Cindy Mckee Published on May 23, 2009
by Cindy Mckeepro

Cindy Mckee's blog

Browse posts
WordPress 2.8
Posted on June 15, 2009
Joomla 1.5.11
Posted on June 11, 2009
Belega komplimento
Posted on June 5, 2009
2 comments (latest 6 months ago)
Du 'Koraj Sentoj'
Posted on June 1st, 2009
Eliberaprogramaro blokita
14 comments (latest 6 months ago)
Gvidilo al la Blogo de Petro
Posted on May 6, 2009
3 comments (latest 7 months ago)
Referencilo por Firefox
Posted on April 24, 2009
1 comment (latest 7 months ago)
Mi estas okupata
Posted on April 17, 2009
2 comments (latest 7 months ago)
Mi estas
Posted on April 17, 2009
4 comments (latest 7 months ago)

More information

This post is public
Attribution + share Alike
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 590 times

Eliberaprogramaro blokita

Saturday May 23, 2009 at 03:41PM

Avizo:

La Esperanta grupo pri libera programaro: groups.google.com/group/eliberaprogramaro estis tute blokita portempe, ĉar oni raportis nin al Google kiel trudantojn. T.e. grupo kiu enhavas trudmesaĝojn aŭ seksajn mesaĝojn.
Hieraŭ mi petis ekzamenon, kaj hodiaŭ Google forigis la malpermeson al la enreta loko, sed ankoraŭ ne permesas afiŝojn. Eble, dum la tago, ili aldonos tiun eblon denove.

Bonvolu pardoni la ĝenon, membroj.

14 Comments / add your comment?

Roland Platteau says:
unu tagon la registaroj metos spionprogramon en ĉiujn komputilojn kaj blokos la aliron al kio ajn ili volas. Ili komencos (ne ! ili komencAs) per la pedofiliaj retpaĝoj, por akceptigi tion al la publika opinio, poste ili povos laŭplaĉe plilongigi la liston, kiu ĉiuokaze estas sekreta ...
www.numerama.com/magazine/12948-Decryptage-Sarkozy-et-son-oeuvre-de-controle-du-net.html
Posted 6 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Ili estas tre frustritaj de la libera, 'anarĥiisma' naturo de la interreto. Registaro ne povas kolekti impostojn, timas perdon de patriotismo kaj perdon de nacia identeco, timas malamikajn atakojn kontraŭ la infrastrukturo de nacio pere de la interreto...
Kiam oni uzas programojn en hejma komputilo (aŭ retumilo!) kiuj estas fermitkodaj, tio eblas. Oni ne rajtas legi la fontkodon, do ne scias tion, kion la programo faras. Kaj jes, ekzistas personoj en la mondo kiuj vere legas la fontkodojn.
Ankaŭ, kiam oni uzas la komputilon kiel ĉefuzanto, estas eble instali programon sen scii ke oni eĉ instalas programon! Oni ne estas petita tajpi specialan pasvorton por instali ion.
Ankaŭ, ĉio pri la interreto, la interretaj interŝanĝaj punktoj, ks. bezonas esti disa, sendependa kaj kopiita.
La radikaj nomaj serviloj sub regado de ICANN bezonas pli da ekstera kontrolo.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Gerardopro says:
Pri la liberaj programoj, notinda estas en Francio la uzado de Linukso fare de oficialaj organizoj, eĉ de la ĝendarmaro !! Do la registaro ĉe ni ne organizas ĉasadon kontraŭ la ne uzantoj de Microsoft programoj.. Fakte, oni povas trovi ĉe vendistoj komputorojn ekipitajn per Linukso..
Aliflanke, okazas tiom da deliktoj ĉe la reto ke nia libereco estas klare endanĝerigita pro tiaj misuzoj.. Pri la incidento ĉe Google, sufiĉas ke iu false denuncu, tiu iu estas la kulpulo.. Memoru ke, kiam stultulo misuzas la alarmilo en trajno, la trajno estas haltigita ĝis la momento kiam la kontrolo permesas konstati la misuzon.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi says:
Ni estas je la komenco de nova faŝismo....Paŝo post paŝo oni malebligos la utiligadon de libera informado...Revenis la tempo de kultura, psikologia kaj aktiva rezistado!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Mi ridetas. Ĉu iu pensas ke liberaj programoj garantias iun sekurecon? Jes la kodo estas libera kaj oni povas sanĝi (jen danĝero). Se hodiaŭ venas nova Hitler, morgaŭ ĉiu persono kun mala opinio, kun "malĝusta deveno" aŭ "kredo" estas registrita.
Interreto estas domego sen pordoj. Ĉiuj libere eniras, rigardas, scias.
Se mi travagadas nur Ipernity, mi jam scias multege pri homoj. Ne necesas meti spionan programon. Ekzistas tiom da liberaj forumoj en kiu homoj rakontas ĉion pri si mem, oni preskaŭ scias kiom ofte iu fekas kaj kian formon de frenezeco certaj havas.
Oni telefonalvokas vin skajpe, homoj kun kiu vi nepre ne volas paroli, oni ricevas retmesaĝojn de homoj kiujn vi ne aŭ apenaŭ konas, oni tujmesaĝas al vi kvankam vi planas fari iun utilan ktp, ktp.
Nuntempe centoj da homoj scias ke mi vizitas Ipernity, mi nepre devas ŝanĝi tion.
Interreto, sidi nuda malantaŭ fenestro kaj plej terure, kelkaj masturbas por flati homojn aŭ montri ilian tristan gravecon.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Jakvo edited this comment 6 months ago.
Cindy Mckeepro replies:
Liberaj programoj neniam garantios sekurecon, sed fermitkodaj programoj garantias malsekurecon.
Antaŭ jaroj multaj kredis, ke ĉar iu ajn povus enmeti malican kodon kaj denove distribui tiun programon (ĉe malsama retejo aŭ vendejo), programoj kiuj havas libere alireblajn fontkodojn estas ridindaj. Tempo pruvas ke multaj okuloj tre rapide malkovras malicajn kodŝanĝojn. Fakte, libera programaro pruvas esti tre fidinda, ĝuste ĉar iu ajn povas akiri la fontkodon kaj legi ĝin.
Kiam oni uzas fermitkodan programon, oni devas blinde fidi la firmaon kiu produktas ĝin. Kaj vi scias ke la firmao produktas tiun programon por unu kialo: profito. Profito kiel la sola celo koruptas principojn. Se registaro aŭ alia grupo proponus al tiu firmao enmeti kodon kiu kolektus informojn por posta utiligo de tiu grupo, kontraŭ granda pago, ĉu vi kredas ke la firmao longe eltenus kontraŭ la tento? Memoru, ke la firmao bone scias ke la kodo estas sekreta; kaŝita de okuloj de eksteruloj.
Imagu se nova Hitler venus al povo. Li kompreneble volus manipuli modernan teĥnologion. Ĉu li elektus liberan programaron por tiu celo? Neniam. La sekvan tagon post enmeto de suspektema kodo, iu junulo sidanta antaŭ komputilo en dormĉambro, afiŝus mesaĝojn en komputilaj forumoj ĉie en la interreto. Nova Hitler devus uzi fermitkodajn programojn por eviti malkaŝadon fare de knabo.
Kiel Roberto diris, ni devas rezisti kontraŭ la fermado de nia nova libereco. Aspirantaj diktatoroj ne floros en libera klimato; ili tuj velkos.

La libereco ja estas misuzita. Ĉiam estos. Eĉ ĝis la punkto kiun vi priskribas; kiam personoj sin trudas en vian liberecon. Denove, ni devas rezisti per kultura kaj psikologia rimedoj kaj lernigadoj.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
O, ni povas ĉi tie iri al giganta diskuto. La komparo inter liberaj programoj kaj fermitkodaj.
Ni certe ne povas nei ke fermitkodaj programoj alportas laboron al multegaj homoj.
Ke iu Gates aŭ Jobs iĝas ekstrem riĉa per tio estas - laŭ mi - alia diskuto, diskuto pri honesteco, diskuto pri politiko.
Kion mi kun bedaŭro devas konstati estas, ke liberaj programoj precipe servas la uzantojn de PC kaj ke uzantoj de Mac - kiu jam faris elekton pagi multege malpli por la programoj, almenaŭ al originalaj de Mac - iom restas ekster la grupo.
Open Office daŭre ne estas stabila sur Mac. Tro malrapide, tro kopio de la granda Office de Vindozo.
Mia kritiko (kiel amatora uzanto de komputiloj) estas ke ŝajnas al mi ke oni ne kreas liberajn programojn kun celo plibonigi, sed precipe kiel respondo al la ŝarkoj kiel Vindozo kiu postulas tro da mono por programoj ne jam plene stabilaj.
Fakte mi preferas uzadon de ZOHO writer anstataŭ Open Office. Por ege kostaj programoj kiel Indesign mi ne jam trovis akcepteblan respondon.
Tamen tio ne signifas ke mi ne subtenas la ideon kaj ankaŭ klopodas uzi liberajn programojn.
Al kio mi ĝis nun ne trovas respondon, estas, ĉu ĉiuj kiuj laboras al liberaj programoj faras tion senpage?
Se jes bone, sed tiam mi devas pensi pri ekonomiaj aferoj. Ĉu ni povas konstrui nian informadikon al amatorismo.
Ĉu fermitkodaj programoj estas plene forĵetinda.
Jen demando de "advokato de diablo"
Posted 6 months ago. ( permalink )
Jakvo edited this comment 6 months ago.
Cindy Mckeepro replies:
Vi starigas bonegajn demandojn, Jakvo.
1. Multaj firmaoj ja pagas programistojn alĝustigi liberajn programojn laŭ la bezonoj de tiu firmao. Ekz, Dreamworks Studio en Hollywood komencis prilabori, alĝustigi kaj plibonigi la Gimpon (the Gimp), kiu estas grafika programo kiel Adobe Photoshop, sed fine decidis, ĉar ili havas multajn grafikartistojn kiuj jam scipovas Photoshop, ke ili pagos firmaon Codeweavers ebligi uzon de Adobe Photoshop en Linukso per Wine (Wine estas ebliganto de pluraj programoj kreitaj por Vindozo, ruliĝi en Linukso. Codeweavers estas porprofita firmao kiu tajloras Wine, por subteni pli da programoj: www.codeweavers.com). Jes, Dreamworks, Pixar kaj multaj aliaj studioj uzas Linukson anstataŭ Vindozo de Mikrosofto.
Kaj multaj liberaj projektoj havas pagitajn programistojn en la projekto. Sun kaj IBM estas nur du gigantaj firmaoj kiuj faras tion, kaj/aŭ donas monon al liberaj projektoj.

2. Evoluo de moderna socio dependis de jam ekzistantaj scioj. Novaj inventaĵoj konstruiĝis sur jam konataj faktoj. Ni aldonadis al la bazo de scioj, ni prenis de la bazo de jam konataj faktoj kaj ni evoluis.
En la nuna elektronika epoko, ni evoluos per libera programado. Se oni devas reinventi la radon ĉiam, kiam oni bezonas programon kiu plenumas iun taskon, ni ne evoluos, ni stagnos.
Tio estas la stato en la mondo de fermitkodaj programoj. Oni ne povas uzi la kodbazon de ekzistantaj programoj. Oni devas komenci dekomence.

3. Multaj jam dubis pri la amatoreco de libera programaro. Evidentiĝis tra la jaroj, ke multaj programoj estas treege altkvalitaj, eĉ pli bonaj ol samtipaj fermitkodaj alternativoj, sed jes, kelkaj estas malaltkvalitaj.

4. Oni memoru, ke libera programo ne nepre estas senpaga. Oni rajtas postuli rekompencon.
Kaj oni memoru - se oni devigas aliajn uzi nur liberajn programojn kiuj ne respondas al ĉiu bezono de la uzanto, tio ne estas libereco.

(pri via OpenOffice problemo, vi povus reveni al pli malnova versio. OpenOffice 3 por Mac eble havas cimon. ?)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Rapida reago. Mi dubas ĉu Pixar uzas Linukson. Mi ne kredas ke Steve Jobs, kiu estas la posedanto de Pixar uzas iun alian ol Mac;-) (eraro estas homa kaj o jes ke mi povas erari)

Ekzistas firmao CDearth. Ili vendas liberajn programojn. Mi posedas 24 liberaj programoj kiujn CDearth sendis al mi. Ili parolis pri senpago, sed la tuto kostis al mi pli ol 250€, sen ke mi mendis.
El ĉiuj de tiuj programoj, ne unu funkcias dece sur Mac. O jes ke mi bedauras.
OpenOffice 3 estas simple merdo sur Mac. Kaj eble tio troviĝas la nodo.
Albert Einstein, ne tuj simpla patrioto iam diris: It's not that I'm so smart, it's just that I stay with problems longer.
Saĝa konsilo, kiu ŝajne multaj forgesas.
Oni ne povas meti programon kiu ne funkcias havebla al publiko. Uzantoj de komputiloj, ne reirias al malnova programo. Tio simple estas kontrau etiko de rapideco kaj progreso.
Kiu ŝajne mankas al multaj, estas kion mi lernis en propra labormedio: No pressure, no diamonds.
Ne nur la liberaj programoj suferas pri tio sed ankaŭ la fermitkodaj.
Vi diras, oni ne povas ĉiam reinventi la radon. pardonu sed mi ne konsentas.
Eble la rado Vindozo/Mac, estas kvadrata rado? Eble oni devas simple forĵeti ĉiujn sciojn kaj rekomenci pensi pri rado kiu rulas.
Laŭ mi tio estas tasko por la liberaj programoj, kiuj ne suferas pri la postĉaso de gajno, sed havas kiel celo produkti iun pli bonan.
Kiel mi diras. mi estas nur amatoro, nur uzanto, konsumanto. Tial estas por mi facile kritiki.
El neniu mi tiel multe lernis ol el kritiko kiun mi ricevis. Mi jam atingis kun sukceso emeritiĝo;-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Jakvo edited this comment 6 months ago.
Cindy Mckeepro replies:
Ĉi tiu artikolo interesos vin: www.macobserver.com/tmo/article/Pixar_Big_on_Linux_Clusters_-_Mac_Not_so_Much_
(tinker: ŝanĝi, manipuli aŭ ripari en eksperimenta maniero)
Pri CDEarth, tio estas unu el tiuj 'kluboj' kiuj aŭtomate registras vin en la klubon se vi ne resendas kelkajn 'ekzamenotajn' KD-ojn. Tiam, ili postulas pagon por tiuj ne resenditaj KD-oj kaj ĉiumonate sendas aliajn, por kiuj vi devas pagi.Pri OpenOffice por Mac, mi eltrovis ke estas versio de OpenOffice kiu uzas X11 kaj estas vera indiĝena versio. En tiu indiĝena versio, estas subtipoj por Intel aŭ por PowerPC. Eble, vi uzas OpenOffice por X11, sen lanĉi X11.
Eble vi uzas la indiĝenan version, Aqua, sed por procesora arkitekturo kiun vi ne havas.
Sed se ne, vi ja povus reiri al malnova eldono ĝis la cimoj malaperas. Fakte, ili jam havas novan punktan version. Vere, mi ne scias kion diri pri tio, ĉar mi neniam uzis MAC. Vi devus demandi en la mac-forumoj.

Denove pri lernigado. La konsumanto ne estu tiel sensciada kiel antaŭe. La taktikoj de Mikrosofto kaj aliaj estu komprenataj. Strebo vivteni sin estas unu afero, sanga; senkompata batalo ĝis monopolo estas alia. Mi kredas ke oni povas vendi varon por profito kaj samtempe produkti tiun varon en fiera, kvalita maniero......mi devas iri. Morgaŭ mi revenos fini la penson. :)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Dankon por la informo, precipe por sendi al mi la interesan paĝaron de macobserver.
Mi havas x11 instalita sur mia komputilo, sed ne preferas uzi ĝin. Eble mi estas tro infektita de "manko da tempo" por uzi x11. Ĝenerale paĝo aŭ programo devas esti malfermita en malpli ol 10 sekundoj aŭ mi ne uzas ;-) X11 estas kromvojo kiu ne akordigas kun mia deziro. Plej versajne plej facila maniero estas ke mi atendas ĝis OpenOffice estas tute preta por Mac.
Eble ne malbonus se la homoj kiuj prilaboras OpenOffice rigardas al strukturo de 'Pages" de Mac.
Vere la kopio de mikrosofta Office kiun mi revidas en OpenOffice ne kongruas kun deziroj de Mac uzantoj.
Ofte mi bedaŭras ke mi neniam prenis tempon lerni kiel komputilo (la koro) funkcias. Sed mi jam lernis Esperanton kaj tio forprenis 20 jarojn de mia vivo;-). Mi nun jam stuble kapablas uzi tion.
Pri CDearth; nu mi rekomendis la servon al amikoj kun postaj protestoj ke la firmao ne laboras serioze. Estas tiuj firmaoj kiuj estas plej grandaj malamikoj pri projekto liberaj programoj. Ili tamen ne sukcesis forpeli min pri liberaj programoj.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Pardonu min, ke mi ne respondas nun, sed tondras, do mi volas malkonekti de la elektro. Sed rapida ĝisdatigo: la grupo ankoraŭ estas blokita! Mi eltrovis ke kiam oni alklakas la ligilon 'Raporti ĉi tiun grupon', oni estas sendita al (ekrankopio de la formularo): cindymckee.com/Report_this_group.png
Do, estas intence malica konduto kontraŭ tiu grupo.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Kara Cindy, mi sendis aliĝpeton al la grupo kun espero ke tio helpas.
Evidente se Google komencas interveni laŭ kapricaj deziroj de iu frenezulo, ni havas seriozan problemon.
Mi mem prizorgas du diskutforumoj ĉe Flag el Britio kaj mi mem devas decidi kio eblas kio ne. Evidente tio donas al prizorganto iom pli da laboro, sed mi povas havi kontrolon pri propra grupo.
Mi esperas ke Google n esekvas la malbonan ekzemplon de Yahoo.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Dankon Jakvo, bonvenon! Sed Google estas silenta. Se 'Google Guide' (gvidanto) respondus al mi aŭ Martin, ni povus interparoli kaj solvi la miskomprenon/saboton.
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...