Hieraŭ mi respondis al hajko pri la bando Beatles per mia propra, kiun mi devenigis el Beatles-kanto. Mi volas nomi tion pastiĉo. En PIV estas neniu mencio en la difino de 'pastiĉo' pri 'ridiga' aŭ 'ŝerca'. Do, la dezirata vorto, ĉu? Sed en ReVo, la difino de pastiĉo tamen, enhavas 'ŝerca'. :( Nu, kial? 'Parodio' kaj 'travestio' ambaŭ kovras tiun difinon - ridigan imiton de verko.
Mi volas scii la vorton por serioza kaj malkaŝa imito de verko.
Jes, eĉ kiam mi partoprenas ludeme en ipernitia grupo, mi volas uzi ĝustan vorton.
Jes, eĉ kiam mi partoprenas ludeme en ipernitia grupo, mi volas uzi ĝustan vorton.
Mi uzis vortojn kaj bildojn de la kanto Across The Universe:
Vortoj forglitas
trans la kosmo, strifluoj,
sinuaj pasoj.
Neniam io ŝanĝos
mian mondon, neniam.
Pensoj vagadas,
nur malkvietaj ventoj
tra vitra kosmo.
Neniam io ŝanĝos
mian mondon, neniam.
Lumaj frakasoj,
mil okuloj antaŭ mi
vokas al kosmo.
Mil sunoj tie,
senmortaj amoj tie
vokas al kosmo.
Neniam io ŝanĝos
mian mondon, neniam.
aŭ
Cindy McKee has replied to TjeriKvodlibeto estos bona vorto kiam mi volas krei mikspoton el diversaj fontoj. -- Bone do, mi havas provizon de vortoj kiam mi volas NE-plagiati! ;) hihi
Cindy McKee has replied to Helena TylipskaFakte, tiuj striktaj leĝoj, kiuj celas protekti la rajtojn al posedo de propraj verkoj/produktaĵoj, estingas iun kreemon bazita sur ideo de alia.
P.S. Tre belaj estas la versoj!
Ret-vortaro:
pastiĉo Verko, en kiu oni ŝerce imitas la manieron kaj stilon de fama artisto.
PIV:
pastiĉ/o ♧ Stilekzerco, en kiu oni penas malkaŝe imiti la manieron de fama verkisto aŭ muzikisto. ☞ parodio, plagiato.
Cindy McKee has replied to AnniesperaSed klare al mi, 'parodio', 'travestio' kaj 'pastiĉo' ne ĉiuj traktu ŝercan imiton, dum estas neniu vorto por serioza omaĝa formo de imito, aŭ serioza transmeto de verko en propran -- nu, eble derivaĵo aŭ devenigaĵo.
Sign-in to post a comment.