Unuaj pensoj ĉi-matene
Unu el la plej gravaj kvalitoj de estro, gvidanto estas elmontriĝi kiel bona ezkemplo, modelo. Ŝajne, Obama estas simbolo de amikeco. Sendube, li ne estas tro patriota (naciista -> imperiista); li respektas la aliajn naciojn de la mondo; la aliajn popolojn de la mondo.
Kaj tre grave, Usono jam ne sekvos la vojon de troagresemeco de la nuna prezidento.
One of the most important qualities of a leader is to set a good example, be a role model.
Seemingly, Obama is a symbol of friendship. Certainly, he's not overly (rabidly) patriotic, he respects other nations of the world, the other peoples of the world.
And very importantly, the US. won't be following the overly aggressive path of the current president.
Send a message
Search for members
Paŭl Peeraertspro says:
Dmitri Breĉalov says:
> Kaj tre grave, Usono jam ne sekvos la vojon de troagresemeco de la nuna prezidento.
Ni esperas ke vi pravas.
Julio Herreropro says:
http://
my.barackobama.com/page/community/post/ESPERANTO/gĜ9PW
Ĉu vi konis tion?
Dmitri Breĉalov replies:
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
En la ĝusta adreso devus ĉeesti neĉapeligita litero, sekvata de la letero "x".
La paĝo de Ipernity faras tion, ĉar ĝi estas aŭtomate preta esperantigi la literojn sekvataj de x, kiam oni uzas la esperantlingvan interfacon.
Por pli da informoj pri la du adresoj ĉe la Obama retejo, bv legi ĉe
www.ipernity.com/blog/28233/105780.
[???ESPERANTO???]
Ivica Truto says:
Milokula Kato says:
Julio Herreropro says:
Vi devas skribi unue http:// kaj sekve la adreson
my.barackobama.com/page/community/post/ESPERANTO/gĜ9PW
La paĝo enhavas komentojn kaj en Esperanto kaj en la angla.
Dmitri Breĉalov replies:
my.barackobama.com/page/community/post/ESPERANTO/g%C4%9C9PW
sed denove mi vidas la saman eraron.
Julio Herreropro says:
es.groups.yahoo.com/group/iberia-esperantistaro/message/4724
Tie ipernitiano Pedro Hernández sendis tian novaĵon kaj mi povas senprobleme malfermi la paĝon.
Dmitri Breĉalov replies:
Do, ne gravas.
Cindy Mckeepro says:
kaj
my.barackobama.com/page/community/post/leodecooman/gGxYgS/commentary
Ĉu vi memoras kiel ipernity havas skripton kiu ŝanĝas x-sistemon al ĉapelitaj literoj? Nu, la adresoj enhavis la literon 'x', kaj la skripto ruliĝis. Do, mi enmetis duan X, por nuligi la skripton.
Dmitri Breĉalov replies:
Dankon, Cindy!
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Eble estus pli bone se ĝi malestus: por ĉapeligi literojn jam ekzistas multajn senpagajn programetojn, kiel ekz. "EK", kaj ili ne fuŝas retadresojn kiam oni deziras ilin kopii kaj alglui...
[???ESPERANTO???]
Manolopro says:
Ave Cezaro! Mortontoj vin salutas!
César Dorneles says:
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
1) Pri M.L.King, estis por mi emociige legi afiŝon, dum la postvenka parolado de Obama: "Martin, we did it!" (Martin, ni sukcesis fari tion!).
2) Rilate al la muroj kaj disdividoj, pri kiuj parolis Obama mem, estos interese vidi ĉu li ŝanĝos la usonan politikon en MezOriento. La registaro Bush tre helpis la lastajn dekstremajn Israelajn registarojn konstrui unu el la plej hontindajn disdividajn murojn de la historio: tiu inter Israelo kaj la Okupaciitaj Teritorioj... Kion faros Barack?
[???ESPERANTO???]
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) edited this comment 12 months ago.
Milokula Kato replies:
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
La muro inter Gaza kaj Egipto situas sin ĝuste sur internacie rekonata landlimo. Tio TUTE NE okazas kaze de la Israela murego.
Interalie, ĝi tre ofte disdividas palestinajn kamparanojn kaj vilaĝojn el siaj propraj kampoj, kiuj pli aŭ malpli frue estos aneksitaj de Israelo.
Se la murego estus laŭ la verda linio, la aferoj status iom malsimile... Sed ĝi, per sia invado de la trans-verdlinia teritorio, kontraŭleĝe forrabas teron al jam miseregaj homoj, akrigante la malamon de palestinanoj kontraŭ Israelon.
Cetere, mi malŝatas ĉiajn murojn, kaj tiujn laŭ rekontataj landlimoj (Egipto-Gazo, Usono-Meksiko, ktp...), kaj tiujn kontraŭ la internacia juro (Israelo-Palestino).
Disfalu la obstinaj baroj, per eterna amo disbatitaj!
PLI DA INFORMOJ: www.btselem.org
[???ESPERANTO???]
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) edited this comment 12 months ago.
Milokula Kato replies:
Pri kiu 'internacia juro' vi parolas? Ĉu la priŝutado de Israelo per rakedoj laŭas aŭ kontraŭas ĝin?
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Nu, ni diru la veron: ĝi estas - pli ĝuste dirite - "ekstremisma", pro tio ke malkaŝi la veron ĉiam estas ekstremismema agado, kiu ege ĉagrenas la potenculojn kaj la perfortulojn, kies povo kaj perforto basiĝas sur la ver-kaŝado.
Tiaj organizoj kaj iliaj agadoj ĉiam estas ekstremismaj, kiel ekstremisma estis ekzemple la agado de Gandhi.
Ĉi sence, eĉ esperantismo estas ekstremisma...
Malsamideane, sed respekteme salutas vin
Anĉjo
[???ESPERANTO???]
Milokula Kato replies:
Cindy Mckeepro says:
La kampanjo de Obama utiligis interreton kaj tekst-mesaĝadon, kaj allogis la atenton de junuloj. Pli da junuloj voĉdonis en ĉiu tiu elekto ol iam, kaj ili plejparte voĉdonis por Obama. Ĉirkaŭ duono da 18-29 jaraĝuloj voĉdonis, kaj 66% el tiuj voĉdonis por Obama.
Inter 39-44 jaraĝaj voĉdonuloj, 52% preferis Obama, inter 45-64 jaraĝaj, 50% preferis Obama, inter 65 + jaraĝaj, 45% subtenis Obama.
Manolopro replies:
eblojnŝancojn, kaj do vi rezignis?Manolo edited this comment 12 months ago.
Cindy Mckeepro replies:
Ĉiu en ĉiu subŝtato havis la eblon aŭ voĉdoni por Obama aŭ voĉdoni por McCain.
Manolopro replies:
Do, mia demando celis esplori, ĉu la grandaj ŝancoj de unu el la kandidatoj senkuraĝigas la balotontojn de la alia, pro la stranga balotsistemo per kiu la venkinto prenas ĉiujn reprezentantojn (anstataŭ disdivi ilin poe).
Cindy Mckeepro replies:
Oficiale, mi estas membro de la demokrata partio; foje mi voĉdonas por la respublika kandidato. Kaj foje, mi ne voĉdonas.
Ĉi-foje, mi havis dubojn pri la kvanto de sperto de Obama, sed ne konsideris alian.
Kelkaj (eĉ familianoj) koleretis kontraŭ mi, kaj diris ke li estas islamano, do 'bonvolu, Cindy, ne voĉdoni por li'. Kelkaj konsilis kontraŭ li ĉar li estas negrulo.
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Tre malĝojige ke tiaj aferoj povas esti kialoj por voĉdoni por aŭ kontraŭ politikisto...
:-(
We (ni ĉiuj, en ĉiuj mondopartoj) need a CHANGE!
[???ESPERANTO???]
Milokula Kato replies:
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Kio pensigas vin ke vi, kun viaj propraj ideoj, kun via "nacia" kulturo, kun via propra religio, kun via "raso", kun via lingvo, estas supera al islamanoj?
Se, laŭ vi, ĉi tiu pensmaniero estas tiu de la plej bona "Okcidento", vi tute malpravas: studu "The open society and its enemies" de K. R. Popper: malamiko de malfermita/ata socio estas vi, Kato, ne la islamanoj...
Cetere, pasintece usonanoj votis por radikala kristano (ulo kiu parolis pri stultegaĵoj kiel la "batalo de bono kontraŭ malbono"!), kaj ni vidis kio okazis al ni ĉiuj kaj al la tuta mondo...
[???ESPERANTO???]
Milokula Kato replies:
La 'ulo' estis prava.
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Kion signifas "la islamanoj...", "la usonanoj...", "la germanoj..."?
Do, ni murdu nun ĉiujn germanojn, ĉar "la germanoj" murdis 6 milionoj da hebreoj. Ĉu ne?
Kaj kion diri pri "la kristanoj" kaj "la eŭropanoj", la plej grandaj murdistoj (kaj tio estas nerefutebla historia fakto...) de la tuta homa historio?
Nia amikino Sindi (Cindy) estis akre atakita, ĉi tie en Ipernito, ĝuste pro tio ke "la usonanoj" murdis kaj ekstermis.
Kaj kion diri pri mi? Mi estas italo, do tutcerte granda parto da miaj praavoj estis romianoj (sed ne nur: mi venas de antikvcelta regiono). Do, miaj praavoj estis teruraj murdistoj dum la tuta imperia periodo, kaj poste ili partoprenis en la historiaj sangelverŝaj krimoj de la kristanismo, en la amasbuĉado de islamanoj dum la "sanktaj" (!!!) militoj, en la forrabo de aliaj kristanoj (tiuj de Konstantinopolo / Konstantin-urbo), en la "religiaj" miltoj kontraŭ reformita kristanismo, en la subpremado de la eŭropaj hebreoj, en la itala faŝismo, ktp ktp ktp.
Generaligi ĉiam estas danĝera konduto, kara Kato...
Malsamideane sed respekteme
Anĉjo
[???ESPERANTO???]
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Ho jes, ĉio kion li promesis realiĝis: ni nun vivas en paradiza mondo. Mi ne povas kontraŭbatali tiajn faktojn, videblajn de ĉiu homo kiu havas okulojn kaj cerbon, ho ne, mi ne povas, ve!
Vi kaj Buŝ pravas, Kato.
Morgaŭ mi nepre faros donacon al usona respublikana partio, jes!
[???ESPERANTO???]
Jean Bosco Malanda says:
Jean Bosco
Jakvopro says:
Fakto ke lia financa subteno plejmulte venis de 'simplaj homoj' ŝarĝas lin per plej granda respondeco.
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
[???ESPERANTO???]
Dr. Molnár Lajos says:
Dankon, ke Vi tradukis anglen plurajn, esperantlingvajn alparolojn kadre de la du, esperantlingvaj blogoj aperintaj en la retejo de Obama.
Mi forte esperas, ke la taĉmento de Obama iom post iom rimarkos nin, por-esperantajn agantojn...
Plej amike
Ludoviko el Hungario
Onklo says:
Odamir says:
Onklo says:
Cindy Mckeepro replies:
mi trovis lokon por enmeti ideon, do mi faros.
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
en tiu retejo, ĉe
change.gov/agenda/education_agenda
mi trovis la jenan paragrafon:
Support English Language Learners: Obama and Biden support transitional bilingual education and will help Limited English Proficient students get ahead by holding schools accountable for making sure these students complete school.
Bedaŭrinde ŝajnas ke la lingvo-politikaj elektoj diskutataj de la profesoro Robert Phillipson ĉe
www.kke.org.br/esperanto/dosiero/internaciaj_lingvoj_kaj_internaciaj_homaj_rajtoj.php
daŭre estas antaŭenpuŝataj de via nova prezidanto.
Do, ĉi rilate, neniu "change" videblas...
:-(
[???ESPERANTO???]
Cindy Mckeepro replies:
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Rilate al la artikolo de Phillipson, mi ĝin legis en la UEA-retejo, tamen - tial ke mi nun ne plu trovas ĝin tie - mi donis al vi adreson de la KKE-retejo...
Rilate al usonaj hispanlingvanoj... Nu, ĉi tie en Italujo ekzistas pluraj leĝoj kiuj protektas minoritat-lingvanojn kaj iliajn lingvojn. Ekzemple, en la nordorienta regiono "Alta Adiĝo - SudTirolo", tial ke tie ekzistas granda komunumo germanlingva, italaj leĝoj garantias al la germanlingvaj sudtirolanoj la rajton esti instruataj germanlingve; do - ekzemple - se itala instruisto el Milano deziras instrui en lernejoj de la itala dulingva (germanlingva kaj itallingva) regiono SudTirolo, ŝ/li devas sukcesi en malfacilaj ekzamenoj pri la germana lingvo...
Multaj aliaj eŭropuniaj landoj (ekzemple Hispanujo, sed tute ne - bedaŭrinde - Francujo) havas similajn leĝojn, celantajn protekti la lingvo-minoritatojn...
Tiu ĉi solvo estas tre pli demokrata ol altrudi al la gravajn lingvominoritatojn (kiel tiu hispanlingva en Usono) ununuran oficialan "nacian" lingvon...
Amike
Anĉjo
[???ESPERANTO???]
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) edited this comment 11 months ago.