Lastatempe mi strebas kompreni la ritmon kaj strukturon de poemoj. (Mi estas membro de la Poemoj-grupo: www.ipernity.com/group/poemoj)
Hieraŭ nokte mi skribis:
Mi rigardas la amikojn
amuzante kaj malamas
nokto falas malvarmumas
mi, en menso sternas pensojn
rampas suno lumas homo
mi malsatas mi soifas
ŝoko falas mankon trafas
mi senhejma mi fantomo
mia vojo al la vero
nun obvia la problemo
mi, la solvo sen dilemo
mi malmemo malapero
Mi invitas vin aliĝi kaj afiŝi viajn poemojn. La poetoj tie estas tre afablaj kaj ĝentilaj.
Ili neniam mokus vin, ili nur helpos kaj gvidos, kaj ŝajne ĝuos viajn penojn.
Send a message
Search for members
Cindy Mckee pro says:
Mi uzis la radikon 'am' multe. Amikojn, amuzante, rampas..
Kaj la prefikson mal-
Dum mi skribis, mi pensis ke la manko de amo kondukis al la mala de amo.
Ne ekzistas vakuo ene de ni longtempe, ĉu ne? Post iom da tempo, ia sento plenigos tiun spacon; tiun vakuon.
Mi uzis la vorton 'mi' tra la poemo -- certe tiu persono pensis pri si mem senĉese; estas nature. Sed tiu fiksa, malsana stato de la menso (ne estas mense sana pensi pri vi mem senĉese) kondukis al la decido pri sinmortigo.
Mi esperas ke tio helpis vin! -Cindy