Cindy Mckee Published on November 12, 2008
by Cindy Mckeepro

Cindy Mckee's blog

Browse posts
Joomla 1.5.9
Posted on January 16, 2009
WordPress 2.7 (kaj peco da 2.8)
Posted on December 22, 2008
Ek al 2009
Posted on December 17, 2008
3 comments (latest 9 months ago)
change.org ne estas change.gov
Posted on November 29, 2008
18 comments (latest 9 months ago)
Koŝmaro de Petro Desmet
32 comments (latest 6 months ago)
Obama
Posted on November 5, 2008
44 comments (latest 11 months ago)
Ĉinesko Yexingchuan, hajkoj
Posted on November 1st, 2008
7 comments (latest 8 months ago)
Gravaĵoj en ipernity-personaj tuŝoj, tutmonda skalo
Posted on October 31, 2008
4 comments (latest 12 months ago)
Kuiru mondo
Posted on October 22, 2008
6 comments (latest 12 months ago)

Member tags

Paŭl Peeraerts
Bertilo Wennergren
Roland Platteau
Jakvo
Joan Inglada
Petro Desmet'
Thierry Salomon
Imre Szabo
Gerardo
Vladimír Türk*

More information

This post is public
Attribution + share Alike
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 1 612 times

Koŝmaro de Petro Desmet

Wednesday November 12, 2008 at 09:35PM

ĜISDATIGO:

Por tiuj kiuj ne scias, estas sola akuzantino kontraŭ Petro Desmet'. Dum psikiatra traktado, ŝi rakontis al la terapiisto seksajn akuzojn kontraŭ Petro, kiu estis la piano-instruisto al tiu familio. Do, la tuta jura bazo kontraŭ Petro estas la akuzo de juna virino kiu memvundas, memvole malsatadas (anoreksio), ktp. La familianoj ne rimarkis ion, ne akuzas lin.
Li jam estis malliberigita dum monatoj; kaj ankoraŭ alfrontas tion.
Se vi ankaŭ kredas ke ne ekzistas kredebla argumentaro kontraŭ Petro; se vi ankaŭ kredas ke la jura sistemo de Belgujo krimas kontraŭ Petro, pro manko de pruvo, vi povas facile sendi protestleteron al la ministro de justeco. Vi povas uzi mian leteron por sendi al la ministro, uzu repoŝtadreson: info.jovandeurzen@just.fgov.be
(aldonu mian Esperantigon se vi volas.)
-------------------------------------------------
To Minister Van Deurzen:
Al Ministra Moŝto:

I, nomo ĉi tie, fully support the following letter concerning the case against Pierre de Smedt.

As I understand it, the case against Pierre de Smedt is based upon the word of a mentally unbalanced young woman undergoing psychiatric treatment.
There are no other witnesses, there is no evidence.
The fact that an older gentleman with no history of such behavior; in fact a gentleman who apparently has given so much to his community, has undergone such extreme treatment by the legal system in Belgium, because of the ramblings of an unstable woman to her therapist, speaks very negatively of Belgium.
It speaks of a system which has lost touch with common sense, which itself has become unstable and unbalanced.
If this man is condemned by the courts of your country, that negative opinion of Belgium will be confirmed.

Kiel mi komprenas, la argumentaro kontraŭ Petro Desmet estas bazita sur la vorto de mense malekvilibra junulino ricevante psikiatran traktadon.
Estas neniuj aliaj atestantoj, estas neniu pruvo.
La fakto ke pli maljuna sinjoro kiu ne havas historion de tia konduto; fakte sinjoro kiu evidente donas multon al sia komunumo, devas suferi tiel ekstreman misktraktadon de la jura sistemo en Belgujo, pro la vagaj babiladoj de nestabila virino al la psikoterapiisto, atestas tre negative pri Belgujo.
Se tiu ĉi viro estas kondamnita de la instancoj de via lando, tiu negativa opinio de Belgujo estos konfirmita.
Tio atestas pri sistemo kiu perdis prudenton, kiu si mem fariĝis nestabila kaj malekvilibra.
---------------------------------------------


ĜISDATIGO (3a decembro): Li jam ne rajtas blogi pri tio.

-------------

Dum kiom da tempo, ĉu pli ol jaro??? Petro Desmet' (Pierre de Smedt) vivas en koŝmaro (lasta blogero): www.ipernity.com/blog/petro_desmet/107175

Ĉu vi ankaŭ sekvas la blogon? Dum lastaj tagoj, li komencas blogi denove, kaj la novaĵo estas ege malbona. Li donis la retpoŝtadreson de la advokato, do mi sendis suban leteron. Mi ne scias ĉu helpos aŭ ne, sed ne MALhelpos se ni sendas leterojn de subteno.


Kiel mi komprenas, la argumentaro kontraŭ Petro Desmet estas bazita sur la vorto de mense malekvilibra junulino ricevante psikiatran traktadon.
Estas neniuj aliaj atestantoj, estas neniu pruvo.
La fakto ke pli maljuna sinjoro kiu ne havas historion de tia konduto; fakte sinjoro kiu evidente donas multon al sia komunumo, devas suferi tiel ekstreman misktraktadon de la jura sistemo en Belgujo, pro la vagaj babiladoj de nestabila virino al la psikoterapiisto, atestas tre negative pri Belgujo.
Se tiu ĉi viro estas kondamnita de la instancoj de via lando, tiu negativa opinio de Belgujo estos konfirmita.
Tio atestas pri sistemo kiu perdis prudenton, kiu si mem fariĝis nestabila kaj malekvilibra.

As I understand it, the case against Petro Desmet is based upon the word of a mentally unbalanced young woman undergoing psychiatric treatment.
There are no other witnesses, there is no evidence.
The fact that an older gentleman with no history of such behavior; in fact a gentleman who apparently has given so much to his community, has undergone such extreme treatment by the legal system in Belgium, because of the ramblings of an unstable woman to her therapist, speaks very negatively of Belgium.
It speaks of a system which has lost touch with common sense, which itself has become unstable and unbalanced.
If this man is condemned by the courts of your country, that negative opinion of Belgium will be confirmed.



32 Comments / add your comment?

Thierry Salomon says:
Antaŭ kelkaj semajnoj mi legis "la proceson" de Kafka kaj ĝi pensigis min pri la
afero de Petro Desmet.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Inkluzivante la turmenton de la menso.
Posted 11 months ago. ( permalink / translate )
Gerardopro says:
Ĉu nova "Outreau", ĉi foje en Belgio ?
Posted 11 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Aha! Jes, la psikiatriaj 'riveloj', la graveco asociita kun la atesto de tiu unu virino -- estus bone mencii tiun malgloron en Francujo
Posted 11 months ago. ( permalink )
Bertilo Wennergrenpro says:
Vi bone skribis!
Posted 11 months ago. ( permalink / translate )
Roland Platteau says:
Kaj la esplorjuĝisto de Outreau, la ĝendarmoj kaj la "ekspertistoj" (tiel), kiuj tiom fia kondutis en Outreau, detruis plurajn vivojn kaj familiojn, kaj kaŭzis unu sinmortigon, eĉ ne estis kondamnitaj.
Fakte devintus ili sidi en karcero.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Jes la "afero" De Smet estas teruraĝo por li. Dum tempo en malliberejo sen ke ekzistas pruvo pri kulpo.
Mi esperas ke lia koŝmaro tuj finiĝas, kaj ke li denove povas esti la persono de antaŭe. Estas ege malfacile defendi vin kontraŭ frenezuloj, aŭ kaj tio eĉ pli terura uloj, kiuj alproprigas sin frenezeco por pravigi malbonkorecon.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Jakvo edited this comment 11 months ago.
Paŭl Peeraertspro says:
Bonega letero, Cindy. Sed ĝi eble iru ankaŭ al la ministro pri juro. Probable li estas pli sentema pri la (mal)bona renomo de la belga jursistemo, ol la advokato de Petro.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Kara Paul, mi povus skribi helikopoŝte:
Minister van Justitie; Waterloolaan 115; BE-1000 Brussel.
Ĉu vi konas la retpoŝtadreson?
Nun mi povas uzi la ĝustan literumadon De Smet, anstataŭ Desmet, danke al la komento de Jakvo (kaj Kato).
Posted 11 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Ne. La ĝusta literumado estas Pierre de Smedt (rimarku la dt). Petro Desmet' estas la esperantigo, kiun li uzas en Esperantujo. Mi priparolos kun li kaj se li samopinias, ni povos kune persvadi multajn, ke ili skribu.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Bone! Mi atendos.......kaj mi aldonos ĝustan nomon al artikolo!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Karaj! Multaj ne havas tempon aǔ eblon krei tekston (ĉar ekzemple ili ne komprenas la lingvon), sed ili volonte subtenus Petron per sia subskribo. Prenu mian la unua!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Vladimír Türk*pro says:
Ie ĉefine povus do stari ankaŭ la mia subskribo.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Aa! Do, mi povas resendi, aldonante subskribantojn!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Imre pensigas min al agadoj kiuj okazas ene de Amnestio Internacia.
Oni kreas leteron, metas ĝin en la reto kaj ĉiuj kopias la saman leteron kaj sendas al adreso indikita.
Oni interkonsentas pri periodo, diru la 15 kaj plejlaste la 20-a de decembro, mi sendas mian leteron al ministerio:
Kabinet Justitie
Waterloolaan 115
1060 Brussel
Tel.: 02/542.80.11
Fax: 02/542.80.00
mail: info.jovandeurzen@just.fgov.be

Kion ni ankaŭ povas fari estas sendi saman tagon retmesaĝon al Jo Van Deurzen la nuna ministro. Eble iom strukturita agado plej efikas.
Jen nur opinion gakaraj.

Por havi efikon necesas ke alvenas pli ol 5 leterojn ĉe Van Deurzen. Ĉu povas okazi alvokon en FEL kaj (?) UEA por subteni la aferon.
Mi proponas ke ni uzu la leteron verkitan de Cindy, kiu estas skribita en Esperanto kaj la angla.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Boneeegeeee, pri la adresoj!!! Pli plaĉas al mi sendi apartajn leterojn je malsamaj tempoj de malsamaj personoj. Tio estas signo de 'spontanea indigno'.
Tamen, se malmultaj personoj faras tion, ni povus sendi liston de subskribantoj (aŭ ĉu subskriboj). Ĉu sama letero sendita de multaj personoj efikus? Ĉu kopiado kaj algluado havus fortan efekton? Nu.... pli bone ol neniu letero sendita.
Kion aliaj opinias? Ĉu bone sendi alvokon al FEL kaj UEA?
Posted 11 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
kie troveblas tiu letero ?
Posted 11 months ago. ( permalink / translate )
Cindy Mckeepro replies:
Mia letero estas en la artikolo. Mi sendis nur la anglan, kaj sendis al advokato de Petro, ĉar mi ne havis la retpoŝtadreson de la ministro. Sed nun ni havas, danke al Jakvo.
Kaj mi povus sendi papere. Eble poŝtmarko de fora lando kaptus atenton.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Mi kopias el blogo de Petro: "Uzeblaj lingvoj: certe franca, germana, angla, itala, hispana, portugala... sed iu ajn, se tre ekzotika tiam aldonu du, tri liniojn resumajn en esperanto."
Posted 11 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' says:
Karaj multaj amikoj,
Mi estas tre kortuŝita de viaj reagoj. Mi nur hodiaŭ, pere de Paul Peeraerts, eksciis pri la agado. Mi sciis ke io okazis laŭ diro de Cindy, sed ne rigardis detalojn. Nun mi faris, kaj mi vere ne scias kion diri. Plej grave estas ke mi diru: vi neniam estos trompita, neniam estos seniluziigita... en la senco de oni "malkovrus" ke mi tamen "ion" faris. Estu trankvila, mi vere neniam tuŝis la knabinon, aŭ iun el ŝiaj fratinoj (kiuj ja, cetere, mem deklaris ke ili neniam ion vidis, suspektis aŭ mem spertis miaflanke). Kaj jes, nepre helpas se vi skribos al la ministro! Mi scias, cetere, ke jam kelkaj leteroj atingis lin.
Mi klopodos regule viziti la blogon.
Petro Desmet'
Posted 11 months ago. ( permalink )
Joan Inglada says:
Gratulon Cindy pro via iniciato. Kalkulu pri mia subskribo. Tamen mi opinias kiel Jakvo pri tio ke "... oni kreas leteron, metas ĝin en la reto kaj ĉiuj kopias la saman leteron kaj sendas al adreso indikita." Eble ĝi estas la plej funkcianta maniero. Verŝajne oni povas sendi mesaĝon al esperanta komunumo kun la peto kopii ĝin en ĉiujn esperantajn listojn kaj forumojn!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Do, ek! Ni faru! Mi aldonos ĝisdatigon al la supra artikolo; se mi bezonas, mi povas krei retpaĝon kiu enhavas la leteron, kaj oni povas kopii de tie. Ankaŭ, mi aldonos membro-etikedojn de ĉiuj, kiuj komentis, por ke ili revizitu.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Vladimír Türk*pro says:
Mi jam revizitis, kopiis, sendis.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Dankon!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
mi sendis par retpoŝto la E-an tekston kun franca traduko kie mi aldonas "kion mi devas pensi pri la patrio de mia patro ?"
Posted 11 months ago. ( permalink )
Joan Inglada says:
Mi ĵus sendis la kopiitan ret-mesaĝon kaj informis la katalunan retliston pri la afero.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Bonege kaj bonege! Mia retletero al la oficejo de la ministro ne revenis al mi (mi ne ricevis averton ke ne povas esti sendita); do ŝajne ĝi atingis la celon.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Hodiaŭ mi havis plezuron paroli kun Petro en FEL domo. O, kiel tiu homo suferas pri sorto al li trudata.
Ni vere devas agadi por helpi lin. Li havas mian plenan subtenon.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro says:
Intertempe ministro Van Deurzen ne pli estas ministro pri justico, kiel vi eble legis en la gazetaro aŭ en MONATO. Sed tio ja ne gravas. La leteroj atingos lian posteulon.
Kelkaj personoj, kiuj skribis, ankaŭ ricevis respondon de la ministro. La respondo estis proksimume, ke li povas nenion fari, ĉar en Belgio ekzistas la "disiĝo de la povoj": la leĝodona povo ne rajtas interrilati kun la jurisdikcio. Cinike estas, ke li ne plu estas ministro nun, ĉar li ŝajne ja intervenis en la jurisdikcio. Ne el la kazo de la malgranda Petro, sed en la kazo de la multegaj malgrandaj akciuloj de belga banko ...
Posted 10 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' says:
Ĉar la advokato de kontraŭpartio "malkovris" la blogon de Cindy, li skribis protestleteron al mia advokato. Vi povos legi ĝin, almenaŭ se vi registriĝis kiel amiko, en mia blogo... tre baldaŭ, verŝajne post unu horo ekde nun.
La nova ministro nomiĝas Stefaan De Clerck, kaj adreso restis sama. Kredu min, vere estas utile sciigi al li "ke eksterlande oni sekvas la evoluon de la afero".
Mia sano vere malboniĝis pro tiu damnita afero... sed kion fari? Se oni lasus min trankvile montri kaj klarigi "miajn pruvojn" al esplorantoj, ili tuj devus rekoni ke mi pravas... sed tiu ebleco ŝajne tute ne ekzistas! Imagu!
Koran dankon al ĉiuj!
petro.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Kaj mi daŭre skribos la veron; la faktojn.
Jes, freŝa ministro bezonas freŝan leteron! Nepre!
Fartu bone, Petro. Dum via vivo, vi jam faris multajn bonaĵojn, kaj pliriĉigis la vivojn de aliaj, kaj estonte, vi faros samon.
Pluiru.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' says:
Pardonu, ke mi nur nun post tri monatoj trovis vian mesaĝon ĉi tie! Estas fakte terure ke post tiuj denove tri monatoj.... nenio ŝanĝiĝis, kaj mi daure estas torturata... Kredu min, tia atendado sensenca estas absolute torturado. .... Ĉu eble oni volas enluligi kaj dormigi la homojn kiuj volas helpi min? Ĉiuokaze mi klopodos nun vere dum kelkaj monatoj (nova kaj normale fina traktado devos esti en septembro 17a) forgesi pri la afero, kaj reiri al mia normala ŝatata serioza laboro! Dankon al ĉiuj kiuj reagis kaj skribis al la ministro. Vere estas grava afero!
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...