Cindy Mckee Published on March 19, 2009
by Cindy Mckeepro

Cindy Mckee's blog

Browse posts
Mi estas okupata
Posted on April 17, 2009
2 comments (latest 6 months ago)
Mi estas
Posted on April 17, 2009
4 comments (latest 7 months ago)
Maldecetaj ŝercoj ?
Posted on April 10, 2009
14 comments (latest 13 days ago)
Joomla 1.5.10
Posted on March 28, 2009
2 comments (latest 8 months ago)
Demandoj-historia prezenco, ci, ŝli
31 comments (latest 8 months ago)
Sciencfikcio en Beletra Almanako
Posted on March 7, 2009
9 comments (latest 3 months ago)
Sennaciulo
Posted on February 19, 2009
14 comments (latest 9 months ago)
Ĉu VI ne havas la Esperantigon de OpenOffice?
Posted on February 7, 2009
5 comments (latest 8 months ago)
Text of Obama Inaugural Speech
Posted on January 20, 2009
7 comments (latest 9 months ago)

More information

This post is public
Attribution + share Alike
  1. Read 705 times

Demandoj-historia prezenco, ci, ŝli

Thursday March 19, 2009 at 02:00PM

Mi havas kelkajn gramatikajn demandojn.

1. Kio estas via opinio pri la uzo de historia prezenco; historia nun-tempo; historia as-tempo en Esperanto? Tio estas la uzo de as-tempo en parolo pri pasintaj eventoj.

Ekz: En 1887, Zamenhof publikigas unuan lernolibron. Adresaron li publikigas en 1889, kaj li komencas eldoni revuon 'La Esperantisto' en 1890.

Ni havas diskuton en la redaktoteamo de Sennaciulo, pri artikolo kiu uzis historian as-tempon; mi aprobis, kelkajn malaprobis, dirante ke tio povus konfuzi legantojn (eble, ne-eŭropanajn legantojn). Se vi volas legi mian kontribuon, jen:
"Angle, la uzo de 'historia nun-tempo' estas por rakonti serion de eventoj en historio.
Oni 'transportas' la leganton al tiuj eventoj per uzo de prezenco; nun-tempo; as-tempo.

Mi legas ke Ĝemilo uzis preteriton; is-tempon, kiam li parolis pri la dato 1789. Li apartigis la postajn eventojn, kaj kreis etoson de estanteco en mensoj de legantoj per uzo de as-tempo, tiamaniere engaĝante ilin en tiuj eventoj. Bonefekte, ĉar tiuj eventoj ankoraŭ eĥas tra nia mondo.
Ŝajnas ke li uzas is-tempon por marki agojn kiuj havis finon; bone.
Mi rimarkas ke, ĉe la fino, li uzas is-tempon, por emfazi la transpason (deziratan) de kapitalismo kaj naciismo. Bone.

Mi scias ke uzon de historia nun-tempo en: "La 19a jarcento sekvas la francan revolucion" oni povus konsideri nelogika; sed estas kvazaŭ oni staras super tempolinio, rigardante historion disvolviĝi tre rapide; kaj tio kongruas kun la titolo: 'historia superflugo'.
Plaĉas al mi."

2. Kio pri la uzo de seksneŭtralaj triapersonaj pronomoj ŝli, ĝi ri, anstataŭ ŝi kaj/aŭ li? Oni ofte uzas ŝi/liŝ/li en skribita teksto. Mi preferas uzi ĝi nur kiam mi parolas pri nepersonaj objektoj. Ne plaĉas al mi ri. Ri enkondukus tute novan pronomon. Ŝli eeeeble plaĉas al mi, ĉar estas kunfandiĝo de ekzistantaj pronomoj, bezonata kiam oni ne scias ĉu uzi virgenron aŭ ingenron. Ĉu ŝili?

Aŭ ĉu simple forgesu kaj uzu li? Mi legas ke li estas konsiderata kaj ulgenra kaj virgenra. Persone, mi ne komprenas kiel li povus esti ambaŭ (ul- kaj vir-) samtempe.

3. Kio pri la uzo de ci kiam oni bezonas distingi inter ununombra vi kaj plurnombra vi?
Miaopinie, oni povus diri, 'Ne, mi parolas al nur vi -- vi sola'.

31 Comments / add your comment?

Roland says:
Cxu SATanoj ne havas aliajn problemojn ol kvereli pri gramatikaj aferoj, pri kiuj oni kverelas senrezulte de jardekoj? Estadas diversaj opinioj, sed sxajne ne ekzistas konvinka solvo.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
La redaktoteamo de la revuoj bezonas havi/starigi gramatikajn konvenciojn, por kohera prezento de la ideoj. Estas la tasko de SAT-anoj naski ideojn, diskuti, bati kaj rebati; estas la tasko de la redaktoteamo prezenti ĉion klare.
Interkonsento eble ne okazos universale, sed ene de unu teamo, jes.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Jakvopro replies:
Kara Roland, kion vi nomas kvereli, mi nomas diskuti, kompreni kaj pridiskuti opinion de aliaj.
Nu ne gravas.
Ĉiam agrablas pli klerigi per kion vi nomas kvereli kaj mi preferas nomi diskuti
Posted 8 months ago. ( permalink )
Gerardopro says:
Prave, Cindy.. SAT-anoj ne pretendu solvi problemojn anstataŭ la Akademio, sed bezonas ke teknika konvencio regu la verkadon de la artikoloj en S-ulo.. Pri ŝli, mi favoras pro la fakto ke ĝi estas mallonga maniero skribi ŝi / li aŭ li / ŝi.. Pri la as tempo, mi ne vidas kio ĝenas.. vi aludis pri tia uzo zn la angla, ankaŭ en la franca tio ekzistas.. sed ni devas havi opinion de ne eŭropa esperantisto !! Pri ci, persone mi ne vidas kial tiuj du literoj C I tiom ĝenas, sed mi konstatas ke, iom strange, la angla uzo [aŭ pli bone dirite, la ne uzo] altrudiĝis.. Ni respektu tiun ĝenon ĉar mi povis konstati ke tio povas iri ĝis kvazaŭ malesto ĉe kelkaj.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Jes, ni ne estas la Akademio. :)
Do, tio estas du voĉdonoj por ŝli. Laŭ mi, ŝli estas natura kunfandiĝo de la skribita ŝ/li. Mankas unu litero. Se tiu manko gravas, mi nun elparolas 'ŝili' kaj la sono estas bela.
Mi ankaŭ havis ideon ke 'ci' ĝenas multajn; kiel vi eble suspektas, mi samopinias pri evito de 'ci'.
Dankon pro via komento!
Posted 8 months ago. ( permalink )
xxx says:
Vi povos demandi Internacian Esperantan Instituton. (Ĝi estas en mia reto).
Posted 8 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Kara, vi havas grandan reton! Kiu?
Posted 8 months ago. ( permalink )
Pierre Levy says:
1. Pri la uzo de "historia prezenco" mi ne havas definitivan opinion. Ĝi ekzistas en latino kaj probable en aliaj lingvoj. Ĝi ne devus ĝeni ĉinojn, kiuj kutimas uzi verbojn _sen esprimo de tempo_. Mi ne trovis ĝin en la Fundamento. Mi trovis ĝin ĉe Privat. Mi forte inklinas almenaŭ toleri ĝin.
2. Zamenhof en "Lingvaj Respondoj" tute konvinke (por mi) klarigis kial li kutime uzas "li" kiel pronomon de la tria persono kiam temas pri homo, kies sekson oni ne konas aŭ ignoras. Ni havas pri tio ekzemplon en la ekzercaro, §13: "Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon ..." Se oni nepre volas esprimiĝi seksneŭtrale, plej logika estas "ĝi" kvankam iu povas trovi en ĝi nuancon de malestimo. Mi absolute "kondamnas" (= rifuzas uzi kaj sisteme bojkotas) "ŝli" kaj "ri" ĉar mi opinias ilin kontraŭfundamente reformismaj.
3. La pronomo de la dua persono ununombra Fundamente estas "vi". Ni nepre ne bezonas alian. "Ci" estas mortkondamnita de la Fundamento kaj tial neuzinda: (§16) "- Ci skribas (anstataŭ 'ci' oni uzas ordinare 'vi')". Mi mem multe uzis "ci" en mia juneco pro influo de parizaj SAT-anoj (inter kiuj mi estis), konforme al la regulo de francaj junulargastejanoj, ke oni sisteme ciumu ĉiun. Unue mi konstatis, ke ofte tiu regulo tute ne estas aplikebla. Due mi havis la okazon konstati, ke la nuancoj, kiujn oni intencas esprimi per "ci" tute ne estas internacie kompreneblaj sed estas okazoj de miskomprenoj eĉ inter samlinganoj. Alia afero estus, se "ci" laŭ la Fundamento estus normale la pronomo de la dua persono ununombra.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Roland says:
Saluton Pierre
Mi gxojas renkonti vin cxi tie post tiom da jaroj
Roland Schnell, Berlin
Posted 8 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
ŝli mi ne ŝatas. La sono strangas kaj malbelas.
Kial ne, revenante al la plej fundamenta logiko de Esperanto, diri: ĝi
Ĝi ne indikas sekson, kaj estas kutime uzata por beboj, kaj ne por plenkreskuloj ?
aŭ "oni" ?
Posted 8 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Du voĉdonoj kontraŭ ŝli. Pri ĝi, mi samopinias kiel Pierre, ĝi estas logika, sed mi ĉagreniĝas pri tiu 'nuanco de malestimo'.
Oni estas alternativo, sed ne ĉiam, bedaŭrinde.
Ĝis nun, neniu aprobas ci.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Tonyo replies:
Dankon ke vi demandas pri tiu afero de la sekso/ĝenro en Esperanto. Mi donis pri tio mian opinion en mia teksto www.delbarrio.eu/seksismo.htm
Mi ne vidas ion malestiman en ĝi. Fakte, Zamenhof uzis tiun pronomon por paroli pri plej estimitan homon: bebon! (en "Marta" kaj aliloke)
Ne ĉiam ĝi oportunas, sed certe la uzo de li por neŭtrala persono estas balasto kiu povus taŭgi en la 19-a jarcento, sed ne plu en la 21-a.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Eble, mi jam legis tion. Mi iras al via blogo kiam mi vidas vin en la AdE-diskuto. Vi bone trapensis la aferon, kaj verkis persvade. Vi pravas, ke la demando ne estas tiom afero lingva, kiom socia.
Jes, Zamenhof uzis pronomon ĝi pri suĉinfanoj, sed ĉu tio diras ion pri tiu epoko, kiam multaj infanoj neniam vidis naskiĝdatrevenon? Kelkaj infanoj ne ricevis nomon portempe.
Kaj ankaŭ, povas esti malfacile rigarde eltrovi la sekson de infano.
Parenteze, ĉu vi rimarkas ke PIV difinas 'viron' kiel homon, sed en la difino de sekso, uzas 'viran' (ne masklan) pri vegetaĵo kaj animalo? Ĉu iom kontraŭdire? Ho, mi volas paroli pri uzo de vir- aŭ -, sed ne estas en la temo.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Mi bedaŭras ke 'oni' ne pli uzas ci. Kelkaj karaj amikoj de mi faras tion. Ege belsona laŭ mia opinio kaj ege dorlotas mian personecon.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Ho, pri amikeco kaj frateco. Permesu min diri ion.
Noto: Ci estas en la vortaro de al Akademio: akademio-de-esperanto.org/fundamento/universala_vortaro.html#av-654
En mia sud-usona angla dialekto, mi uzas ya'll = vi ĉiuj. Ya'll estas mallongigo de you all. Do persone, mi uzas plurnombran vi kaj ununombran vi. Nur por distingi nombre. Sed uzo por distingi inter rangoj aŭ montri egalecon/neegalecon estus terura uzo. Se oni uzas ci kun amikoj, aliaj sat-anoj kaj samranguloj, kaj uzas vi kun aliaj, tia uzo dividas personojn en 'klasojn'.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Jakvopro replies:
kara Cindy,
permesu ne konsenti kun via diro pri ci. Kvankam mi mem ne uzas aŭ apenaŭ uzas ci, ĝi ne estas por mi vorto kiu disigas homojn. En la nederlanda oni uzas kutime 'U' por alparoli homojn nekonataj kaj 'jij' por alparoli konatulojn. Do kial mi ne uzus en Esperanto saman sistemon?
Sola kialo ke mi ne uzas ci estas ĉar mi malŝategas la cikanuloj kiuj komencas diri ke vorto malbonas, ktp, ktp.
Vin mi volonte ciumas, same Gerardo kiu ankaŭ lasis komenton ĉi tie. Neniam mi ciumus Roland Platteau, simple ĉar mi apenaŭ konas lin. Ne estas pro iu divideco en klasoj aŭ grupoj sed pri amikeco.

Kiam kara amikino Juliette Ternant alparolus min per vi, mi estus ŝokita kaj certe petus al ŝi kion mi fifaris por ke ŝi malĝentile alparolas min.


Ĉu nur en SAT oni ciumas? Mi ne scias, mi ne aktivas en Esperantio krom en SAT medio.
Ci kara Cindy estas tre kara amikino, mi volonte ciumas vin sen ke mi metas cin en iu ajn klaso.
Oni povas nur aparteni al klaso kiam oni akceptas ĝian ekziston.
Mi ne ciumas Petro Levi. Kial ne? Estas tiel komplika por klarigi ke mi eĉ ne komencas klarigi. Tamen mi koncideras lin ege kara amiko, kiun mi ege alte taksas. Nu plej facila klarigo estas; ĉar li mem neniam ciumas min;-)
Posted 8 months ago. ( permalink )
Jakvo edited this comment 8 months ago.
Cindy Mckeepro replies:
"Estas tiel komplika por klarigi ke mi eĉ ne komencas klarigi."
Posted 8 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Historia prezenco ne estas la sola nedifinita lingva problemo en Esperanto. La tuta difino pri la gramatiko de Esperanto estas grave supraĵa, mankhava, pli trafe dirite: "fuŝa".
Tial mankas klarigoj pri konkretaj demandoj, malcertecoj, duboj.
Pro la malpermeso "ŝanĝi" Fundamenton, neniu kuraĝas doni unusencan klarigon pri certa gramatikaĵo, ĉar tiu unusenca klarigo kontraŭus la nebulan "klarigon" fare de Fundamento: "faru kiel vi bontrovas". Jen kial Fundamento estas racie konsiderate "neserioza" regularo!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Ne tuŝu la fundamenton, sed faru laŭvole. :)
Nu, mi ne havas multan sperton, sed mi kredas ke nur post nova termino aŭ uzo fariĝas ofta, ordinare uzata, ĝi estas 'oficialigita'.
Kaj, eble tio estas la plej bona metodo!
Posted 8 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Saluton Cindy!!

Mi trovis artikoleton pri la pronomo ci:

www.bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/dua.html#i-lrm

Kaj jen ligilo al la tuta retlibro:
www.bertilow.com/pmeg/index.html

Tio estas en la PMEG de Bertilo Wennergren. Li estas membro de la Akademio de Esperanto. De tiu artikolo ŝajnas al mi almenaŭ, ke la uzado de ci estas nekutima, eĉ iom antikva.

Pri "Ri" mi neniam aŭdis. Pri "ŝli" mi nur aŭdis ke tio estis proponata ŝanĝo kiun oni ne akceptis oficiale. Kelkaj Esperantistoj, kiujn mi konas, uzas ĝin en retbabilado aŭ konversacio. Sed simile al "y'all", mi mem opinias ke mi neniam uzus ĝin en formala skribado.

Bertilo ankaŭ estas trovebla en mia Ipernity-reto. Mi tutsimple konsilos al vi ke vi lian nomon tie trovu kaj kontaktu lin. Lia PMEG estas tre detala kaj klara laŭ mi, kaj se vi afable demandos al li, probable li povus doni al vi pli plenan klarigon.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Dankon, Daĉjo, la PMEG estas bonega; mi ofte konsultas ĝin. Mi ne volas ĝeni Bertilon, mi volas kolekti opiniojn de normalaj uzantoj. Ne ke li ne estas normala. Mi volas diri........ARG. :(
Do, vi estas malvarma al uzo de ŝliŝili; almenaŭ en formala uzo. Dankon! Mi havas senton ke la streko restos en ŝi/li.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Kara amikino,Cindy ! Mi bone legis vian artikolon . Ni Esperantistoj havas Lingvan komitaton,kiu poste ŝanĝiĝis al Esperanto Akademio. Vi prefere demandu al Esperanto-Akademio pri via propono,ne demandu al Esperantistoj pri siaj opinioj. Kiam Zamenhof vivis ,miloj da Esperantistoj trumentis lin ,ĉar ili volas ŝanĝi eĉ vortojn laŭ siajn gustojn.Nuntempe se Esperanto -Akademio aceptus vian proponon,tiam Ni ,ĉiuj Esperantistoj tiel uzos Esperanton ,ĉu ne ? En UEA- Jarlibro vi povos trovi la informon de Esperanto Akademio,laŭ mi. Esperanto Akademio ekzistas por ke Esperanto ne fariĝu en dialekton.Amike salutas,Korea Lee(Onklo).
Posted 8 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Kara, mi respektas la Akademion, same kiel ili respektas la lingvan komunumon. Ĉu vi rimarkas kiel ili rigardas la evoluon de termino en la komunumo? Nu, tio estas mia observo, eble malĝusta, sed mi kredas ke ili akceptas ĝeneralan uzon de la komunumo, se la uzo ne kontraŭas la Fundamenton. Sed propono de unuopulo, ne. Ĉu ne?
Posted 8 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Cindy, mi tute komprenas vin!! Vi volas opiniojn de diverstipaj homoj. La problemo, laŭ mi, estas ke ne ĉiuj Esperantistoj komprenas tiujn ĉi vortojn, eĉ se ili vere estas "mojosuloj"! Oni nur volas garanti, ke se oni serĉas vortojn en la vortaro, ke ili aperos.

La Akademio, laŭ mia memoro, estas tre konservativa, kaj ne ŝanĝas ion sen ege bona kialo. En la 60aj jaroj ili decidis altnivelajn demandojn pri la -ata/-ita problemo ktp. Tra la jaroj, oni aldonis kelkajn "verziojn" de vortoj, kaj ambaŭ estas troveblaj en la vortaro. Unue oni uzis "teĥnika", nun "teknika" ktp.

Mi ne certas ekzakte, sed por mi uzo de tiuj vortoj eble iomete similas al se vi diros angle "C'mon dudes! Kewl!!!" ktp.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
David, vi trafe diris, "ne ĉiuj Esperantistoj komprenas tiujn ĉi vortojn"
Kompreno estas la celo. Kaj modero; eble ne tro formala vortumado, sed sendube ne familiara.
Do, mi ne uzus la vorton 'mojosa', sed 'malaĉa', jes. Ho! Mi trovis manieron diri 'Way cool!'= 'bonume malaĉa!' :D Tre konservativa fonto: www.bonalingvo.it/index.php?title=Ssv:_M
Aŭ ĉu 'malaĉe bonuma!'? Jam delonge mi uzas malaĉa = cool, do mi metis tiun vorton en tiu loko. Pardonu! Tio ne temas pri la 3 demandoj! :-/
Posted 8 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Ni devos serĉi ĉi tiun problemon en la paroladoj de L.L. zamenhof . Zamenhof ĉi tiel diris: Oni baldaŭ konvinkiĝis ,ke per reformado ni nur perdos ĉion ĝis nun akiritan kaj gajnos absolute nenion.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Mi esperas ke via propono solviĝos en la paroladoj de L.L. Zamenhof . Ĉar tiuj paroladoj estas gvidlibro de nia Esperanto movado. jen estas teksto de ĝi: La Bulonja Deklaracio malpermesas nur, ke apartaj personoj rompu la lingvon arbitre, ĝi estas kreita nur por gardi la ekstreme necesan kontinuecon en nia lingvo. Se iu el vi trovas, ke ni devas fari tion aŭ alian, prezentu vian deziron al la Lingva Komitato. Se tiu Komitato ŝajnos al vi tro konservativa, tiam memoru, ke ĝi ekzistas ne por la plenumado de diversaj personaj kapricoj, sed por la gardado de la interesoj de la tuta esperantistaro; ke pli bone estas, ke la Komitato faru tro malmulte, ol ke ĝi facilanime faru ian pason, kiu povus malutili al nia tuta afero.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Tjeri says:
Permesu, ke mi konigas mian opinion al vi:
1/ La sola nepra regulo estas malpermesi konfuziĝon de la leganto. Se estas tute klare, ke temas pri historia prezenco rilate al pasintaj faktoj, kial ne uzi ĝin?
2/ Mi preferas uzi li-on, mi povus uzi ĝi-on.
3/ Ciumado, kiam ĝi ekzistas, havas malsimilajn signifojn en diversaj kulturoj. Do en lingvo parolata por rilatoj inter homoj de malsimilaj kulturoj, mi opinias ĝian uzon neebla. Sed en apartaj rilatoj inter esperantistoj, kiuj klare kaj precize konsentis ne nur pri ciumado sed ankaŭ pri ĝia signifo inter ili, kial ne uzi ĝin?
Posted 8 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Tjeri, vi donas tre prudentan konsilon pri ĉiuj 3 demandoj; dankegon!
Kaj la celo devas esti ne nur kompreno, sed kompreno inter popoloj. Tre dankon.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Onklo says:
En Korea lingvo ,ekzemple "labori" ,"konsisti" ,estas transitivaj vortoj ,Tamen en Esperanto ĝi estas netransitivaj vortoj. Por mi tiuj Esperanto vortoj estas maloportuna pr uzi,tamen mi nenion povas fari ,devos tiel uzi tiun vorton kiel netransitivaj vortoj. Esperanto havas sian propran formon. Ellerni lingvon estas penado kutimiĝi al tiu lingvo,ĉu ne ? Mi konsilas al vi ke vi faru penadon kutimiĝi al tiu formo,ne ŝanĝinte io ajn. Ĉar por aliulo via indiko estos pli oprtuna,laŭ mi.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Ni havas interpopolan lingvon kiu nepre enhavas kompromisojn; mi komprenas. Dankon pro viaj komentoj!
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...