Mi ĵus ricevis akcepton de Esperanto kiel oficiala lingvo de Joomla 1.5
Tio signifas ke Esperanto estos en la pakaĵo de Joomla 1.5, kaj oni povas elekti Esperanton el falmenuo ĉe la komenco de la instalo, kaj povas legi la instal-paŝojn en Esperanto. La administra interfaco estos en Esperanto, kaj ankaŭ la fasado. La retpoŝto estos en Esperanto. La erarmesaĝoj estos en Esperanto.
------
Vi ne devos instali la Esperantan lingvon aparte, kaj vi ne devos legi la instalajn instrukciojn en alia lingvo.
-------
Ankaŭ, personoj vidos Esperanton en la listo de oficialaj lingvoj de Joomla.
![]()
Mi devas foriri kaj labori!!!
Send a message
Search for members
Paŭl Peeraertspro says:
Cindy Mckeepro says:
kaj
Alesk: www.ipernity.com/home/alesk
helpis fundamenti la tradukadon.
--
Vidita en la lastatempaj aktivecoj de mia konto (?)
Alesk Arpitano replies:
Feo says:
Olivier says:
Kiujn ilojn vi uzis por fari tion ?
Nu teksto-redaktilojn ?
Kaj la vortaron ?
Ĉu vi povas detaligi vian iaman faradon ?
Ĉe Vikipedio oni povas trovi mencion en tiuj paĝoj pri Joomla! kaj Tradukitaj programoj.
Pli kaj pli tiu lasta paĝo pligrandiĝas.
Cindy Mckeepro says:
Jen, ekzemplo:
ALL=Ĉio
CLICK TO SORT THIS COLUMN=Alklaku por ordigi laŭ ĉi tiu kolumno
DESCRIPTION=Priskribo
DISPLAY NUM=Montri #
HITS=Trafoj
LINKS=Ligiloj
NAME=Nomo
NUM=#
PLEASE PROVIDE A VALID URL=Bonvolu entajpi validan retadreson
--------------
Mi uzas simplan tekstredaktilon (Vim kaj Gvim) kiu konservas paĝojn en utf-8 kodoprezento.
La vortaroj kiujn mi uzas estas retaj vortaroj: Komputeko, Reta Vortaro, kaj Komputada leksikono
kaj mi petas helpon pri terminoj ĉe liberaprogramaro.net :)
Estas 'backend'-dosieroj, por la administra sekcio; estas 'front-end'-dosieroj por la fasado, kaj se vi estas akceptita lingvo de Joomla, estas instala dosiero.
Ĉiu grupo devas havi du .xml-dosierojn. Unu el ili helpas la instalon de la lingvo. Ekzemplo de la fasada .xml):
<install type="language" version="1.5.0" client="site"><authorEmail>joomla@liberaprogramaro.net</authorEmail>
<description>la Esperanta instalo de publika kaj uzanta fasado</description>...
<files>
<file file="meta">eo-XX.xml</file>
file>eo-XX.com_banners.ini</file>
<file>eo-XX.com_contact.ini</file>
Joomla permesas la uzon de joomlacode.org; tradukskipoj povas uzi la svn-deponejon tie. Mia projekto estas: joomlacode.org/gf/project/joom_eo
Fakte, mi unue devis peti projekton ĉe joomlacode; oni akceptis mian projekton, kaj mi komencis importi miajn dosierujojn en la svn-deponejon. Kaj certe mi ankaŭ uzas la 'Files' parton; oni povas havi malsamajn versiojn de la sama pakaĵo, kaj estas simpla elŝuto por uzantoj.
Kaj mi komencis uzi la 'Docs' parton por la tekstredaktilo 'tinymce', ĉar mi kredis ke ĉar ĝi ne estas vera parto de Joomla, ĝi ne devus esti en la 'Files' sekcio, sed mi malpravis.
Due, mi afiŝis pri la Esperantigita Joomla ĉe la 'extensions' retpaĝo de Joomla Esperanto Translations for 1.9.x, 1.5
Mi raportis cimojn kiam ajn mi trovis problemon en dosiero.
Finfine, nur malmultaj tagoj antaŭ la eldono de RC4, oni informas min ke Esperanto estas akceptita kiel 'Accredited Translation', kaj mi povus alŝuti miajn pakaĵojn al la projekta paĝo de la Translation Working Group, se mi volas esti parto de RC4.
Mi haste aldonis novajn liniojn, kaj unu novan dosieron, repakis ĉion, kaj alŝutis al: joomlacode.org/gf/project/jtranslation/frs/.
Tio ne estas perfekta traduko.
Nun ke mi estas en la 'Translation Working Group', mi eltrovis ke tiu grupo havas privatan forumon, kaj mi legas pri la planoj por internaciigo de Joomla 1.5.
--
Venante de ĉi tie (?)
Olivier says:
Via laboro ŝajnis esti mallonge finita, nur 2 monatoj sed 129 ŝanĝojn vi sendis.
tiuj simplaj tekstaj dosieroj malhelpas uzi la traduko-programojn kiel PoEdit aŭ Kbabel kiuj memoras frazojn de ekzistantaj tradukoj.
Aktuale, profesie, mi uzas la dosierojn ".po" kaj transformas ilin en ".php" dosieroj.
eble simila solvo povus helpi vin por ĝisdatigi la tradukojn ?
Cindy Mckeepro says:
Mi uzas 'grep' en mia joomla-dosierujo, kaj havas vortareton -- mi nur mane kopias kaj algluas. :) Mi vidas ke ili parolas pri 'Translation Manager' en la forumo; mi pensas, "Kiu 'translation manager'?"
Mi legos plu.
-------------------
Mi ne rakontis la plej gravan parton de la Joomla-traduko; la komenco. Komence, ni uzis la liberaprogramaran vikion, diskutis terminojn, tradukis la unuajn 30 aŭ ? dosierojn tie, (Feo furioze tradukis) kaj konstruis vortareton.
Olivier replies:
Notinde ankaŭ estas TBX - TermBase eXchange , ...
Eble ni povos uzi Komputeko, ReVo rekte en KAider !
Cindy Mckeepro replies:
--
Vidita en la ĉefpaĝo de uzanto (?)
Imre Szabo says:
mi staras ravite kaj mute.
Via laboro valoras pli ol 100 miaj libroj.
Mi gratulas vin, kaj gratulas vin, kaj gratulas vin....
Imre Szabo says: