Cindy Mckee Published on March 31, 2008
by Cindy Mckeepro

Cindy Mckee's blog

Browse posts
Al Onklo pri Zamenhof
Posted on April 16, 2008
6 comments (latest 20 months ago)
La beno
Posted on April 10, 2008
5 comments (latest 20 months ago)
Mia fratino - akcidento
Posted on April 8, 2008
7 comments (latest 20 months ago)
Helpo funkcias! :-)
Posted on April 5, 2008
2 comments (latest 20 months ago)
Esperantigita WordPress 2.5
7 comments (latest 20 months ago)
La Esperanto de komputiloj
Posted on March 15, 2008
15 comments (latest 21 months ago)
Mia peto, belega respondo - kia ĝojo!
Posted on March 8, 2008
6 comments (latest 16 months ago)
Spritaj komentoj en malnovaj blogeroj
Posted on March 5, 2008
5 comments (latest 21 months ago)
Mi luktas kompreni la movadon
Posted on February 13, 2008
43 comments (latest 20 months ago)

Keyword tags

Tradukado
libera programaro

More information

This post is public
Attribution + share Alike
  1. Read 694 times

Esperantigita WordPress 2.5

Monday March 31, 2008 at 03:45PM

D: WordPress -- kio estas WordPress?
R: WordPress estas bonega blog-sistemo kiu ankaŭ povas funkcii kiel simpla enhav-mastruma sistemo. Komunumo de programistoj kontribuas kromprogramojn kiuj aldonas novajn eblojn. Do, vi povas elŝuti kaj instali la bazan sistemon kaj tuj publikigi blog-afiŝojn / artikolojn, aŭ vi povas elekti instali kromprogramojn -- ekz. vi povus fariĝi aŭkciejo, pere de la aŭkcia kromprogramo.


Eta teamo de Bertilo Wennergren kaj mi tradukas la novan version de WordPress. La oficiala eldono de WordPress 2.5 okazis neatendite rapide, do Bertilo laboris multe dum la semajnfino por prepari testoversion de la tradukado! Jen: bertilow.com/komputo/WordPress_2.5_Esperanto_0.1.zip

Notu ke li nomis la Esperantigan version '0.1'
ĈAR ni ankoraŭ devas kontrollegi kaj trovi dosierojn kiuj ne utiligas la tradukosistemon. Strange, ja ekzistas partoj kiuj eĉ ne penas anstataŭigi la anglan per tio, kio estas en la tradukdosiero!

La provejo estas ĉe: bertilow.com/div/esperanta_wordpress

 

ps. Ĉu mi povus plendi iomete? Ni uzas la SVN-deponejon: svn.automattic.com/wordpress-i18n/eo
sed mi ne rajtas enmeti ŝangojn, malgraŭ ke la respondeculo ja donis al mi la rajton! (li diras)
Rigardu, mi petas:
cindio@cindyNet:~/wordpressSVN/eo/branches/laboro-2.5/$ svn ci -m 'stilfolio de techicon'
Authentication realm: <http://svn.automattic.com:80> Automattic Subversion - Use WordPress.org Username
Password for 'cindio':
Authentication realm: <http://svn.automattic.com:80> Automattic Subversion - Use WordPress.org Username
Username: Cindio
Password for 'Cindio':
Authentication realm: <http://svn.automattic.com:80> Automattic Subversion - Use WordPress.org Username
Username: Cindio
Password for 'Cindio':
svn: Commit failed (details follow):
svn: MKACTIVITY of '/wordpress-i18n/!svn/act/09b13dcb-cb77-43ab-8f8f-a39c33f35433': authorization failed (svn.automattic.com)
cindio@cindyNet:~/wordpressSVN/eo/branches/laboro-2.5/$
------------
Mi ŝanĝis mian pasvorton, (al la sama), mi provis uzantonomojn 'Cindio', 'cindio', mian retpoŝtadreson, mian uzantidentigilon, mi denove elprenis laborkopion, mi eĉ provis alilokiĝi al 'https', mi malfermis pordojn.
Mi ankoraŭ ne staris sur mia kapo....sed volonte faros tion.
Ĉu iu povus helpi?? -- Jes, kaj mi kaj Bertilo repetis la rajton, klarigante ke mi ne havas skribpermeson.

pps. Jes, mi scipovas SVN. Mi uzas SVN en aliaj projektoj senprobleme.

 

7 Comments / add your comment?

Olivier says:
Tiu reta programaro ŝajnas bone en si mem, kaj la tradukado ankaŭ laŭ kion mi vidis.

Post Joomla, Drupal, Ipernity, kio haltos vin ?
Posted 20 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Ho, mi ne helpis pri la traduko de Drupal. Kaj vi, kiel vi progresas pri Enlightenment?
Posted 20 months ago. ( permalink )
Olivier replies:
En februaro, mi tradukis la .desktop dosierojn de la moduloj/kromaĵojn. Nur mankas cento da tradukoj.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Mi volonte provlegos ilin, Olivier.
Posted 20 months ago. ( permalink / translate )
Imre Szabo says:
Kara, ĉu permesate aperigi la artikolon en la hungara korespondlisto?
Posted 20 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Vi ne bezonas peti. :) Jes ja!
Kaj por aliaj... miaj artikoloj estas liberaj.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Mi eltrovis mian eraron pri manko de skribpermeso ĉe la svn-deponejo. Mi devis registriĝi ĉe la FORUMO! wordpress.org/support
support?????
Sed ŝajne, tio estas ĉefa regiono de wordpress.org kaj mi registriĝis en subregiono 'codex'.
(codex evidente uzas malsaman datumbazon de uzantoj) ?
Ho, miaj vangoj ruĝiĝas!
Posted 20 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svensk ny | More...