Rapida respondo al Onklo
Kara Onklo, la ligilo kiun vi montris al mi malaperis, sed mi trovis aliajn:
Mi trovis 'Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia':
pagesperso-orange.fr/infolangues/Zamenhof/ESENCO/antauparolo.htm
kaj trovis pdf-dokumenton por 'Deklaracio pri homaranismo'
Trovis 'Paroladoj' ĉe:
www.steloj.de/esperanto/paroloj
kaj
PDF
--------------
Mi ankoraŭ legas. Mi emas uzi tre precizajn terminojn dum mi tradukas komputilajn programojn, sed rigardu la vortojn de Zamenhof: "Ni ne devas peni, ke nia lingvo estu tro preciza, ĉar tiam ni nin mem nur katenus."
Tio frazo haltigis min! Mi ne estas certa pri la komputilaj terminoj kiujn mi elpensas.
Mi volas uzi jam ekzistantajn vortojn kiam eble, kaj scias ke mi povas esti fleksebla pri kunmetadoj kaj ankaŭ la elekto de apartaj vortoj por esprimi terminon.
Jen alia citaĵo: "Kunmetado de vortoj estas karaktera eco de la lingvo germana, kaj al tiu ĉi lingvo ĝi efektive donas grandan riĉecon de formoj; sed en nia lingvo la vortoj pleje estas pli naturaj kaj pli bonsonaj se ili estas ne kunligataj, sed uzataj aparte".
Do, mi legas malrapide, pensante pri tio, kion mi faras dum mi legas.

Send a message
Search for members
Onklo says:
Thierry Salomon says:
www.esenco.inf.hu
Cindy Mckeepro replies:
Onklo says:
Cindy Mckeepro replies:
Ankaŭ ekzistas pdf-dokumento: www.luin.se/inko/109-7.pdf
Olivier says:
Ĝi estas vere interesa por paroli pri la lingvo.
Mi neniam scias kiel prezenti ĝin, almenaŭ la enkonduko donas kelkajn ĉefajn ideojn.