Puŝmataha estis fama Ĉoktaŭa (Choctaw) tribestro, fama pro kaj lia sovaĝeco en batalo kaj lia elokventeco. Sube estas lia respondo al la peto de Tekumse (Tecumseh), la Ŝania (Shawnee) tribestro kiu volis aliĝi kun la britoj kontraŭ Usono en la Milito de 1812. (ligilo al angla teksto: Speech Bank)
Haltu! Tekumse, aŭskultu al mi. Vi venis ĉi tie, kiel vi ofte iris aliloke, kun celo provoki malpacon inter pacaj najbaroj. Nia popolo ne havas nenecesan malakordon kun la blankuloj. Kial? Ĉar ni ne havis estrojn kiuj agitis konflikton por servi siajn egoistajn ambiciojn.
Vi aŭdis min diri ke nia popolo estas paca popolo. La anoj vivtenas sin ne per rabado de la najbaro, sed per honesta laboro. En tiu maniero ili havas nenion komunan kun vi. Mi bone scias vian historion. Vi estas agitisto! Kiam ajn vi eltrovis ke vi ne povis kaŭzi kverelon kun la blankulo, vi agitis konflikton inter malsamaj triboj de via raso.
Ne nur tio! Vi estas monarko, rigida tirano ene de via regno; ĉiu Ŝania viro, virino, kaj infano devas klini sin en cedo al via tiranema volo. La Ĉoktaŭoj1 kaj Ĉikasaŭoj (Chickasaw) ne havas monarkoj. Iliaj tribestroj ne celas la mastradon de iliaj popoloj, male; la servantoj estas ili, elektitaj por servi la volon de la plejmulto. La plejmulto jam esprimis sin pri ĉi tiu afero, kaj decidis kontraŭ via argumento. Tiu decido, sekve, fariĝis leĝo de la Ĉoktaŭoj kaj Ĉikasaŭoj, kaj Puŝmataha certigos ke la volo de la plejmulto, tiel lastatempe esprimita, estas plenumita precizege.
Se, post ĉi tiu decido, iu Ĉoktaŭo estos tiel malsaĝa kiel sekvi vian malprudentan konsilon kaj varbiĝas por batali kontraŭ la usonanoj, kaj pro tio forlasi sian propran popolon kaj kontraŭstari la decidon de sia propra konsilantaro, Puŝmataha zorgos pri la disdono de taŭga puno al li; tio estas morto.
Vi faris vian decidon, vi elektis varbiĝi al la brita militflanko. La usonanoj amikis kun ni kaj ni staros kun ili. Ni provizos al vi sekuran kondukon al la limoj de ĉi tiu Nacio, kiel plene konvenas al la digno de via posteno.
Adiaŭ, Tekumse. Vi vidos Puŝmataha-n neniam plu ĝis ni renkontas unu la alian sur la fatala militvojo.
Esperantigis Cindy McKee
-------------------------------------
1Mi decidis uzi 'Ĉoktaŭo' por tribano. Laŭ dokumento de Edmund Grimley Evans, la vorto por la lingvo estas 'Ĉoktaŭa'.
Send a message
Search for members
Imre Szabo says: