He! Mi aliĝis al la redaktoteamo de Sennaciulo lastatempe. Kia profunda revuo! Espereble, mi estos bona (mezbona) provleganto; mi scias ke mi ĝuas la laboron pli multe ol mi antaŭvidis. La artikoloj estas interesegaj; verdire, ili pliriĉigas kaj mian Esperanton kaj mian konon de la mondo. Dum mi tralegas, la verkantoj mirigas min pro la kompreno de politikaj, kaj ofte tiklaj, temoj.
Ĉiu numero havas 'dosieron'; aparte traktata temo. La nuna estas "ekstremdekstro en Eŭropo", kaj la limdato por verkoj estas fiksita je la 28a de februaro. Tre proksime! Se vi volas sendi ion:
sennaciulo @ telenet.be
dkessous @ yahoo.fr (sen spacetoj)
La aliĝo estis neatendita; kaj sendube la konstantajn donacojn al mia eta menso mi neniam atendis. Foje, la vivo ravas min.
Sennaciulo: la oficiala organo de SAT
Send a message
Search for members
Jakvopro says:
La redaktaskipo de Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo konsistas el 12 personoj, ili ĉiuj konkurencas laŭ kvalito. Tiel SAT povas, pere de niaj eldonoj montri ke la ascocio alstrebas kvaliton, kontroleblan informon laŭ vero.
Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo valoras legadon.
Personoj kiuj volas havi provekzempleron simple sendu mesaĝon al sennaciulo @ telenet.be
jakvo Schram
prezidanto Plenum-Komitato. de SAT
César Dorneles says:
Cindy Mckeepro says:
Sed, dankon; vi estas kara!
Petko Denev says:
Ivica Truto says:
Cindy Mckeepro replies:
Mi ĝuas ĉion pri la laboro; fakte, mi aparte ĝuas paroli kun la verkistoj/poetoj.
La provlegado estas la plej malfacila parto; mi volas korekti sen ŝanĝi la signifon, kaj simpla enmeto de komo povas ŝanĝi la signifon! Do, tio estas defio.
Roland says:
Mi sxatus scii pli pri la tradicia ascocio kaj tial mi metas vin en listo de miaj amikoj esperanto, ke vi de tempo al tempo skribas pri viaj spertoj.
Cindy Mckeepro replies:
Ĉu tiuj personoj (kiuj forlasis) jesus al intervjuoj? Mi volas ilin intervjui. ??
Jakvopro replies:
Nu se vi volas havi informon pri SAT, jen ligo al TTT-ejo.
www.satesperanto.org.
Vi post simpla peto ankaŭ povas havi perretan numeron de Sennaciulo. Sendu peton al sennaciulo @telenet.be kaj vi ricevos tuj.
Roland replies:
Aktuale mi ne multe okupigxas pri laborista agado kaj maldekstraj aferoj. Tamen mi estas membro de la kooperativo, kiu eldonas la cxiutagan gazeton "junge Welt" (germanlingve) kaj pretus investi en aliaj similiaj projektoj.
Oni povus riprocxi al mi, ke mi sxangxigis de Stalinisto (kiel kelkaj SATanaoj klasifikis min) al etburgxano (malgranda kapitalisto, kiu ekspluatadas aliajn).
Tamen mi timas, ke SATanoj ne deziras ekscii pri miaj spertoj.......
Jakvopro replies:
ŝajne vi konfuzigis dirojn kaj pensojn de individuaj membroj de SAT kun la statuto de SAT, kiu laŭ mi estas ege klara al ĉiuj , kiuj komprenas Esperanton.
Venu foj erigardi al nuntempa SAT.
amike jakvo
Roland replies:
Mia plej baza sperto en SAT-medio cxiam estis, ke la ago de la unuopaj membroj ne kongruis kun la statuo (supozeble ne tro konata)
Mi havis multajn amikojn inter la SATanaro, sed ili formortis aux malaligxis.
Gerardopro says:
Amuze, mi rimarkis ke Roland havas Jomo kaj Gary inter siaj kontaktoj..Mi supozas ke tiuj du donos al li alian ideon pri SAT !! Tamen mi scivolas legi la rezultojn de viaj intervjuoj..
Amike,
Gerardo
Roland says:
Mi devas konfesi, ke miaj intimaj scioj pri SAT ne estas aktualaj. Tamen mi esperas, ke la tradicia organizo iam sukcesos alveni en la nuntempo.