"Linukso - la Esperanto de komputiloj
Esperanto - la Linukso de lingvoj" -Tim Morley ->Vilhelmo Lutermano
Tim Morley inspiris ĉi tiun artikolon:
Windows-uzantoj: Ĉu vi scias pri Linux -- Esperante Linukso? Linukso estas alia operaciumo - tio estas, ĝi funkciigas la komputilon, plene anstataŭigante Windows (Vindozon Esperante). Kiom multe ĝi kostas? Nenion. Linukso estas tute senpaga. Sed, kion vi diras -- La penso pri anstataŭigi Vindozon timigas vin? Bone! Vi ne devas. Miraklo ekzistas. Linukso povas regi vian komputilon rekte de lumdisko. Jes! Vi enmetas la KD-on, reŝargas la komputilon, kaj Linukso komencas kontroli la aparataron, ŝargi taŭgajn pelilojn, ktp, ktp. Fine, vi rigardas belan labortablon kiu eble montras vian Vindozan diskon en dosierujon kiun vi povas foliumi. Sed atendu! Ne ekzistas nur unu labortablon. Vi havas plurajn virtualajn labortablojn en Linukso.
Pri tio: Serĉu etajn skatolojn en via taskostrio kaj alklaku la apartajn skatolojn. Se vi havas malfermitan aplikaĵon en la unua labortablo kaj alklakas la apudan skatolon, vi iras al alia virtuala labortablo kiu ne enhavas tiun aplikaĵon.
Kiam vi finas la linuksan seancon, nur malŝaltu vian komputilon (memoru pri demeti la lumdiskon). Nenio en via komputilo estis ŝanĝita. Vindozo ankoraŭ estas tie. Nun ke vi vidis Linukson, kial ĝi estas nomata la Esperanto de komputiloj? Ne ĉar ĝi estas senpaga, kvankam tio estas kialo festi! Ne -- estas pro la alia libereco. Linukso estas malfermkoda. Ĉiu persono en la mondo rajtas legi la kodon. Ne nur legi - ĉiu ajn rajtas ŝanĝi la kodon laŭbezone. La kodo apartenas al neniu. La kodo apartenas al ĉiu. Linukso apartenas al vi -- ĉu vi volas uzi unu lumdiskon por instali Linukson en 100 komputilojn? Ĉu 1000 komputilojn? Ek al!
Neniu havas pli da rajtoj ol alia; neniu ĝuas avantaĝon super alia. Linukso egaligas ĉiun komputilan uzanton. Kaj kiam vi instalas Linukson vi ĝuas bonegan flankefikon. Vi nun estas la posedanto de via propra komputilo. Antaŭe ĝi estis la posedaĵo de Mikrosofto kaj tio kion ĝi faris vere estis mistero al vi - vi ne rajtis legi la kodon, vi ne havis ideon pri tio kion via komputilo faris.
Utilaj faktoj:
Por
1. Linukso estas pli stabila kaj utiligas malnovajn komputilojn bele.
2. Vi povas dividi vian fiksitan diskon kaj instali Linukson en apartan subdiskon. Alivorte, vi povas havi ambaŭ. ![]()
3. La programistoj kiuj laboras pri Linukso laboras pro amo, kaj verŝajne tio kaŭzas sindonan, senĉesan laboron. Linuksaj distribuoj estas ĝisdatigitaj tre ofte.
4. Kiam vi elektas kaj instalas linuksan distribuon, vi ankaŭ ricevas veran amason de liberaj programoj kune kun la operaciumo: tekstredaktiloj, retumiloj, muziklegiloj, k.s.
Kontraŭ
1. Iuj produktintoj de presiloj, sonkartoj, ktp, ne produktas pelilojn kiuj funkcias en Linukso. Do eble via presilo ne funkcius.
2. Se vi ludas videajn ludojn, restu kun Vindozo por tio. Linukso ne havas bonegajn ludojn.
3. Se vi laboras pri filmoj, mi aŭdas ke Vindozo kaj Mac OSX havas pli bonajn programojn por tio.
Du ekzemploj:
Multaj distribuoj:
Send a message
Search for members
David S pro says:
Mi tute konsentas kun vi. Mi uzis multajn distrojn kaj provas novajn. Nun mi uzas Debian GNU/Linukson kaj mi estas tre kontenta.
David S edited this comment 7 weeks ago.
Paŭl Peeraerts pro says:
Olivier says:
Sed mi pensas ke grandparte ĉi tie vi prelegas por konvinkitoj.
Ĉu linuksaj malemuloj ĉeestas ?
Bedaŭrinde oficeje estas tute alia afero.
Cindy Mckee pro says:
Alia iper-familiano volis komenci Unikso-grupon por linuksuloj kaj MAC-uloj (?), kion vi opinias?
Mi sendos al ŝi mesaĝon, eble ŝi jam fondis tiun grupon.
Paŭl Peeraerts pro replies:
Cindy Mckee pro replies:
Ups. Estus por iu ajn Uniksulo. Eble iu kiu uzas Sun Solaris aliĝos kaj mi povas inundi tiun personon per demandoj! :)
Olivier replies:
Kiel uniksemulo, mi ne satas duobligon sed kial ne kreo de nova grupo ĉi tie.
Cindy Mckee pro replies:
Mi neniam volus anstataŭigi tiun grupon! Mi devus propagandi Liberaprogramaron. Fakte, mi intencas skribi pri libera programaro kaj nia grupo de Esperantistoj kiuj partoprenas en libera programaro.
Mi parolos kun Joan, kiu volis krei la ipernity-grupo, kaj ni diskutos.
Olivier replies:
Tiel oni povus pli facile konvinki la kelkajn ulojn kiuj ne aŭdis pri ili.
Olivier says:
Cindy Mckee pro replies:
Denizo nun preparas liston de tradukindaj programoj, laŭ prioritato. Mi petos lin sendi al vi la ligilon al tiu 'Google Doc'.
---
Mi skribis leteron al Joan.
Sammy says:
Cindy Mckee pro replies:
ulo38 says:
plie, iu enmetis en komputilo la manieron skribi la ĉapelitajn literojn per ŝanĝo de virtuala klavaro. kaj vi?? kiel vi faras???
ĝis cindi!! smak!smak!
Cindy Mckee pro replies:
Mi uzas skripton kiu ŝargiĝas aŭtomate, kaj ŝanĝas la F-1 tra F-12 klavojn al la ĉapelitajn literojn.
Tiu skripto uzas la xmodmap-utilaĵon.
Sed ekzistas klavmapoj por Linukso ankaŭ, kiel vi uzas. Mi ne ŝatas klavmapojn; ili konfuzas min.
Ho, mi DEVAS havi mian propran komputilon. Ne povus vivi sen mia komputilo.