Cindy Mckee Published on April 10, 2009
by Cindy Mckeepro

Cindy Mckee's blog

Browse posts
Gvidilo al la Blogo de Petro
Posted on May 6, 2009
3 comments (latest 6 months ago)
Referencilo por Firefox
Posted on April 24, 2009
1 comment (latest 7 months ago)
Mi estas okupata
Posted on April 17, 2009
2 comments (latest 7 months ago)
Mi estas
Posted on April 17, 2009
4 comments (latest 7 months ago)
Maldecetaj ŝercoj ?
14 comments (latest 2 weeks ago)
Joomla 1.5.10
Posted on March 28, 2009
2 comments (latest 8 months ago)
Demandoj-historia prezenco, ci, ŝli
Posted on March 19, 2009
31 comments (latest 8 months ago)
Sciencfikcio en Beletra Almanako
Posted on March 7, 2009
9 comments (latest 3 months ago)
Sennaciulo
Posted on February 19, 2009
14 comments (latest 9 months ago)

More information

This post is public
Attribution + share Alike
  1. Read 468 times

Maldecetaj ŝercoj ?

Friday April 10, 2009 at 09:15PM

Mi rapide Esperantigis kelkajn ŝercojn/amuzaĵojn de: www.fmylife.com kaj sendis al Humursako: groups.google.com/group/humursako
Evidente, ili estis tro maldecetaj por aperigi. Ĉu iu alia ankaŭ (krom mi) havas strangan humuron kaj ĝuus? Eble, oni ne rajtas mencii tamponon. Jen:

Junuloj - la malgraciaj jaroj

Hodiaŭ, la ŝnureto de mia tampono estis pendante de mia bankostumo. Mia koramiko kredis ke estis apartiĝanta fadeno de la bankostumo. Li publike eltiris mian tamponon.

Hodiaŭ, mi lasis la gladilon kaj gladotabulon en mia dormĉambro. Dum mi estis ĉe lernejo, mia panjo decidis gladi, kaj faris tion en mia ĉambro, pro la oportuneco. La gladilo bezonis akvon; ŝi prenis akvobotelon de mia skribtablo kaj enverŝis tion. Tiu botelo estis la kaŝejo de mia vodko kaj la gladilo flamis.

Hodiaŭ, miaj geamikoj estis malĝentilaj al mi, do mi decidis paroli kun knabo kiu ne havas multajn amikojn. Dum mi parolis, li krevigis akneron, gustumis kaj oferis iom al mi.

Hodiaŭ, kiel ege amuza ŝerco, miaj amikoj ŝnuris min al mia lito per plasta volvaĵo. Mi suferis alergian reagon al la plasto, devis voki la knabinon kiu estas mia amikino sed al kiu mi havas amajn sentojn, por liberigi min kaj doni al mi kontraŭ-alergian medikamenton. Mi dormas nuda. Ŝi vidis min nudan kaj kovritan per ruĝaj ŝvelaĵoj.

Hodiaŭ, mi ludis basketbalon kaj blokis ĵeton. Mi estis ege ekscitita pri mia lerteco ĝis mi eksciis ke tiu knabo havas cerban paralizon kaj la trejnisto membrigis lin por ke li povu aparteni al almenaŭ unu sportoteamo en sia vivo.


14 Comments / add your comment?

Manolopro says:
Dum iu UK, du viraj kongresanoj, en publika necesejo, faras siajn aferojn en apudaj urinujoj. La 1a kongresano vidas ke sur la peniso de la 2a legeblas la literoj ENTO.
1a - Bela tatuo..
2a - Jes! sed kiam ĝi erektiĝas legeblas ESPERANTO

Mirigite, la 1a kongresano adiaŭas.

En la sekva UK, ambaŭ kongresanoj denove renkontiĝas ĉe la urinujoj. La 2a kongresano rimarkis ke sur la peniso de la 1a legeblas la literoj ENTO.
2a - Saluton! Mi vidas ke ankaŭ vi decidis tatui ESPERANTO-n sur vian penison.
1a - Nu, iel tiel. Mi fakte tatuis EN LA MONDON VENIS NOVA SENTO kio legeblas dum erektiĝo...
Posted 7 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Ha, ha, kaj tria viro devus fanfaroni pri kapablo videbligi plenan poemaron. :)
Kaj mi vetas ke tiu ŝerco neniam videbliĝas en Humursako. Sed, mi komprenas ke ili havas regulojn; tio ne estas problemo. :)
Posted 7 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Jes! Tia estas la tipa vira fanfaronemo ;-)

Pri Humursako... mi ne sciis ke ĝi estas cenzurata. Mi aliĝis kaj sendis anekdoton (ne tiun ĉi...) sed mi surpriziĝis kiam la sistemo diris, ke ĝi estos adresita al iu cenzuristo... krome, mi ne legis iun ajn regulon.

Se mia anekdoto daŭre ne aperos, mi malaliĝos kaj publikigos ĝin en tiu ĉi fadeno kun via permeso... nu, kompreneble ankaŭ vi rajtas cenzuri ĝin sed mi kredas ke ĝi estas tute deca (eble iomete politike malĝusta, tamen...)

Alia ipernitano emas al anekdotoj (provizore, decaj):
www.ipernity.com/blog/maksimo/138515
Posted 7 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Ho, ne malaliĝu -- ŝajnas ke ili havas studentojn legi tiun liston, por lerni Esperanton. Bonvolu enmeti viajn ŝercojn ĉi tie. :)
Posted 7 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Kun plezuro ;-) Fakte, humursako foratentis ĝin.

Nu, tiu ĉi ŝerco apartenas al tiel nomata seks-batala anekdotaro. Oni devas kompreni ĝin ĝuste tiel: kiel sendanĝera inter-riproĉado inter ambaŭ seksoj, foje ekspluatanta (absurdajn) kliŝojn.
- Ĉu vi scias kial virinoj estas malpli inteligentaj ol viroj?
- Jes, ĉar virinoj havas mens-truon....


:-D

Fakte, la kontraŭ-viraj anekdotoj estas pli abundaj kaj ĝenerale pli spritaj. Sed tiu ĉi kontraŭ-virina havas apartan esperantecan ĉarmon...
Posted 7 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Ege lerta Esperanta ŝerco! :)
Tio tuj fariĝas unu el miaj plej ŝatataj.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Dankon Cindy! Mi ĝojas ke vi ŝatis!

Jen aliaj maldecetaj, ne ŝercoj, sed kanto-versoj sed ankaŭ tre amuzaj:
www.ipernity.com/blog/22998/44957

;-)
Posted 7 months ago. ( permalink )
V I Z I László* replies:
Vi povas fari ankaŭ grupon.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Valentin Melnikov replies:
Bonvenon al http://groups.yahoo.com/group/liberaj-anekdotoj
- tie estas nenia cenzurado k lastatempe silento.
Posted 2 weeks ago. ( permalink / translate )
Cindy Mckeepro replies:
Aha! Grupo kiu jam ekzistas. Mi ne devus administri. Mi tuj kuras tie.
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
maria luno says:
hahah bonege trovi homojn kun humoro!!! mi gxuas! kison kaj dankon pro minutoj da rido!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Dankon Marluno; brakumon!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Nu estas interviraj ŝercoj. Dum la 5 jaroj ke mi estris trinkejon en Socio-Kultura centro aŭdeblis kiam virinoj estis en trinkejo aŭ nur viroj. Do viroj tamen havas iom da respekto por virinoj;-)
Posted 7 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Jes, Jakvo, vizaĝ-al-vizaĝe, tiaj ŝercoj povas malkomfortigi min. Mi pensas, "Kion tiu viro volas diri aŭ proponi al mi?" Sed interrete, mi estas libera de tio.
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...