Cindy Mckee Published on December 31, 2007
by Cindy Mckeepro

Cindy Mckee's blog

Browse posts
Joomla 1.5 stabila eldono
Posted on January 22, 2008
2 comments (latest 22 months ago)
Mia novbela patrino
Posted on January 14, 2008
14 comments (latest 22 months ago)
Statistikaĵoj de Joomla kaj Drupal (por tradukantoj)
Posted on January 9, 2008
2 comments (latest 22 months ago)
Puŝmataha -- Respondo al Tekumse
Posted on January 7, 2008
1 comment (latest 22 months ago)
Kranio krevis pro KDE
3 comments (latest 22 months ago)
Esencoj
Posted on December 28, 2007
User-friendly Code
Posted on December 15, 2007
1 comment (latest 23 months ago)
Esperanto estos oficiala lingvo de Joomla 1.5
Posted on December 11, 2007
12 comments (latest 22 months ago)
Nova versio de Paturage-foliumilo
Posted on December 10, 2007

Keyword tags

Linux
KDE
Tradukado

More information

This post is public
Attribution + share Alike
  1. Read 1 359 times

Kranio krevis pro KDE

Monday December 31, 2007 at 11:54AM

Subtitolo: Ni nun bavas kaj amuziĝas pri piedfingroj

 

La nova eldono de KDE, KDE4, lanĉiĝos en la 11a tago de januaro. Kutime, la Esperanto tradukteamo laboras nur en la stabila branĉo, sed lastatempe Oliver Kellogg, Pierre-Marie Pédrot, Axel Rousseau, Stéphane Fillod, kaj mi (kun iom da provlegado kaj konsilo pri vortelektoj de Joop Eggen, Yves Nevelsteen, kaj aliaj) furioze penis pretigi la novajn dosierojn por la nova eldono. Ni estas blindaj kaj duonfrenezaj nun, sed sukcese finis la kernan parton de KDE, kdebase, kiu enhavas pli ol 10 000 liniojn, 5 194 liniojn el 5 844 en kdelibs (komunaj dosieroj -- oftaj frazoj), iuj laboras multe en kdeedu (lernludoj), kaj nun iuj luktas traduki Amarok. Ĉu vi scias ke tiu muzikprogramo enhavas 2 138 liniojn?? kaj ĉi-matene mi vidas ke 1 126 estas tradukitaj. Ktorrent (bittorrent programo) estas tradukita, sed ankoraŭ ne provlegita. Mi bezonas klarigi ke kelkaj malnovaj dosieroj estis kunfanditaj kun la novaj versioj; ekz. ni NE tradukis ĉiujn 10 052 (10 052!! ne estis tiom hieraŭ!!)

en kdebase nur lastatempe. Sed ĉirkaŭ duono, jes!

--------

La sumo de linioj en KDE4: 105 802

Jam Esperantigitaj: 46 329

La nuna humoro de la tradukantoj:

Se vi konas Pierre, bonvolu demandi ĉu li ankoraŭ memoras lian nomon, lian adreson. Mi dubas -- li laboras tiel multe.

 

 

Kio estas la celo de ĉi tiu artikolo? Mi forgesas.

3 Comments / add your comment?

Cindy Mckeepro says:
Bone, bone, en mia frenezeco, mi ne aldonis ligilon al la statistika paĝo pri esencaj dosieroj. Mi vidas ke ili aldonis novan dosieron, kaj novajn liniojn (nur 10 liniojn, sed ŝajne ili intence klopodas frenezigi nin; okazas preskaŭ tage, malgraŭ ordono ĉesi aldoni) al kdebase, do ni tradukos ilin hodiaŭ.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Olivier says:
granda amaso da laboro estas nova eldono de KDE4.

Gratulon kaj kuraĝon al la teamo !

Mi nun legas 44.44% da tradukataj frazoj. Ĉu pliiĝis KDE4 post via artikolo ?

Kiel vi laboras por la tradukado ?
Ĉu vi uzas kbabel/kaider kaj aron da provlegitaj po-dosieroj ?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Estas vere ke nur 44% de KDE estas tradukita. Sed tio temas pri ĉirkaŭ 49 aŭ 50 dosierujoj kiuj enhavas ludojn, programistajn ilojn, oficejan programaron, ......
En kdebase, la kerna parto, ni atingis 100%. En kdelibs, 95.58%. Tio estas 15633 linioj en tiuj du gravaj dosierujoj.
Mi uzas kbabel ĉefe, iomete mi uzas GVim. Mi ŝanĝiĝos al kaider post nelonge. Kbabel uzas katalogon de la antaŭaj tradukitaj .po-dosieroj, kaj mi uzas tion por literumkontrolo, sed uzas la komandon 'grep' por serĉi frazojn en mia laborkopio de la svn-deponejo. Mi ne fidas aŭtomatan tradukilon.
Mi estas tre danka pro la granda laboro de la antaŭaj tradukantoj!!! Mi kredas ke Wolfram Diestel komencis la Esperantan tradukon de KDE, kaj nuntempe ni nur finas lian tradukon.
Posted 22 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...