Cindy Mckee Published on October 29, 2007
by Cindy Mckeepro

Cindy Mckee's blog

Browse posts
Pyle Dairy
Posted on November 23, 2007
8 comments (latest 6 months ago)
OpenID
Posted on November 19, 2007
6 comments (latest 2 years ago)
ICANN sub kontrolo de UN
Posted on November 17, 2007
1 comment (latest 2 years ago)
ls | wc -l =sumo
Posted on November 1st, 2007
1 comment (latest 2 years ago)
Gimpo-panoramo
3 comments (latest 2 years ago)
Gimpo-Moviĝantaj bildoj
Posted on October 19, 2007
2 comments (latest 20 months ago)
Promocio de Ubuntu
Posted on October 18, 2007
2 comments (latest 2 years ago)
Gimpo-tavola masko
Posted on September 29, 2007
La Redaktilo estas Esperantigita!
Posted on September 27, 2007
2 comments (latest 2 years ago)

More information

This post is public
Attribution + share Alike
  1. Read 907 times

Gimpo-panoramo

Monday October 29, 2007 at 01:41PM

Ekzistas panorama ilo por la Gimpo; ĉi tiu metodo estas 'permana'.

Se la dezirata vidaĵo ne sidas bone en unu foto, vi povas kunfandi 2 (aŭ plurajn) fotojn. Mi fotis 'oxalis' floran lokon en du partoj. Unue mi regrandigis ambaŭ fotojn: Bildo->Laŭskale Aranĝu Bildon->Larĝo kaj Alto. Sekve mi iris al Dosiero->Nova en la ĉefa fenestro, kaj kreis novan bildon, kies larĝo estas la sumo de ambaŭ fotoj, kaj malfermis la fotojn kiel tavolojn: en la bilda menuo Dosiero->Malfermu kiel Tavolo.
Mi movis unu foton ĝis la enhavo kongruis kun la alia situe.

Gimpo-panoramo1
Gimpo-panoramo1

Mi dekstre alklakis la duan tavolon en la tavola dialogujo, elektis Aldonu Tavolmaskon->Blanko (tute opaka); kaj uzis la stompan ilon kaj la defaŭltan nigran koloron por kunfandi la kolorojn de la du fotoj per mustreno dekstren.

Gimpo-panoramo2
Gimpo-panoramo2

(mi ankaŭ aldonis tavolan maskon por la unua tavolo, sed ne bezonis ĝin)

Gimpo-panoramo3
Gimpo-panoramo3

Poste mi iris al Bildo->Kunfandu Videblajn Tavolojn por atingi unu tavolon, kaj uzis Koloroj->Kurbojn por alĝustigi la koloron al mia gusto. (mi ŝajnigis krepuskon). La fina paŝo estis stuci la bildon per la rektangula elektilo kaj Bildo->Crop to Selection (Stuci laŭ elekto).

Gimpo-panoramo4
Gimpo-panoramo4

Honesta panoramo
Honesta panoramo

 

 

3 Comments / add your comment?

Olivier says:
Saluton,

mi jam faris tiajn operacioj sed okazis misformoj pro tro larĝa vido de la pejzaĝo.

lastatempe mi volis fari panoramo de ĉambro. Por tio, mi fotis dekfoje la ejon, iom post iom turnante surloke. Poste mi uzis Hugin kiu aŭtomate kreas la panoramo. Mirinda programo !
Posted 2 years ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Mi uzis Synaptic kaj trovis Hugin en la serĉ-rezultoj antaŭ malmultaj tagoj. Ankaŭ ekzistas kromprogrameto por Gimpo. La permana metodo supre alkutimigas la uzanton al la uzado de la Gimpo.
Se vi uzis 10 fotojn, vi ja havis tre grandan panoramon. :)
Mi uzus Hugin tiaokaze, ankaŭ. :)
Posted 2 years ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Mi ĵus aldonis ekranaĵon de Hugin al la grupo "La Gimpo"
Posted 2 years ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...