Ĉu kapuĉini aŭ ne kapuĉini?
--laŭ ĉinesko Yulinling
Kafeini
ĝis komenci
halucini
Tio estas ĝojo
Mian menson
ilumini
mia celo estas
jam ne min klini
al la lit'
Nur lumadi
mian tagon ne fini
Mi bezonas urini,
doloron
povas difini
Eĉ artikaj ligoj
ĝemas dum
determini
ĝustan lokon
Ĵuras
jam ne kapuĉini
akre mi
dum ektremaj
paŝoj abstini
Yulinling havas 2 strofojn de 11 kaj 12 versoj, kiuj havas silabajn aranĝojn de 4,44,644,65,347 / 7,35,634,426,345 kaj rimaranĝojn de a,xa,xxa,xa,xxa / a,xa,xxa,xxa,xxa (x = senrima)
noto: kafo ne kaŭzas halucinon
:)
Send a message
Search for members
Martin Strid #ЄЭ# says:
Jakvopro says:
Arrgg mi jam nun halucinas pensante al kapuĉino kaj imagu glaciaĵo kun ĉokolado ;-)
Cindy Mckeepro says:
Aaaa, ĉu la kapuĉino en Milano estas tre bongusta? Ne, ne. Mi ne bezonas tason da kapuĉino. ne, cindy
Jakvopro says:
Jakvopro says:
Milano estas bela, sed gusto mia amara.