi demandos vin.
Aleksandro
Cindy Mckeepro replies:
Mi kredas ke Zoho estus tre utila Esperantigita!
Jes, se mi ne scias la respondon, mi lernos per 'provo kaj eraro', kaj rakontos al vi.
Laszlo Istvan TOTH says:
Ĉu on hara-kiri? :-)
Cindy Mckeepro says:
Mi ĵus ricevis aprobon traduki Zoho Writer kaj Sheet. Mi kredas ke Zoho estos tre utila Esperante.
:)
Cindy Mckeepro says:
vi ricevos ĉifritan konekton al Zoho Writer, kaj la datumoj kiujn vi sendas al Zoho kaj/aŭ ricevas de Zoho estos ĉifritaj dum la sendado.
Se vi ne tajpas la literon s ĉe la fino de http, la konekto ne estas sekura.
(Mi urĝas ke vi faru la samon ĉe enretaj retpoŝtiloj ankaŭ, kiel Gmail: https://mail.google.com)
Aleksandro Horváth says:
Grava: La skribilo konas la Esperantan ortografion, kaj proponas ĝustajn vortojn.
Ĝi havas ankaŭ hungaran vortaron, sed tion mi ankoraŭ ne provis.
Se mi legis ĝuste, oni povas uzi la skribilon ankaŭ "offline", do sen interreta kontakto, sed mi ne komprenis komlete la manieron.
Cindy Mckeepro replies:
Aŭ supre, en la menuo Publikigi, vi vidos la menueron 'Informoj pri publikigado'.
Se vi volas labori senrete, vi devas instali kromprogramon por Firefox 'Google Gears. Mi provos.
Cindy Mckeepro replies:
Aleksandro, vi pravAS!
Mi ĵus provis la literumilon (mi ĉiam ignoras literumilojn kiam mi tajpas Esperante) kaj jes!!! Ĝi sugestis anstataŭ retlegilo: TTT-legilo, anstataŭ vikio: viskio, vizio,
anstataŭ enreta: nereta, enketa, enmeta, ktp. sekurkopio: restaŭrkopio
Nun ĝi bezonas konvertilon, kiel: members.aon.at/aldone/konvertilo.html
kaj ĉi tie.
Cindy Mckeepro says:
Mi alklakis 'Labori senrete' (Go offline), kaj bezonis elŝuti la kromprogramon Google Gears.
Post la instalo de Google Gears, miaj dokumentoj malfermiĝis en Firefox, kaj mi ŝanĝis ion, alklakis 'Labori enrete'. Bonege! Mia ŝanĝo estas enreta nun.
Defaŭlte oni elŝutas la lastajn 15 dokumentojn. Se vi volas ŝanĝi tion, alklaku la sagon apud 'Labori senrete'.
Noto: Mi ĉiam havas strangan problemon kiam mi alklakas .xpi-dosierojn. Nenio okazas. (Google Gears por Firefox estas xpi) Do mi malfermis dosieradministrilon, iris al mia Firefox-dosierujo -> extensions, kaj trenis kaj faligis la xpi-dosieron de la interreto. Post tio, mi malfermis la menueron pri kromprogramoj en Firefox, kaj trenis la dosieron al tiu kromprograma dialogujo. Relanĉis Firefox, kaj Google Gears instaliĝis.
Laszlo Istvan TOTH says:
---
Ĝi certe savas la laboron alsur iu centra priservilo, de tempo al tempo, sed manke de interreto oni tamen ne povas plue labori. Kaj eble prenos glavon... ;-)
Sed, ekz. pere de iu instalita "OpenOffice" ja eblas plulabori eĉ manke de interreto, kondiĉe, ke almenaŭ la elektra kurento liveriĝas... ;-)
Cindy Mckeepro replies:
por atingi la tekstredaktilon, kaj labori pri la dokumentoj. Kiam oni restarigas la retservon, simple alklaku la ligilon 'Labori enrete', kaj la ŝanĝoj flugas al iliaj serviloj! Tre bone!
Sed pluraj personoj preferos OpenOffice en la loka komputilo. Ili jam konas tiun metodon, ŝajnas komforta, kaj eble ili ĉagreniĝas pri privateco.
Hmm, sed se la interretservo paneas, kion fari? Oni ne antaŭscias pri tiuj problemoj, do ne povas elekti 'Labori senrete' en Zoho.