Iam estis verda besto (ni nomu lin Akvomelono). La besto estis tre malfeliĉa. Kial? Ĉar li havis la kapablon esprimi la pensojn de la homaro. Ne nur, sed uzante plejeble malmultajn morfemojn (pardonon, vorterojn).
Malfeliĉa tamen, pro la blanka besto. Tiu blanka besto apartenis al la plej venkavida estulo en la tuttuta historio, kiu konkeris landon post lando, ĉu per milito, ĉu per komerco, ĉu per aĉa sed evidente alloga kulturo.
(flanke, la venkavida estulo estis ruĝa, blanka kaj blua, sed kiel mi diris, tio estas flanka)
Sed ĉiuj homoj ŝafe turnis sin al la blanka diablo de la diablo, lasante lin esprimi ĉiun penson, aparte la komercocelajn pensojn.
Por aldoni insulton al vundo, kiam homo ja permesis la verdan beston esprimi penson, tiu homo petis novan slangaĵon 'mojosa' por reprezenti la plej malaĉan kaj ŝikan blankan vorton.
Akvomelono ne komprenis kial homoj kondutis tiel hontinde. Ĉu ili ne kapablis vidi la imperiismecon de tiu blanka besto? (besto ne falas malproksimen de la posedanto...ummmm, tiel majstro, kiel besto). Ĉu ili ne rimarkis, ke kiam ili petis la vortigon de la paco, ke la blanka besto aranĝis sin en vorton peace. ?! Ĉiu kiu konas historion scias ke la blanka vorto peace signifas militon.
Indiferente al kiu petas la vorton.
La lingvo gravas, ne la parolantoj!!!
La verda besto decidis ke la blanka besto devos esti detruita.
Jes, leganto, Akvomelono flankenmetis la vorton paco. Li aranĝis sin en la blankan vorton P E A C E kaj iris batali la blankan diablon de la diablo. Survoje, stranga afero: homoj admire salutis, mansvinge kompreneble. La korpa lingvo signis admiron.
Ne estis unufoja fenomeno. Ĉiu homo sur la vojo reagis same. La verda besto regis la korpan lingvon, do konfuzo ekregis en li. Ĉu ili ne vidas la vorton peace? Ĉu ili do, ne komprenas ke mi iras militi? Estas la blanka vorto, estas la blanka vorto!! Imperiisma, do! Militema, do! Mi estas tiu, kiu neniam militas...