Microsoft strukturoj por arkivado
La granda timo de registaroj kaj aliaj aparatoj estas ke uzo de proprieta strukturo por arkivado de dokumentoj kompromitus la legadon de tiuj dokumentoj post jardekoj. Tiel estas, la firmao kiu posedas la proprietan strukturon (legu: Microsoft) povus ĉesigi subtenon por malnovaj versioj. Ĉar la specifo estas fermita, neniu povas ĝin legi, sekve neniu povas enkonduki subtenon por tiu strukturo en aktuala legilo. Kia problemo por la historiaj arkivoj, se oni ne flankenmetas tiuepokan komputilon kiu enhavas kongruan legilon.
En la 15a de februaro, tio ŝanĝiĝis. Microsoft publikigis la specifojn de Word, PowerPoint, Excel, kaj Drawing, sub la Microsoft Open Specification Promise. Tiuj specifoj estas por la duumaj strukturoj kiujn Microsoft uzis antaŭ la eldono de Microsoft Office 2007. Specimeno el la TEXT-sekcio de la Microsoft Word specifo:
The text of the file starts at fib.fcMin and is usually set to the next 128 byte boundary after the end of the FIB. The text in a Word document is ASCII text with the following restrictions (ASCII codes given in decimal): · Paragraph ends are stored as ASCII 13 (a single character). No other occurrences of this character sequence are allowed. · Hard line breaks which are not paragraph ends are stored as ASCII 11. Other line break or word wrap information is not stored. Hyphens · Breaking hyphens are stored as ASCII 45 (normal hyphen code). · Non-required hyphens are ASCII 31. · Non-breaking hyphens are stored as ASCII 30. · Non-breaking spaces are stored as 160. · Normal spaces are ASCII 32. ·Page breaks and Section marks are ASCII 12 (normal form feed); if there's an entry in...
Tio estas eta parto el 210 paĝa specifo (unu specifo).
Open Document Format (Libera dokumenta strukturo)
La Open Document Format estas libera, malfermita XML-bazita normo por la strukturo de dosieroj. OpenOffice.org kaj KOffice ambaŭ uzas tiun tipon defaŭlte. Oni distrumpetis ĝin kiel la savant(il)on de la arkivejoj; kaj kelkaj registaroj jam decidis adopti la Open Document tipon. Eble vi renkontis la dosieran finaĵon .odt (Open Document-teksto), ĉe la fino de tekstaj dokumentoj. La populareco instigis la plejmulton de provizantoj de enretaj oficaj aplikaĵoj inkluzivi subtenon por Open Document; ekz. Google Docs oferas subtenon.
Office Open XML
Jen, la alveno de Microsoft Office 2007. La nova aplikaĵaro uzas Office Open XML, kiu estas supozeble libera, supozeble malfermita normo por dosieraj strukturoj. La origino de ĉi tiu normo estis en la ĉambroj de Microsoft, tamen Microsoft transdonis la normon al Ecma, kiu estas internacia organizaĵo por la disvolviĝo de normoj. Se vi vidas la finaĵon .docx en nomo de tekstdokumento, oni produktis tiun dokumenton per Office 2007, laŭ la XML-strukturo.
Ĉu du mortbatoj kontraŭ Open Document Format?
Ĉu Microsoft liveris du mortbatojn al Open Document Format, pere de malfermiĝo de la malnovaj duumaj specifoj, kombinita kun la uzo de libera dosiera strukturo en la nova Office 2007, firmigante la daŭran uzon de Microsoft varoj fare de pacigaj klientoj?
Hu -- kia longa frazo! Mi jam ne volas tajpi. Nu, la duumaj specifoj estas tre malsimplaj kaj longaj; mi legas ke la reuzo de la kodo estas giganta klopodo. Eĉ se oni sukcesas, oni ankoraŭ devas plenkredi je la Microsoft Open Specification Promise (Microsoft-promeso). Kaj la akcepto de la Office Open XML postulas fidon al la privata organizaĵo Ecma. (Mi ne havas opinion pri Ecma; ĉu bone, ĉu malbone)
Eble, la vasta akcepto kaj uzo de Open Document Format falas en danĝero; eble ne. Tio estas nepra rezulto de konkurado. Alia rezulto, pli feliĉa, estas la malfermiĝo de la monopolo Microsoft. La efektiva konkurado de libera programaro kaŭzis realajn ŝanĝojn en la konduto de la titano.

Send a message
Search for members
Roland Platteau says:
Cindy Mckeepro says:
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ says:
Tie oni povas transŝanĝi ion ajn en ion ajn. Mi klopodas neniam malfermi .doc-aĵojn en mia OpenOffice.
Cindy Mckeepro replies:
Ŝajne, la grandaj organizaĵoj ne volas konverti la dokumentojn; estus tro temporaba kaj multekosta. Kaj iuj elementoj ne aspektas perfekte post la konvertiĝo. Sed, laŭ mi, OpenOffice 'divenis' la kodon de Microsoft Office tre bone; mi spertas nur etajn problemojn, kutime pri kalkultabeloj.
Cindy Mckeepro says:
La subteno por ODF estos en Service Pack 2 por Office 2007, atendata en la unua duono de 2008.
Olivier replies:
Dankon por verki ĝin.
Mi legis pri tiu temo en la franca fama ttt-ejo LinuxFr.org, kies artikolo nomiĝas « Ĉu Microsoft malfermos Office por novaj dokumentotipoj? » :
La firmaego de fermita programaro anoncis la 22-an de majo ke ĝi aldonos en la aro Microsoft Office la indiĝenan subtenon de kelkaj rivalaj dokumenttipoj kaj emigos sin pli en la procezo de normigo.
La unua ŝanĝo alvenos kun la Service Pack 2 de Microsoft Office 2007, antaŭvidata por la komenco de 2009, kaj estos enigata rekte en la estonta ĉefa versio de Microsoft Office, antaŭnomata aktuale per la kodonomo Microsoft Office 14. Estis anoncitaj la indiĝena subteno de malfermitaj dokumenttipoj Open Document Format (ODF) 1.1 kaj Portable Document Format (PDF) 1.5 kaj PDF/A, kaj ankaŭ de la poseda XML Paper Specification (XPS). Tiuj dokumenttipoj estos traktataj kiel tipoj de « unua rango » depost Microsoft Office 2007, kaj povos esti agordataj kiel defaŭltaj en la koncernaj aplikaĵoj Microsoft Office.
Krome, Microsoft promesis iĝi pli aktiva en la organizoj de normigo kaj laborgrupo pri la dokumenttipoj koncernaj, interalie OASIS, origino de ODF.
Cindy Mckeepro replies: