Joomla 1.5 stabila eldono estas havebla: Joomla 1.5-pakaĵoj Bedaŭrinde, post la instalo oni vidas retejon en angla, malgraŭ la elekto de alia lingvo ĉe la komenco de la instalo. ![]()
Tiu elekto gvidas vin tra la instalo tiulingve. Vi devas mane instali la lingvajn pakaĵojn. vidu la artikolon ĉe Esencoj por instrukcioj.
Kaj ankaŭ la ekzemplaj datumoj estas nur anglaj portempe. En estonta eldono skripto ŝargos vian lingvan elekton aŭtomate, kaj la menuoj kaj ekzemplaj artikoloj estos en via lingvo (se la tradukantoj tradukis ilin), se vi elektis instali ekzemplajn datumojn. Vi povas rigardi mian provejon se vi volas legi la Esperantigitajn menuerojn kaj artikolojn. Mi ankoraŭ ne finas la artikolojn, kaj komentoj estas bonvenaj!
Kion mi povas diri? Joomla 1.5 progresos, estos 'punktaj' versioj kiuj enhavos la plibonigojn!
Send a message
Search for members
Olivier says:
mi legas tiun artikolon : cindymckee.com/provejo/index.php?option=com_content&view=article&id=19:joomla-superrigardo&catid=29:la-ems&Itemid=27 kaj mi pensas ke mi « pruntos » kelkajn frazojn por unu el miaj programoj.
En ĉiuj paĝoj, ĉe la malsupro pli precize, ĉeestas problemoj kun la ligiloj.
Tie cindymckee.com/provejo/index.php?option=com_weblinks&view=category&id=2%3Ajoomla-apartaj-ligiloj&Itemid=48
estas tajperaro : La datumbazo kiun Joomla! uuzas
la validilo de W3C indikas kelkajn erarojn, sed tio de devas dependi de la tradukado.
Olivier edited this comment 8 months ago.
Cindy Mckee pro replies: