Mi volas sciigi vin pri kromprogramo por Firefox kiu helpas kolekti bibliografiojn, citaĵojn, referencojn, bildojn, ktp de la interreto. Zotero: https://addons.mozilla.org/en-US/firefox/addon/3504
Krom la eblo malfermi Zoteran panelon en Firefox kaj aldoni erojn, vi povas elekti tekston en paĝo, dekstre alklaki, kaj elekti "Krei Zoteran eron kaj noton de la elekto'.
Se vi vizitas katalogon de libroj, vi vidos piktogramon de libro en la adresbreto. Alklaku, kaj ĝi konservas la informojn pri la elektita libro, inkluzivante aŭtornomon, eldonejon, ISBN, ktp. Se vi estas ĉe serĉrezulto; de scholar.google.com, ekz., vi vidos piktogramon de dosierujo. Alklaku, kaj vi ricevos elekteblan liston de ligiloj.
Vi povas arkivigi tutan retpaĝon; Zotero konservos kopion kiel ĝi aperis en tiu tago.
Vi povas ligi PDF-ojn, bildojn, notojn, dosierojn, ktp.
Vi povas rigardi grafikajn kronologiojn de viaj kolektoj, kaj povas salti al specifa tempo – tre utile post iom da tempo kolektante citaĵojn.
Kaj ekzistas kromprogramo por Word, NeoOffice kaj OpenOffice: http://www.zotero.org/support/word_processor_integration . "Insert citation" malfermas viajn kolektojn.
Gvidpaĝo:
http://www.zotero.org/support/quick_start_guide
Do, se vi verkas, kaj uzas interretajn referencojn, Zotero estus utila.
p.s. Ĉu vi konas abcTajpu, kiu ebligas tajpadon de ĉapelitaj literoj en Firefox?: http://traduku.net/abctajpu/
https://addons.mozilla.org/en-US/firefox/addon/459
Tre simpla maniero: Iloj -> abcTajpu -> Opcioj, marku Esperanton, elektu uzi makroon per la enmeta klavo (insert sur mia klavaro)
Tajpu c tiam insert, (enmeti) ricevu ĉ
Send a message
Search for members
Jakvopro says:
dankon Cindy