Interesa libro kiu traktas ne nur produktmanieron laŭ la spirito de libera programaro, sed ankaŭ tutan vivstilon.


Jen, mi legas sekvan alineon:


"Se la naskiĝo de transnaciaj identecoj daŭras kaj kunfluas en la ĝeneralan soron de la samtavolana produktomaniero, tio transnacia povigos tion lokan per identecaj komunumoj kiuj bone povos krei «kontinuaĵojn de liberecoj kaj bonstato» super la heredaĵoj de malegalaj niveloj de disvolvo kaj malkomponiĝantaj naciaj ŝtatoj. Fileoj probable estos vektoroj de komunikado, komerco kaj transnaciĝado de la civitaneco. Samtavolana produktadomaniero ne rifuzas tutmondiĝon, sed redifinas ĝin el la komunumaj kaj lokaj niveloj."


Esperantistoj ne estas amantoj de tradicio. Multaj el ni estas en la avangardo de niaj respektivaj socioj. Do, la elekto de Esperanto kiel laborlingvo de tiu libera komunumo estas komprenebla. Mi komprenas ankaŭ, samkiel la aŭtoroj, ke la nuntempo estas tempo de nova epoko. Epokfarado. Sed mi timas ke multaj ne kapablos kompreni la konceptojn, pro la tradicia edukado en striktaj hierarkiaj socioj.
Kiel Claude Piron rimarkis pri (iu): "Pli probable, li (Waringhien) estas kaptita en socihistoria kontraŭfluo. La juĝista kaj preskriba tono de multaj eroj en PIV kaj PAG apartenas al la sama tendenco: bezono, ke rilatoj okazu inter superuloj kaj malsuperuloj. Alitipa rilatado estas neimagebla por kelkaj homoj, kies menso strukturiĝis en juĝa, aŭtoritata etoso. Kaj, se kredi la priskribojn, kiujn mi ofte aŭdis, pasi tra francaj lernejoj kaj universitatoj estas submeti sin al tiom da ekzemploj pri la ĉioscia, juĝpova instruisto, ke ne estus home rezisti la influon de tiuj kondutmodeloj, kiam oni mem profesoriĝas."


Tiu bezono, ke rilatoj okazu inter superuloj kaj malsuperuloj, ekzistas en pli da socioj ol nur tiu de Francio, kompreneble.
Samtavolaj strukturoj al interrilatado, al produktado, al komunikado...Ĉu eĉ imageblaj al la plimulto, instruita pri rango kaj klaso ekde infanaĝo?


noto: rapida skribaĵo pri penso dum mi legas libron -- mi ankoraŭ ne finlegis. Bonvole aldonu viajn pensojn.