Cindy Mckee Published on February 7, 2009
by Cindy Mckeepro

Cindy Mckee's blog

Browse posts
Joomla 1.5.10
Posted on March 28, 2009
2 comments (latest 8 months ago)
Demandoj-historia prezenco, ci, ŝli
Posted on March 19, 2009
31 comments (latest 8 months ago)
Sciencfikcio en Beletra Almanako
Posted on March 7, 2009
9 comments (latest 3 months ago)
Sennaciulo
Posted on February 19, 2009
14 comments (latest 8 months ago)
Ĉu VI ne havas la Esperantigon de OpenOffice?
5 comments (latest 8 months ago)
Text of Obama Inaugural Speech
Posted on January 20, 2009
7 comments (latest 9 months ago)
Joomla 1.5.9
Posted on January 16, 2009
WordPress 2.7 (kaj peco da 2.8)
Posted on December 22, 2008
Ek al 2009
Posted on December 17, 2008
3 comments (latest 10 months ago)

More information

This post is public
Attribution + share Alike
  1. Read 481 times

Ĉu VI ne havas la Esperantigon de OpenOffice?

Saturday February 7, 2009 at 01:15AM

Mi ne Esperantigis OpenOffice; teamo de aliaj faris tion, sed oni demandis al mi kiel akiri la Esperantigon.
Se vi uzas Linukson kaj volas la Esperantigon de OpenOffice, la debiana deponejo havas .deb-pakaĵon
openoffice.org-l10n-eo
Vi povas elŝuti ĝin ĉe: http://packages.debian.org/experimental/all/openoffice.org-l10n-eo/download

Kiel sistemadministranto, uzu la komandon dpkg -i /vojo/al/dosiero

Por tiuj, kiuj uzas la RPM-pakaĵan administrilon, la .rpm-pakaĵo: openoffice.org-l10n-eo-3.0.1-2.noarch.rpm

dekstre alklaku tiun ligilon kaj elektu 'konservi kiel'.
La komando por instali:

rpm -ivh /vojo/al/dosiero

5 Comments / add your comment?

Jakvopro says:
Mi ne trovas esperantigitan "OpenOffice por Mac komputilo". Ĉu mi tro pigre serĉis?
Posted 9 months ago. ( permalink / translate )
Cindy Mckeepro says:
Ne, multaj serĉis kaj ne trovis. Mi nur havas la Esperantigon ĉar oni kreis la pakaĵon por uzantoj de Debiano. Kaj mi prenis tiun pakaĵon kaj uzis programon 'alien' por konverti ĝin al rpm-pakaĵo por aliaj,
umm, ĉu vi povas instali de tar-pakaĵo? Mi kredas ke jes.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Denizo says:
Per Ubuntu oni simple pere de la menuo sistemo -> administrado -> lingvaj agordoj (aŭ io tia) povas elekti uzon de eo kaj post restartigo ooo aperas esperante.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Dankon, Denizo! Ubuntu fariĝas pli kaj pli afabla. Joop havas vikion ĉe: vikio.iompostiom.net/index.php?title=Ubuntu-eo.org
kaj ankaŭ: ubuntu-eo.org
-------------------
Jakvo sukcese instalis la Esperantigon de OO.org en Mac-komputilon. Se iu volas la instrukciojn, petu ĉi tie.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Iu petis ĉe mia retejo. Do, mi ripetas ĉi tie: Se vi volas permane (ARGGG) enmeti la Esperantigon de OpenOffice en Mac:

Malfermu la .tar-dosieron per Stuffit Expander, aŭ MacTar; aŭ en terminalo, tajpu: tar -xvf openoffice.org-l10n-eo-3.0.1.tar
(aŭ ĉu duobla klako malfermas ĝin?)
Vi vidos dosierujon usr/
kiu enhavas usr/lib kaj /usr/share, kaj ene de ambaŭ subdosierujoj estas sub-subdosierujo openoffice

en Finder, malfermu la 'Iri -> iru al dosierujo' menuon, entajpu: /usr

Vi iros al kutime kaŝita dosierujo en via sistemo. Trovu /usr/lib/openoffice/ kaj trovu la samnomajn dosierujon kiel el la tar-dosierujo kiun vi ĵus malfermis: basis3.0, licenses, program, readmes, share. Vi povas treni kaj faligi ĉiun dosieron en ĉiu dosierujo en la samnoman dosierujon en via sistemo. Kiam vi finas tion, iru al usr/share/doc/openoffice
Strange, ĉi tiuj pakaĵoj ne havas malsamajn nomojn; ili havas la samajn nomojn kiel viaj ekzistantaj pakaĵoj; vi povas aŭ anstataŭigi, aŭ ignori la Esperantigitajn -- nur temas pri informoj.
/usr/lib/openoffice estas la grava loko.
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...