Cindy Mckee Published on January 14, 2008
by Cindy Mckeepro

Cindy Mckee's blog

Browse posts
Ĉu ni traduku 'Esperanto en la interreto'?
Posted on January 30, 2008
4 comments (latest 22 months ago)
Provpoemo
Posted on January 27, 2008
1 comment (latest 22 months ago)
Nova tiparo de Barijo - Goudy Bookletter
Posted on January 24, 2008
1 comment (latest 22 months ago)
Joomla 1.5 stabila eldono
Posted on January 22, 2008
2 comments (latest 22 months ago)
Mia novbela patrino
14 comments (latest 22 months ago)
Statistikaĵoj de Joomla kaj Drupal (por tradukantoj)
Posted on January 9, 2008
2 comments (latest 22 months ago)
Puŝmataha -- Respondo al Tekumse
Posted on January 7, 2008
1 comment (latest 22 months ago)
Kranio krevis pro KDE
Posted on December 31, 2007
3 comments (latest 22 months ago)
Esencoj
Posted on December 28, 2007

More information

This post is public
Attribution + share Alike
  1. Read 1 585 times

Mia novbela patrino

Monday January 14, 2008 at 04:02PM

Mia bela patrino ĉiam estis iom egiosma. Ŝi pensis pri ŝi mem unue, antaŭ ol ŝi pensis pri iu alia. Ĝis lastatempe. Nun ke ŝi estas maljuna kaj sola, ŝi fariĝis religia kaj estas nun bonfaranto.
Ŝi aliĝis al grupo kiu helpas virinojn kiuj havas drogmanion, sed nun volas reveni al bona vivo. Tiu grupo, Novaj Komencoj, helpas ilin trovi laboron, domon, kaj reakiri la infanojn. Antaŭ nelonge la patrino ankaŭ volontulis helpi flegi la mortantojn.
Mi kredas ke eble ŝi volas pekliberiĝi ŝin. Antaŭ jaro aŭ du, ŝi petis pardonon de mi pro aferoj kiujn ŝi permesis okazi dum mi estis infano. Portempe mi malproksimigis min de ŝi (dum jaroj, fakte).
Patrino ĉiam havas dolĉan personecon; kiam ŝi ridetas, la vizaĝo brilas kiel la suno. Ne nur la okuloj, eĉ la haŭto de la vizaĝo ŝajnas brili.

patrino
patrino

Nuntempe, ŝia belo estas ankaŭ interna, ne nur ekstera.
Ŝi ricevis Kristnaskan donacon de $50. Ŝi altelefonis min kaj diris, "Cindy, Dio instruis min doni tiun monon al Brandi."
Brandi estas unu el tiuj virinoj kiujn Novaj Komencoj helpas.
"Do, mi promenis al ŝia domo kaj transdonis la monon. Brandi ploris, ŝi diris ke ŝi perdis la laboron kaj ili ne havis monon. Mi turnis min kaj ekpromenis. Brandi kriis, 'Mi amas vin!' Mi kriis al ŝi, 'Mi amas vin ankaŭ, Brandi!' Ho, Cindy, mi estas tiel feliĉa! Mi volis aĵojn per tiu mono, sed Brandi bezonas aĵojn!"
Mi ploris, mi ridis, mi fieris. Ni diris, "Mi amas vin", unu al la alia, kaj mi adiaŭis pensante pri la ŝanĝo en mia patrino.
Mi konfesas, mi ankoraŭ havas dubojn pri ŝia prudento; miaopinie oni ne donas monon al eksmaniulo, oni aĉetas necesaĵojn, kaj donas ilin. Mi vigle esperas ke Brandi ne aĉetas drogojn.
Kaj mi havas dubojn pri la nova ideo; la laboro pere de hospico.
Ŝi devos rigardi la morton de la paciento. Ĉu povas ŝi elteni tion?
Mi ĉagreniĝas, mi dubas, mi fieras. Kia mikso!
 

 

14 Comments / add your comment?

Dorina says:
Belaj sentoj, Cindy, rakontitaj simple, kompreneble!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Mi haltis kaj nur staras kortuŝita.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Ĉu vi opinias ke mi devus publikigi ĉi tiun artikolon? Nun estas alirebla nur al miaj amikoj.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro says:
Tre bela teksto, Cindy! Jes, kial ne malfermi ĝin al ĉiuj?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Odamir says:
Tre kortusxita artikolo, plena da emocioj!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Lumina says:
vizajxo de via patrino, cindy , kiel sia koro aspektas bele! Kredu vian patrino, cindy, kaj ankoraux fieru al sxi :-)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Jes, Lumina, mi tre fieras. Mi volas kredi ke ŝi scias tion, kion ŝi faras. Kaj pri Brandi, verŝajne ŝi ja scias pli bone ol mi. Tiu virino nun ŝanĝas la vivon!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Martin Ponce says:
Homoj estas tre malsimplaj. Ne sciante kion li bezonas, sercxas nur kion li deziras.
= Smoke and mirrors. =
Posted 22 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Jes, kara Martin. Tio estas ĝuste miaj pensoj. Mi spertas la fumon kaj spegulojn tro, tro ofte.
Vi konas min tre bone.
Mi ĝojas ke vi fine aliĝis :)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Kara Cindy, ankaux al mi placxas via rakonto pri via patrino. Jen kelkaj lokoj gramatike
(eble, se mi bone komprenas vian intencon) korektindaj:

pensis pri si mem
Mia bela patrino ĉiam estis iom egiosma. Ŝi pensis pri ŝi mem unue, antaŭ ol ŝi pensis pri iu alia. Ĝis lastatempe


pekliberigi sin.
Mi kredas ke eble ŝi volas pekliberiĝi ŝin. Antaŭ jaro aŭ du, ŝi petis pardonon de mi pro aferoj kiujn ŝi permesis okazi dum mi estis infano. Portempe mi malproksimigis min de ŝi (dum jaroj, fakte).

de cxiam havas
(au: cxiam havis au:
. (aux: cxiam havis kaj plu havas) dolcxan persnecon;
Patrino ĉiam havas dolĉan personecon; kiam ŝi ridetas, la vizaĝo brilas kiel la suno. Ne nur la okuloj, eĉ la haŭto de la vizaĝo ŝajnas brili.



?? konsilis al mi (instrukciis min, ordonis al mi) doni
Ŝi ricevis Kristnaskan donacon de $50. Ŝi altelefonis min kaj diris, "Cindy, Dio instruis min doni tiun monon al Brandi."

Brandi estas unu el tiuj virinoj kiujn Novaj Komencoj helpas.
"Do, mi promenis al ŝia domo kaj transdonis la monon. Brandi ploris, ŝi diris ke ŝi perdis la

kaj ili ne havas monon.
laboron kaj ili ne havis monon. Mi turnis min kaj ekpromenis. Brandi kriis, 'Mi amas vin!' Mi kriis al ŝi, 'Mi amas vin ankaŭ, Brandi!' Ho, Cindy, mi estas tiel feliĉa! Mi volis aĵojn per tiu mono, sed Brandi bezonas aĵojn!"

Povas okazi, ke mi iom miskomprenas kaj do miskorektas aferojn. En la korektitaj lokoj
mi pensis vin iom influita de la angla lingvo, pardonu min, se mi eraras.

Amike

Blazio
Posted 22 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 22 months ago.
Cindy Mckeepro replies:
Dankon Blazio! Pri la 'si' anstataŭ 'ŝi', mi ne komprenas, ĉar estas nur unu persono en la frazo. La leganto ne povus konfuzi la subjekton de la pronomo. Ĉu ne? Bonvolu respondi, ĉar mi volas konsilon.
Mi uzis 'ĝ'! en pekliberigi! Ho, dankon.
Ĉiam -- jes, vi pravas! Angla tre influas min.
"Dio instruis min" -- :( Vi pravas. Mi uzos 'instrukcii' de nun.
Blazio, mi volas danki vin denove. Kutime, mi ne ricevas konsilon, kaj mi ne rimarkas miajn erarojn. Kiel mi povas plibonigi mian Esperanton se neniu avertas min pri miaj eraroj?
Hodiaŭ mi lernis ion, dank' al vi.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Se objekto (au io simila) indikas la saman personon, kiun la subjekto, oni uzas *si(n).

Sxi pensis pri si - La patrino.... pri la patrino.
Sxi pensis pri sxi - La patrino ???...... eble pri la filino au amikino. (Oni "sercxas" du apartajn personojn... nu jes, la kunteksto enhavas nur unu, vi pravas pri tio...)

Jes, vi pravas, ke praktike oni ne miskomprenas vian frazon, ankau mi divenis vian intencon... Tamen, gxi estas kun *si* pli lau la tradicia normo. Sed mi ne volas trudi tion al vi...

Sxi ,... as ...sxin ---- ino X ...as inon Y
Sxi ....as ... sin ----- ino X ...as inon X
Li ... as sin ----- viro X ..as viron X

ktp.

Same:

Sxi... as... al sxi ----------------. ino X ...as al ino Y
Sxi ...as al si ----------------. ino X ... as al ino X

Eble iam mi esprimas min tro kategorie, atentigu min, se jes.
ankau, se mi esprimas min malklare au tro haste, senzorge..

Amike

Blazio
Posted 22 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Vi pravas. Mi kredis ke ĉar mi uzis 'mem', mi povis uzi 'ŝi'. Sed laŭ PMEG, 'mem' ne estas nur identeca, sed ankaŭ senhelpa. Mi komprenas ke la leganto ankoraŭ povus estis konfuzita. Do, mi uzas 'si' nun. Dankon! De nun, mi estos pli komprenebla! Tio estas mia celo!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Martin Ponce says:
Dankon Cindy.
Mi vidas vin. Mi ĝojas pro tio.
Posted 22 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...